La pordo de aviadilo forflugis
Pro la novaĵo, ke la pordo de aviadilo forflugis, mi rememoris okazintaĵon al mi mem antaŭlonge. La aviadilo de la novaĵo estis la flugo de Alaska Airlines, AS1282, kiu ekflugis de Portlando, Oregono, Usono al Ontario, Kalifornio. La tipo de aviadilo estas Boeing 737-9MAX. Je ĉirkaŭ la 5-a(laŭ loka horo) , la 5-an de januaro, ĉi-jare.
10 minutojn poste de ekflugo, ĉe 16 000 feet (ĉ. 5 000 m-n) alta, unu el la pordoj deflugis kaj tiu aviadilo krize surteriĝis sur la flughavenon de Portlando. Pasaĝeroj estis 171 kaj skipoj estis 6. Feliĉe, la seĝo apud la pordo estis vaka, kaj nur kelkaj estis malgrande vunditaj. La pordo, precize dirite, estis krizpordo, kies kovrilo ankaŭ estis deŝirita kaj granda truo aperis sur la korpo. Mi supozas, ke pasaĝeroj ege timiĝis.
Kial tio okazis? Estis klarigite, ke ŝraŭboj por fiksi panelon ne estis rigidaj. Nu, mia rememoro estis la okazaĵo en ora semajno de majo*1 en 1999. Unu el miaj taskoj tiutempaj estis aranĝi eksterlandan turismon per motorciklo. Tiam mi estis en la flughaveno Narita*2 por ekflugi al Nepalo. La turismo, kiun ni aranĝas, havis ĉirkaŭ 50 partoprenantojn kaj mi planis flugi antaŭe kun du konduktoroj al celloko.
Jam enŝipiĝtempo proksimiĝis sed oni ne donis al ni enirpermesilon. Ni du kaj du junulinoj atendis senpacience. Fine la deĵoranto diris eĉ, "Mi rekomendas morgaŭan flugon." Ni negocis forte kaj akiris manskribitan permesilon kaj unu deĵoranto helpis nin porti pakaĵojn, urĝis tra la elmigra oficejo kaj apenaŭ atingis la celantan aviadilon.
"Malbona aŭguro," tamen mi trankviligis mian koron por pripensi planintan turismon. La aviadilo estis India Airlines kaj ni surteriĝis sur Bangkok, kie ni ŝanĝis aviadilon. Elŝipiĝonte, mi rigardis en la malantaŭan sidlokon, kion mi ne vidis antaŭe pro vando. Tie multaj kovriloj kovris 40 - 50 seĝojn. Kunulo demandis pri tio, oni respondis, ke la pordo havis difekton.
Kvankam ni povis ekvojaĝi sed ĉi tiu turismo estis plena de neatenditaj aferoj.
Ni flugis de Bangkok al Kalkuto (nun Kolkato) kaj tie ni tranoktis. Kiam ni eliras la landon, je kontrolo de pakaĵo, la deĵoranto postulis al ni montri kontantan monon. Mi havis nur 30 aŭ 40 mil enojn, sed konduktoro havis milionon da mono en sia poŝo, ĉar li tuj povos pagi kotizon ĉe Katmanduo. Unue li montris 20 aŭ 30 mil jenojn sed la deĵoranto diris, ĉu nur tiom? Kaj serĉis lian vestaĵon kaj trovis la monon. Post kelkaj paroloj, la oficisto kondukis lin al oficejo. Atendante ilin, mi preparis tuj preni monbileton , se subaĉetmono estus postulita.
La unua oficisto elvenis el la oficejo surprizis min anoncante, "Li estis arestita." Mi trankviliĝis pro tio, ke ni fariĝis interŝanĝi ŝercon. La tempo pasis preskaŭ unu horon sed ni senprobleme povis eliri.
Nepalo estis tiam reĝlando. La unuan tagon, la registaro malpermesis iri eksteren pro tio, ke maoistoj agadas kontraŭleĝe. Ni aŭdacis efektivigi la turismon, kvankam ni sciis, povas esti neeble plenumi la eventon. Ni vetis por ebliĝo sed estis ne ebla. Kvankam uzi aŭton estis ne perpermesate, piedirado estis en ordo. Tial la partoprenantoj pasigis la tagon spektante vidindaĵojn en Katmanduo.
Obstrukco trafis nin en la lasta tago de nia turismo.
La itinero de turismo estis rondveturo inter la ĉefurbo Katmanduo kaj la dua granda urbo Pokhara. Survoje, ni vizitis la nacian parkon Chitwan, ĝuis sovaĝan sperton de Nepalo, kiel promenadon trans riveron kaj ĝangalon surdorse de elefanto. Finfine, la lasta programo! Nia turismo finiĝis, se ni veturos supren ĝis la altaĵo Katmanduo per serpentumanta vojo. Tiun nokton, ni planis adiaŭan bankedon kun partoprenantoj kaj lokaj motorciklistoj, kiuj ĉiĉeronis por ni.
Ni suprenveturis laŭ la longa vico de aŭtoj sed iam la vico ĉesis antaŭeniri. Neniu veturilo venas malsupren. Tio okazis, ĉar kamiono falis de supra parto de la sinua vojo kaj ŝtopis la vojon. La kamiono portis oleon de kolzo. La oleo etendiĝis sur la vojon kaj la vojo estis tre glitiga.
Ankaŭ mi iris al la loko. Sed kion fari? Baldaŭ fidinda homo aperis kaj kondukis nin. La policisto, kiu akompanis nin. Ĉar, dum la turismado, ni ne renkontis malfacilan baraĵon, li ne havis taskon ĝis tiam, sed ĉi tie lia helpo estis tre granda. Li aranĝis preteriri la valflankan spacon po unu motorciklo. Alia homo estis instruisto el la kompanio Jamaha motoro*3, kiu gvidis tutan nian motorturismon. Li gvatis ĉiun rajdanton dirante, "Malrapide!", "Ne tuŝu piedojn teren!" Ĉiuj sekure preterpasis la lokon. Ankaŭ mi tandemiĝis malantaŭe kaj pasis la lokon.
Adiaŭa bankedo kune kun la lokaj homoj estis tre gaja. Ni sentis fortan solidarecon kun kamaradoj, kiuj ni pasigis kelkajn tagojn kune dorminte kaj kune manĝinte. Ĉiuj duŝis sin sed ne ŝanĝis vestaĵojn tial ni surmetis ŝvite malpurajn ĉemizojn kaj subvestaĵojn. La kamiono alvenis transportante niajn valizojn post la 10-a horo , post kiam la bankedo finiĝis.
Komentoj de tradukinto:
En Japanujo, dum fino de aprilo kaj komenco de majo, kelkaj feriaj tagoj kolektiĝas. Kvankam ili estas ne ĉiam daŭra, sed se oni lerte kombinas kun sia pagita ferio, oni povas daŭrigi la feriaj tagoj sufiĉe longe.
Ĝi estas flughaveno en la gubernio Ĉiba. Ĉefe ĝi estas uzata por internacia flugado.
Jamaha estas japana kampanio, kiu produktas muzikilojn kaj motorproduktaĵojn, precipe motorciklo estas populara.