Rememoro de sairo
En frua somero de 2016, mi vizitis la urbon EĉizenTakata, kiu travivis katastrofon de la Granda Orient-Japana Tertremo. La celo de la vizito estis kunveno por iu evento kaj antaŭrigardo de tiu eventejo, kiu estis sanktejo staranta sur la fino de duoninsulo, kiu elstaras en Pacifika Oceano. La sanktejo situas tuj apude de maro sed ĉar la tereno estis sur altaĵo, la sanktejo ne ricevis damaĝon nek la ĉirkaŭa arbaro kaj ili aspektis kvieta kaj trankvila.
Kontraŭe, la urba oficejo, kie mi vizitis por kunveni, estis en antaŭfabrikita domo kaj malgraŭ, ke tie estis iom malproksime de la maro, ĉirkaŭaĵo estis lasata en la tia stato, ke la cunamo ĵus rompis ĝin, kaj dezerta pejzaĝo montriĝis. Onidire, densa arbaro de pinarboj daŭris laŭ la marbordo sed kiam mi vizitis tien, la mirakla solpinarbo ĝuste staris sola. Postan tagon, kiam okazis planita evento de la sanktejo, nia teamo prenis tranoktejon en la apuda urbo Oofunato, ĉar mi ne povis trovi hotelon en RikuzenTakata. Ankaŭ Oofunato estis ege damaĝita, la hotelo staris sola ĉe la centro de dezerta urbo.
La sekvanta jaro, 2017, la urbo Oofunato fariĝis scenejo de la evento. Mi vizitis la urbon okaze de antaŭrigardo kaj evento mem, mi ne povis elekti hotelon en la urbo, kiu estis ankoraŭ survoje de rekonstruado, mi petis tranoktejon al sama hotelo ĉiufoje. Mi paŝis ĉirkaŭ la hotelo en vespero por serĉi manĝejon kaj drinkejon. La aspekto de la urbo Oofunato iom post iom ŝanĝiĝis post 5, 6 jaroj de la katastrofo .
En tiu jaro, novaj komercistoj kolektiĝis ĉirkaŭ la hotelo, kaj en vespero brile luma regiono naskiĝis, kvankam ĝi estis ankoraŭ malgranda. Poste mi sciis esplorinte en retejo, tio estis portempa butikareo por iniciati rekonstruaĵo nomata "Esper-butikstrato de Oofunato". Ĝi estis malgranda strato el nur 7, 8 vendejoj en tute, sed tio ne ekzistis en antaŭa jaro, do mi ekĝuis promenado de vespero.
La malfermiĝo de la evento de tiu jaro estis frua oktobro. Unu vesperon, dum mi restis tie 2, 3 tagojn, ni vespermanĝis ĉe manĝejo en Esper-butikstrato, tiam la aliĝintoj estis 4, kiuj estis kamarado de mia laborejo, helpanto el loka filio de nia kompanio, manaĝero de la prezentisto kaj mi. La manaĝero estis virino. Ni konsentis manĝi sairon, ĉar ni estas Oofunato, kie estas fama pro tiu fiŝo. Mi ne renkontis sairon en antaŭa jaro nek ĉi-jare. La kaŭzo estis ne klara, ĉu pro jam ne sufiĉe kaptadis sairon tiutempe aŭ ĉu pro la katastrofo malhelpis fiŝkaptadon. Supozeble, ni ne povis facile trovi la manĝejon, kie ni povis manĝi.
Ĉi-vespere, ni serĉis kaj povis trovi la manĝejon, kie ni povis manĝi sairon. Plue, ni ĝojis sciinte, ke en tiu manĝejo oni rostis sairon per portebla forno nomata ŝiĉirino*1. Kun helpo de alkoholaĵo, nia solidareco por plenumi la eventon pli firmiĝis. La sairo estis ege bongusta. Prave dirite, ke tie estis la loko de sairo. La reputacio ne estis perfidita, ke Oofunato estas la plej riĉa haveno pri surteriĝo de sairo inter havenoj de Honŝu*2.
Post la manĝo, mi gapis, ĉar restaĵo de sairo estis tute malsamaj. Sur la telero de la loka helpanto, nur kapo restis. Krom tiun parton, li formanĝis ĉion. Sinjorino manaĝero restigis nur purajn ostojn. Ŝi manĝis viandon kaj haŭton eĉ la kapo fariĝis nur osto. Kontraste, sur teleroj de mia kamarado kaj mi, restis kapo, osto kaj haŭto. Precipe, mi ne ŝatas inteston de fiŝo kaj ne manĝis. Mi sentis iom pardonpetinde kaj ne komforta. Mi rigardis respektplene la du homojn, kiuj manĝis sairon pure.
Sairo estas ne tiu de filmo, "Gusto de sairo" de OZU Jasuziro*3, nek rakugo*4 "Sairo de Meguro*5" por mi. Per la vorto sairo, mi rememoras tiun vesperon de Oofunato.
Rimarkoj de tradukinto;
Ŝiĉirino estas portebla forno el argilo, sur kiu oni metas metalan reton por rosti fiŝon.
La plej granda insulo el japanaj insuloj.
*3 "Gusto de sairo" de OZU Jasuziro
"Gusto de sairo" estas la lasta filmo de la filmreĝisoro OZU Jasuziro. La filmfirmao Ŝoĉiku faris ĝin en 1962.
*4 rakugo *5 "Sairo de Meguro"
Rakugo estas unu el japana parlarto, kiun unu sola artisto rakontas ĉefe amuzan rakonton. Ĝi postulas ĉe la finiĝo iun spritan diraĵon, kiu kontentigas aŭskultantoj.
"Sairo de Meguro" estas unu el tia rakonto. Unu feŭda kastelestro manĝas ĵus rostitan sairon ĉe la loko nomata Meguro. Poste li voas manĝi tiun bongustan sairon. Sed en lia kastelo, li ne povas manĝi varmegan sairon ĵusrostitan. Post kelkaj provoj, li diras, ke la sairo de Meguro estas la plej bongusta.