Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Saĝa interŝanĝo

     Mi jam malkutimiĝis movi aŭton, do, stirado sur ŝoseo fariĝis ne mia afero. Tamen, foje mi veturas sur ŝoseo per aŭto de la familiano aŭ amikoj. Kiam mi veturas al kaj de mia naskiĝloko Iida en Ŝinŝu, plejokaze mi uzas ekspresan buson. Siatempe, kiam mi mem stiris aŭton, mi haltigis aŭton ĉe la pagpordegoj de ŝoseoj por ricevi karton kaj por mane transdonis kotizon. Sed nuntempe, plejparto de aŭtoj trapasas pagpordegojn senhalte. La konvena sistemo nomata EPK vaste estas ekipita kaj sufiĉe kontribuas fierante potencon de civilizacio por malpezigi trafikan ŝtopiĝon kaj ŝpari koston de homdungado.
     Cetere, oni klarigas, ke EPK estas mallongigo de "Elektronika Pago-Kolektado-sistemo," kiu faras kolektadon de trafika kotizo de pagvojo utiligante sendratan komunikado-teknologion. Kiam oni veturas per trajno, SUICA kaj PASMO estas jam tute kutima pagmaniero sed oni devas proksimigi ĉiun karton al biletmaŝino. Aliflanke, EPK sendrate komunikas inter la anteno de la pagpordego kaj la aparato, kiun la veturanto ekipis en sia aŭto kaj en metas EPK-karton, kaj pago estas plenumita. Oni ne necesas proksimigi nek vidigi karton.

     Lastatempe, saĝa interŝanĝo, kiun oni povas en- kaj el-iri nur uzante ĉi tiun EPK-karton, aperas tie kaj tie. Mia naskiĝloko situas meze de interŝanĝoj Macukaŭa kaj Iida sur la ŝoseo Ĉuo. Kelkajn jarojn antaŭe, la saĝa interŝanĝo Zakouĵi estis konstruita tuj proksime al mia naskiĝdomo, kaj estas tre konvene por mi.

     Ĉi tiu saĝinterŝanĝo estas malgrandigita versio de antaŭa interŝanĝo. Tiu havas normalan funkcion sed la necesa areo estas malgranda. Tial, oni povas konstrui ĉe la loko, kie antaŭe oni ne povis instali ĝin. Tio estas konvena ambaŭ por veturanto kaj lokaj homoj. Nur okaze de ĉi tiu sistemo, veturanto devas haltigi aŭton malsame kiel antaŭa saĝa interŝanĝo.

     Saĝaj interŝanĝoj funkcias en 156 lokoj en tuta lando en decembro de pasinta jaro. Novaj 52 estas nun konstruataj. Kvar el ili estas en la gubernio Ĉiba. Ili estas Narita sur la ŝoseo Ŝinkuko, Kimicu sur Tatejama, Ooamiŝirasato kaj Nagara sur Ken-ou(ĉirkaŭ ĉefuraba ŝoseo). Kaj mi antaŭĝojas sciinte, ke ankaŭ en nia regiono Masago aperos unu. Provizora nomo estas "la saĝa interŝanĝo de Kemigaŭa-Masago." Oni povos uzi ĝin ekde 2026 fiska jaro.

     Laŭ la plano, la ŝoseo de Higaŝikanto havos de-tokia elirejon kaj al-tokia enirejojn ĉe iom tokia flanko de la ŝoseo-ponto Kemigaŭa. Elirinta aŭtoj iras sub la ponto Kemigaŭa kaj pasas la vojkrucon apud la policejo Ĉibaniŝi kaj tiun ĉe antaŭ la sanktejo Inage-Sengen por direkti sin al la urbo Iĉihara. Sed ĉi tie estas jam emas dense ŝtopita pro tio, ke la ŝtatvojoj la 14a kaj 357a kuniĝas. Plue, ĉar aliĝas aŭtoj, kiuj eliras el ŝoseo, nuna unudirekte 2-linia vojo estos des pli ŝtopita. Oni devos multigi liniojn. Aliflanke, al-tokia vojo estos ne pli densiĝos, eĉ se enirejo estos konstruita.

     Survoje de promenado, mi ofte observas fluon de aŭtoj ĉe vojkruco apud la policoficejo Ĉibaniŝi. Trafiko de aŭtoj, ambaŭ al- kaj de-tokia direktaj, estas tre multaj. Ĉiu-foje trafika signalo ŝanĝas, la aŭtoj el marborda flanko faras longan vicon. Tio estas la komplika kruco, kie la ŝtatvojo la 14a kaj la strato de Marina krucas kaj krome, malnova strato BosoOukan aliĝas al la kruco. Mi estas senkonscie altirata en la dinamika movo de aŭtoj. Tio sentigas al mi nuntempan viglan vivon.

     Evidente, de la vidpunkto de stirantoj, ĉi tiu vojkruco estas malfacile trapasebla loko. Ĉar nur 2-linia vojo por ĉiu direkto traktas tiel multan trafikon, kiel ĉi tie, ŝtopiĝo ne povas eviti. Temas pri al-tokia direkto, la tempo por eniri en la vojon Higaŝikanto nur iom mallogiĝas post kiam oni povos uzi saĝan interŝanĝon. Sed suban direkto, ĉar la vojkruco tuj fariĝos 3 dimensia kruco, oni draste faciliĝos por veturado.

     Kelkaj zorgas, ke la loka saĝa interŝanĝo multigas trafikon en la regiono Masago kaj donas malbonan influon de nia vivmedio, sed mi optimisme ĝuos viglan progreson de la konstruado, kiu okazos antaŭ miaj okuloj. De tempo al tempo, mi vidas retpaĝaro de la urbo Ĉiba, kiu klarigas saĝan interŝanĝon per kelkaj YouTube-filmetoj.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":