Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Stacio en neesplorita regiono

     "Ĉu vi iam aŭdis la vortojn "stacio en neesplorita regiono"? Stacio en neesplorita regiono (ĉi tie ni nomu ĝin "neesplorita stacio")... ni imagas de tiu frazparto la stacion, kien oni ne facile atingebla for de vilaĝo kaj malofte veturanto vidiĝas. Tamen malmultaj homoj aktuale uzadis aŭ vizitis tian stacion. De la komenco, oni ne havas ajnan bezonon por viziti tian stacion. Tamen, estas strange, ĉar oni kolektiĝas en tiajn malfacile atingeblajn lokojn kaj parolas teme de tiuj.

     Ekzistas datumo "Rangigo de neesploritaj stacioj tutlandaj." Neesploriteco, etoso, malfacileco por vagonaroj atingi tien, malfacileco por homoj atingi tien, indiko kiel fervoja heredaĵo... oni taksis tiujn elementojn kaj numere esprimis ilin kaj rangigis staciojn. Ni rigardu la tabulon de rangigo en la jaro 2023.

     La unua rango estas "la stacio Koboro" de la ĉeflinio Muroran en Hokkaido. Ĝi situas inter tuneloj kaj ne havas vojon por atingi tien de najbara ŝtatvojo. Oni povas iri tien nur per trajno. Normala uzanto preskaŭ ne ekzistas. Ĉefa uzantoj estas laborantoj por prizorgi fervojon. Ĝi tenas neŝanceleblan unuan postenon, ekde ĉirkaŭ la jaro 2 000, kiam oni estis interesita en malfacile atingeblaj stacioj kaj simbolo de neesploritaj stacioj.

     La dua rango estas la stacio "Omori" de Ooigaŭa-linio en gubernio Ŝizuoka, la tria estas "Koŭada" de Iida-linio en Ŝizuoka, la kvara estas "Cuboĵiri" de Dosan-linio en Tokuŝima, kaj la kvina estas "Tamoto" de Iida-linio en Nagano. Cetere, la sesa "Kinno" estas ankaŭ sur Iida-linio. Tial la fervoja linio Iida estas populara kiel linio de "neesploritaj stacioj ."

     Verdire, la kvina ranga stacio "Tamoto" estis mia kutima stacio de la knabaĝo. La stacio estis konstruita fosinte la klifon, kiu staras laŭ la rivero Tenrju. Do, mi vidas nur klifon supren kaj preskaŭ la flanko de la fervojo falas en la Tenrju-rivero ŝajne vertikale. Ambaŭ flanke de la stacio estas tuneloj, kaj neniu domo vidiĝas nek eĉ ombro de homo moviĝas. Oni devas piediri al la najbara vilaĝeto pli ol 20 minutojn sur mallarĝa pasejo, kiu serpentumas kvazaŭ vojo de sovaĝaj bestoj. Kompreneble, oni ne povas uzi aŭtomobilon, nek aŭtobiciklon, nek eĉ biciklon. Oni devas nur piediri.

     Eĉ tiel malkonvena loko, oni estis dankema, ke fervojo kuras tie. Altlernejanoj malsupren kaj supren iris ĉi tiun pasejon ĉiutage. Post sunsubiro, estis tute mallume. Ili ne havis poŝlampon, tial ili paŝis en la mallumo. Tiel mi aŭdis poste. Ankaŭ mi spertis, ke ni ses familianoj malsupren iris ĉi tiun pasejon lumiginte per ĉoĉino(japana kanterno), kiam patro de mia patrino estis en kritika kondiĉo de la malsano.

     Lastatempe, preskaŭ neniu el la vilaĝeto utiligas ĉi tiun stacion kaj pli multiĝis vizitantoj celantaj al la malfacile atingebla stacio. JR( la japanrelvojo) Tokaj, planas, en venonta majo, trajnvojaĝon en la speciala eksprestrajno "Neesploritaj stacioj de Iida-linio," kiu proponas fervojan veturadon, kiu estas plena de nekutima etoso, haltante ĉe kelkaj neesploritaj stacioj inkluzive de la stacio Tamoto kaj aliaj tri stacioj ne malpli alta rango ol 10 neesploritaj stacioj.

     Kiam mi estis knabo, mi neniam sentis, ke ĉi tiu stacio Tamoto estas malkonvena nek neesplorita loko. Mi pensis, ke la mondo tiel estas. Estas mirige, ke post longe, ĝi gajnis la kvinan rangon de neelploreco! Mi estis nemezureble ŝokita, kiam mi renkontis rublikojn de la stacioj "Tamoto" kaj "Konno" en unu la libroj de Ŝogakukan-manlibraro, kiun mi hazarde prenis ĉe librovendejo en Kanda, kaj foliumis ĝin. La titolo de la libro estis "Ni vizitu neesploritajn staciojn!" verkita de UŜIJAMA Takanobu kaj ĝi iniciatis popularecon de tiuj stacioj. Lastatempe, ne nur sur la turisma-broŝuro de mia naskiĝvilaĝo, kompreneble, sed ankaŭ tiu de suda regiono de la gubernio Nagano, "neesplorita stacio" estas fiere reklamita.

     Ĉu tio estas neebla afero kiel "ĉevalo el lagenario" aŭ ne atendita feliĉo kiel "malfeliĉo kaj bonŝanco estas kvazaŭ plektita ŝnuro"?

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":