Filmiĝis s-ino TABEI Ĵunko
Mi eniris kinejon postlonge. Titolo de la filmo, kiun mi spektis, estis "Vi estas transe de pinto." "Pinto" estas apogeo de monto, aliĝinte celo aŭ pinto de sia vivo. Tio estas la historio de s-ino TABEI Ĵunko, kiu staris sur la pinto de la plej alta monto Everesto kaj multaj montopintoj. La publikiĝo de la filmo en kinejo estis la 31-a de pasinta oktobro. Mi spektis ĝin je unu el la tri-foja prezentado en la 12-a ĉi-monate en United-cinema-Makuhari en Kajhin-makuari. Klientoj estis proksimume 50. Tio estis ne malbona nombro kiel prezentado en labortago.
Ĉefrolanto estas JOŜINAGA Sajuri. Reĝisoro estas SAKAMOTO Ĵunĵi, kiu ankaŭ reĝisoris filmojn "Kanarioj en nordlando", "Tumulto en la vilaĝo Ooŝika", ktp. Protagonisto de la unua estis JOŜINAGA Sajuri. La dua temis pri Kabukio*1, kiun dum 300 jaroj heredis la vilaĝo Ooŝika, kiu estas en suda Ŝinŝu*2, kie estas mia hejmloko kaj ankaŭ mi spektis ĝin kun mia forpasinta edzino.
Mi iris spekti la unue menciintan filmon pro kelkaj elementoj, kiuj interesis min, aparte tiu el ili tiris mian koron, ke modelo de la filmo estas s-ino TABEI. Tiu filmo originas de la esearo de s-ino TABEI "Vivo, troviĝas sur Montoj, kelkfoje en Valoj." (eldonejo Uŝio). En la filmo s-ino TABEI alinomiĝas kiel "TABE Ĵunko," kiun rolas JOŜINAGA Sajuri kaj Non (dum adoleskeco: ŝia antaŭa artistnomo estis NOŬNEN Rena). Nu, kiel prezentiĝas s-ino TABEI en la filmo?
S-ino TABEI kaj mi kunlaboris por la unua fojo jam 25 jarojn antaŭe. Mi petis al ŝi aliĝi la rondtabla diskuto titolita, "Ideala elekto de ekipaĵoj por mez- kaj grandaĝaj grimpantoj" por vespera versio de ĵurnalo Mainiĉi en la 22-a de Majo, 1999. Kaj en la 27-a de Januaro tiujare mi surpaperigis ŝian intervjuon fare de aktorino IĈIGE Joŝie. Tio estis la interparolado pri "Altiraĵo de montoj" antaŭ ĉ. 200 da aŭskultantoj. S-ino IĈIGE publikigis verkon, "Malplaĉis montoj al mi", tiujare kaj altirite de montgrimpado ŝi intimiĝis kun s-ino TABEI. Poste, mi intervjuis ilin kelkfoje individue kaj surpaperigis ilin. Mi rememoras ĝentilan sonoron per akĉento de Fukuŝima regiono, kiam ŝi parolis, "Antaŭ ol ekdormi en tendo, ni masaĝas krurojn de kunulo."
En la filmo, ankaŭ troviĝas scenoj, ke ŝi staras sur la pinto de Everesto kaj renkoti lavangon estante en tendo, sed tiu ne estis filmo, kiu sinsekve prezentadas scenoj de montgrimpado. Ĝi priskribas realecon de virinoj, kiuj defias apogeon de la mondo, kiel kurado tie kaj tie por akiri subtenantoj, malfacileco ambaŭ starigi grimpadon kaj familian vivon, ktp. Post honora sukceso, tia kamarado troviĝis, kiu forlasis ŝin pro malakcepebla dubo, "Kial s-ino TABEI estis elektita kiel grimpanto de Everesto?"
S-ino TABEI ricevas prognozon de vivdaŭro pri peritonea kancero. Tamen ŝi vivas gaje kaj pozitive envolvante familianojn kaj amikojn per gaja ridado. Kaj ŝi grimpadis montojn malgraŭ tia sanstato insiste tenante sian kredon, "paŝon post paŝo." Post kiam atakis sian hejmlokon Fukuŝima la katastrofo de Tertremego de orienta Japanio, ŝi iniciatis projekton grimpi monton Fuĵi por altlernejanoj en la katastrofa regiono kaj ŝi mem grimpis kune kun ili ĝis la jaro ŝi forpasis.
Mi rememoras firme la imagon de siatempo, ke mi senkonscie entirita en ŝian rakonton pro ŝia intima parolturno, kvankam mi ne havis ŝancon renkonti s-ino TABEI en lastaj jaroj.
S-ino TABEI naskiĝis en 1939 en la urbo Miharu en Fukuŝima-gubernio. Ŝi sukcesis grimpi monton Everesto en 1975, la 6-a persono kiel Japano, la 38-a en la mondo kaj la 1-a en la mondo kiel virino. Ŝi konkeris la plej altajn montojn de 7 kontinentoj en 1992. Tio estis la 1-a atingo en tiu kampo kiel Japano, la 11-a en la mondo kaj la 1-a en la mondo kiel virino. Ŝi forpasis en 2016, 77 jaraĝa. Ĝuste kiam 50 jarojn pasis post ŝi sukcesis grimpi Evereston, la filmo kortuŝe prezentis humanan figuron de s-ino TABEI, kiu daŭre defiis montojn kaj plenumis brilajn atingojn.
Rimarkoj de tradukinto:
Kabuki estas unu el la tradidia teatraĵo en Japanio.
Ŝinŝu estas antaŭa nomo de la gubernio Nagano.
*2