Unua vizito de jaro al sanktejo
La novjara tago de 2026, la 8-a jaro de Rejwa, estis benita de plene hela vetero. Mi vekiĝis post la 7-a horo, suna lumo varmigas glacian aeron en la ĉambro travenite tra vitroj de pordoj sur koridoro. La temperaturo estas subnula dumnokte en Ŝinŝu, sed post sunleviĝo la tero rapide varmiĝas. Neĝo, kiu kovras vojon, degelas dum 2, 3 tagoj ĉe la loko, kie sunradio atingas. La vivo en regiono Iida, kiu situas suda parto de Ŝinŝu, sufiĉe ricevas benon de la suno.
Tia estis la mateno de novjara tago de ĉi tiu jaro, ricevinte sunradion, mi subite decidis, "Nu, mi faru unuan viziton al la sanktejo!" Verdire, lastan vesperon, mi nevole rezignis fari tiel nomatan "Dujartransan preĝviziton", kiu signifas lokan moron, ke oni vizitas sanktejon ekirante en la lasta tago de jaro kaj revenas hejmen en la unua tago de novjaro. Tro malvarme! Mi ne kuraĝis paŝi sola sur malfruvespera vojo, kie fariĝas minusa temperaturo. Dum mia patrino ankoraŭ estis, post televida programo "Ruĝa kaj Blanka Kanta Batalo" finiĝis, ni vestis nin komplete kontraŭ malvarmeco, kaj ekiris kune. Sed mi sola .... mi endormiĝis en de varma futono sur elektra littuko.
Mi celis la sanktejon nomata "Hagijama." Piediranete malrapide proksimume 30 minutojn tra domoj kaj kampoj mi atingas la sanktejan konstruaĵon, kiu staras same kiel 50 aŭ 60 jarojn antaŭe. Ankaŭ 2 fostoj de la sanktejo staras.
Laŭ la sankteja vojo, staras multaj bambuaj cilidroj, kiuj estis sekcitaj oblikve. Ŝajnas, ke per lumo de enmetita kandelo en la bambucilindro, oni gvidis "Dujartransan preĝviziton." Kiel reva etoso ĝi estis! Cetere, ekde kiam komenciĝis ĉi tiu bambulumo?
Oni grimpas dek kelke da ŝtonaj ŝtupoj ĉe la fino de preĝejo, kaj starante antaŭ la ĉefa sanktejo, oni sonorigas sonpilkon kaj preĝas premante manplatojn. Mi preĝis bonfarton de miaj familianoj kaj mi mem. Ofermono estis 500 kaj 10 enaj moneroj po unu.
Inter 20 kaj 30 homoj atendis ĉe apuda sankteja ofico kaj vendas talismanojn kaj amuletojn. Kutime tie estas senhoma sed dum la lasta kaj la unua tago de jaro, sanjteja diservantoj kaj lokaj kvartaraj deĵorantoj tranoktas tie por zorgi preĝvizitantoj. Oni servis sakeon ankaŭ ĉi-jare, do mi senhezite ricevis la benon. Antaŭe, mi ricevis ĝin per ceramika telereto sed ĉi-jare ĝi ŝanĝiĝis al papera malgranda taso. Oni preparis oranĝon por geknaboj. Mi aĉetis demon-imunan sagon. Vizitantoj estis nur kelkajn, do mi ne atendis viciĝinte.
En placo piede de ŝtona ŝtuparo, brulas granda ĝojfajro. Ĝuste kiam mi alproksimiĝis al la ĝojfajro, du grandaj Darumaoj*1, kiuj aspektis tiom granda kiom plenkreskuloj apenaŭ povus brakumi, estis enĵetitaj en la fajron. Baldaŭ la fajro brulegis kaj mi prenis la varmon starante antaŭ ĝi.
Mi hejmeniris subenirante laŭ preĝvojo, kie bambulumigiloj viciĝis. Suno iom leviĝis de montkresto de Sudaj Alpoj, kiuj estis kovritaj de neĝo kaj brilis sur la fono de blua ĉielo.
Mi rimarkis bambulumigilon por la unua fojo ĉi-jare. Mi aŭdis pri tio de lokaj homoj, ke tio komenciĝis antaŭ 3 jaroj, instigite de "Bambulumigilo de adiaŭjara nokto." La Takejoj (Vespero de bambulumigilo) komenciĝis en Oomisoka (la 31-a de decembro) de 2003 en Suda Ŝinŝu, kaj nun plenumas kelkaj sanktejoj de la urboj Iida kaj aliaj. Estis altirfrazo en trisma gazeto, "Varma kandela lumo el amaso da bambulumiloj naskas misteran atmosferon en la sankteja tereno de adiaŭjara vespero."
Cetere, mi esploris pri "takejoj (vespero de bambulumigilo)." La evento estas okazigita jam 30 jarjon en la urbo Usuki en la gubernio Ooita, kie oni nomas la eventon "Usuki-bambuvespero," kiam mistera lumo de ĉirkaŭ 20 mil bambulumigiloj kaj aliaj objektoj lumas brile. Tio komenciĝis por instigi evoluon de la urbo. Oni uzis lokajn bambuojn kaj poste oni refoje uzas la bambuon kiel bambukarbon.
En Ooita, krom "Usuki-bambuvespero," oni okazigas "Sennen Akari (miljara lumo)" -on de la urbo Hita kaj "Taketa take-dourou 'Ĉikuraku' ('Ĝuu bambuon' per bambulumigilo de Taketa)"-on en la urbo Taketa. Tiuj "Tri grandaj bambulumoj de Ooita" estas okazigitaj ĉiu-jare kaj fariĝis trisamaj vidindaĵoj, kiuj kolorigs vesperon de Aŭtuno.
Jam mi eksciis, ke en tiel mistera etoso la Dujartransa preĝvizito estas okazigita najbare de mia hejmloko, venontjare mi devas kuraĝigi min fari dujartransan preĝviziton per helpo de Hokaron (produkta nomo de portebla varmigilo) kaj varman vestaron.
Rimarkoj de tradukinto:
*1 Darumao
Darmao estas budisma monaĥo, kiu vivis en la 1-a jarcento en Ĉinio. Lia deveno havas multajn legendojn kaj onidire li venis el Sasanida Imperio (Iranio). Li estis fondinto de Zen-metodo. En japana rakonto, li plenumis sida zen-on dum multaj jaroj, tial lia figuro estis ĉiam sidanta formo. En Japanio, li estas simbolo de plenumado. Oni vendas papertavolan pupon de Darmao, kiu enhavas ĉe la fundo pezilon, tiel ke ĝi restariĝu kiam oni provas faligi ĝin. Kaj okuloj de ĝi estas blanka. Oni aĉetas ĝin je la komenco de jaro kaj kiam oni preskaŭ plenumis la celon, oni farbas nigre unu okulon kaj kiam oni plenumis plene la celon, oni nigrigas la alian.
Oni bruligas malnovan Darmaon je la unua ĝojfajro de sekvanta jaro. En Japanio bruligi signifas teni purecon.