Ne ignorinde la urbon Ĉiba!
Atentu la urban penon por ekologia malpeziĝo
La insulo mergiĝos sub la maro! Estas decidite, ke ĉiuj insulanoj transloĝiĝos al la apuda insulo! Tiel ŝoka novaĵo aperis surekrano, kiam mi ial rigardis televidon. Por ŝtopi la breĉon de mia scio, mi esploris pri tio kaj trovis, ke ĝi estas malgranda insulo Taro, kie loĝas 800 insulanoj, kaj la insulo estas unu el Salomonoj, kiuj situas proksime al ekvatoro kaj nordoriente de Aŭstralio. Ĉar ĝi estas en kriza situacio subiĝi sub la leviĝontan akvon pro tutmonda varmiĝo, oni planas la tutan insulanon translokigi al apuda insulo. Mi aŭdis pri perdo de insulo pro leviĝo de marnivelo rilate al la ŝtato Tuvalu, kiu situas ĉirkaŭ meze inter Havajo kaj Nov-Zelando sed finfine tia afero estas realiĝonta, mi surpriziĝis.
Atingas al ni multaj faktoj, kiuj pruvas klimatan varmiĝon, kiel malvastiĝo de glacia surfaco de Arkta Maro aŭ perdo de glaciaro pro degelo. Aktuale, ankaŭ ni travivis furioze varmegajn tagojn daŭre dum ĉi tiu somero. Estis dirite, ke varmega ondo atakis Eŭropon.
En ĉi tiu situacio, ni ne devas esti trankvile. Ni devas agi, pro tio ke ni bremsas evoluo de varmiĝo.
Estas tri R-oj, kiujn oni povas tuj komenci. Eble vi scias pri tri R-oj, kiuj estas redukti (malmultigi forĵetaĵojn), Reuzi (uzi interŝanĝante), Recikligi (reuzi refabrikante). En la urbo Ĉiba, oni rigore recikligas PET-botelojn*1, botelojn, ladskatoletojn, ĵurnal-paperojn kaj gazetoj. Oni ankaŭ kutimiĝis aĉetadon kun sia sako.
Nun ni devas atenti problemon de rubaĵo. Ĉar ĝi havas grandan influon al klimata varmiĝo, ambaŭ registaro kaj aŭtonoma komunumo planas kontraŭ tiu problemo kiel grava plenumaĵo. Laŭ esploro de la Ministerio pri Medio, "La stato eligo kaj traktado de ĝenerala rubaĵo ktp (la 3a buĝeta jaro de Rejŭa*2 (2020) )", la sumo de tuta rubo de nia lando iomete malmultiĝis ol la antaŭa buĝetjaro. La averaĝa kvanto de rubo, kiun unu naciano eligas estas 890 gramoj tage. Urbanoj de Ĉiba eligas 945 gramojn da rubo ĉiutage. La kvanto estas iom superas averaĝon.
La urbestro de Ĉiba, KAMIJA Ŝuniĉi, asociis, "Malmultigo de rubkvanto grande efikas kontraŭ tutmonda varmiĝo", kaj li decidis en la "Baza plano pri traktado de ĝenerala rubaĵo de la urbo Ĉiba", ke 10 jarojn ekde 2023, " Ni celas 10% da malmultigo de rubaĵo." La rubaĵo inkluzivas ambaŭ kruda kaj industria rubaĵoj.
La Ministerio pri Medio ankaŭ publikigis "proporcio de reciklo". Tion oni kalkulas kiel proporcion de resto de reciklmaterialo, post kiam oni forprenis solidan bruligilon, cindron, cindron kiu estis rekolektita el brulflugaĵo kaj materialon por cemento aŭ rekta miksaĵo en cemento ktp. Ĝi estas iom ne klara difino sed ĝi eventuale signifas, ke ĝi estas proporcio de recikla kvanto kontraŭ tiu de eligita rubo.
Mi prezentas kaj kunhavu la numeron, kiu montras peno de Ĉiba. La recikla proporcio de Ĉiba estas 33.3%, kiu superas tutlandan averaĝon 19.9%. Plue, ĝi estis la plej bona rezulto el aŭtonomaj komunumoj, kiuj havas pli ol 500 mil loĝantoj. La dua estis 27.3% de la urbo Hacioĵi en Tokio, la tria estis 26.7% de Nagojo. Ankaŭ en la 2a buĝetjaro de Rejŭa(2019), Ĉiba estis la unua per tiu rezulto de 28.5%.
Komparante tiun numeron ene de gubernio Ĉiba, lastjare, la urbo Ĉiba estis la 3a malantaŭ la urboj Ootaki(32.5%) kaj Onĵuku(30.3%) sed ĉi-jare, Ĉiba estis la 1a ene de ĉi tiu gubernio.
Laste, mi prezentas mian metodon por malmultigi rubon. Ekde antaŭ kelkaj jaroj, mi faras sterkon el krudaj ruboj, miksante teron de long-florpotoj sur verando. Oni povas enmanigi kompoŝtujon por verando kaj skatolan ujon sed mi uzas 10 long-florpotojn kaj mi metas rubon kaj kovras ili per sufiĉa tero en la senfloraj vakaj potoj. La korcilindro de maizo, kies kernojn mi manĝis en somero, jam estis diserigita kaj asimiliĝis kun tero. Ankaŭ ŝelo de ovo fariĝas ne distingebla dum 2, 3 monatoj. Ili ne odoras nek alvokas birdojn por beki ilin. Kiam ŝovelilo facile eniras en la teron kaj bone erigita tero leviĝas kun ĝi, mi dankas al potenco de naturo. Mi ĝojas pro apero de bona tero. Nun, kion mi plantu? Ĝojo plenigas min.
Remarkoj de tradukinto:
PET estas unu sepco el plastaĵoj. Ni lavas ĝin kaj forigas kovrilon kaj plastan paperon sur la botelo kaj metas ĝin en rubejo disigante de aliaj rubaĵoj. Oni fabrikas el ili aliajn aĵojn, ekzemple, vestaĵojn, diversajn ujojn kaj sakojn, ktp.
Rejŭa estas unu el japanaj eraj nomoj. Ĝi komenĉis en 2019 kaj nun, 2024 estas Rejŭa 6. Meiĵi, Taiŝo kaj Ŝoŭa finiĝis pro forpaso de tiu imperiestro sed antaŭa imperiestro de Heisei detroniĝis pro sia propra volo.