Marnivela alteco 1 200 metrojn,
ankaŭ la varma fonto usacu. Varmege!
Varmege, varmege, daŭras furioze varmegaj tagoj ĉi-somere. Somera tago estas kompreneble varmega sed oni klasas varmegon de somero kelknivele. La tagon, kiu estas pli ol 35 gradoj maksimume, oni nomas "furioze varmega tago." Cetere, tiun pli ol 30 gradoj, "versomera tago kaj pli ol 25 gradoj "somera tago." Ho jes, "somera tago" estas malvarmeta.
Nu hodiaŭ, temas pri "tuŝvarmega" sed ne "aervarmega"*1 Tuŝvarmego memorigas al mi varman fonton. Por "tuŝvarmega fonto" mi devas unue mencii tiun de Kusacu. Mi aŭdis, ke la kvanto de varmega akvo estas plej multe en Japanujo. Multaj fontoj de varmega akvo ekzistas tie kaj tiu temperaturo estas preskaŭ 100 gradoj celsiaj.
La akvo tre kurace efikas kontraŭ nervodoloron, muskoldoloron, artikdoloron, malvarmĝemon kaj kronikan haŭtan malsanon. Kaj oni inventis metodon "jumomi(akvoknedado)" por ne malpliigi la eminentan efikon de la akvo. Oni knedas la akvon per plato 1,8 metron longa por aere malvarmigi la akvon utiligante la malvarman aeron de alta loko, kie estas 1 800 metrojn marnivele. Sed tamen, origina akvo estas tro varmega. La fontakvo, kiu estas disdonata al ĉiu hotelo aŭ rjokano*2, iom malvarmiĝas survoje sed 42, 43 aŭ 44 gradoj estas normala, tial oni ne povas mergi sin eĉ se oni pene eltenas.
Mi antaŭe publikigis turisman gazeton por reklami la varman fonton de Kusacu. Do mi vizitis tien de tempo al tempo. Iun vesperon ĉe mia kutima gastejo, mi iris malfrue al banĉambro kaj meritante, ke mi estis sola, mi plene malfermis akvan kranon kaj metis min proksime de la krano. Sed subite du, tri gastoj eniris, do mi tuj fermis la kranon kaj aplombe estis tie. Tamen unu el ili, tuj post li tuŝis la akvon, deklaris, "Hodiaŭ, la akvo estas ne tre varme." Mi sentis kvazaŭ riproĉite, mi eliris dirinte nenion.
Laŭ la estro de la gastejo, la temperaturo de akvo ŝanĝas ĉiutage. Certe, mi komprenis, ke la varma akvo, kiu devenas de "Jubatake (varmakva kampo)*3," la simbolo de la urbo, malvarmiĝas, kiam pluvakvo falas en akvofluilon, kiu liveras varman akvon al ĉiu gastejo. Ni ĝuas tute naturan fenomenon.
En la varma fonto Kusacu, iam estis eventon de banmaniero nomata "tempa varmiĝo*4," kiu multaj partoprenantoj samtempe trempas sin en tre varmega akvo. Unue, oni kirlas varman akvon per jumomi-plato kaj iom malvarmigas akvon. Tiam oni malaltiĝas la temperaturon malpli ol 48 gradoj, kiu ankoraŭ estas tro alta por bani. Por kutimigi korpon al la varmeco, oni verŝas la akvon al si de piedo ĝis malsupra korpo. Oni faras tion sinsekve supren kaj laste verŝas sur sia kapo. Jen, oni eniras en la banujo. Estas tro varmege. Tial homoj samtempe mallevigas sin en la akvon laŭ la voĉo de "juĉo(varmakva estro)*5," kiu spronas homojn. Oni devas elteni 3 minutojn ĉiufoje.
Juĉo laŭte vokas:
"Kune 3 minutojn."(je komenciĝo)
"Denove 2 minutojn."(post 1 minuto)
"Laste 1 minuton."(post 2 minutoj)
"Plueltenu..."(antaŭ 30 sekundoj)
"Baldaŭ..."(antaŭ 15 sekundoj)
"Finiĝos.."(antaŭ 10 sekundoj)
"Ĉu bone?"(antaŭ 5 sekundoj)
"Nun, ni eliru ricevinte benon de akvo."
La tempa varmiĝo ĉefe okazis de la epokoj Edo*6 ĝis Meiĵi*7 sed nun oni ne faras ĝin. Sed por turisma celo, oni povas sperti ĝin ĉe la komuna banejo "Ĉijo*8" kaj "Ĵizo*9." La temperaturo de akvo estas 44 gradoj.
En aervarmega somero, trempiĝi en furioze tuŝvarmega akvo estas bonege. Kiel vi pensas?
Remarkoj de tradukinto:
*0 Pri granda banujo por komuna uzo
*0
En Japanujo, bani estas ne nur purigi sian korpon sed ankaŭ malstreĉigi sin. Oni ĝenerale ŝatas bani sin iom longe en banujo. Oni kutime ne malplenigas post sia banado sed pluraj homoj uzas la saman akvon. Tial oni penas ne malpurigi akvon en la banujo. Oni ne trempas la lavtukon en la banujo. Oni lavas kaj duŝas sian korpon ekster la banujo.
Ankaŭ okaze de granda banujo, oni eniras en la banujon tute nuda. Kiam viro paŝas ekster la banujo, multaj el viroj, kaŝas sian antaŭon per lavtuko, ĉar viro ne ŝatas vidi tion de aliulo. Okaze de virinoj, mi ne scias kiel ili paŝas en banĉambro.
Ambaŭ tuŝvarmega kaj aervarmega estas fizike sama varmega. Ĉi tie mi provizore dividis ilin.
Japanoj distingas du specajn varmecon. Se estas varmege, kiam ni tuŝis akvon, feron aŭ arilajn aĵojn, ni diras ĝin "acui(熱い)." Sed se estas varmege pro alta aera temperaturo aŭ efiko de humideco, ni diras ĝin "acui(暑い)." Jes, la vortoj estas sama prononco sed skribe aliaj kanĵiliteroj. Kiam ni parolas, ni distingas ilin laŭ kunteksto. Ni havas kelkaj aliaj vortoj, kiuj havas prononcon "acu" sed skribitaj per aliaj kanĵiliteroj.
Strange, temas pri "varma," ni nur havas unu kanĵiliteron "atatakai(温かい)."
Rjokano estas japanstila hotelo. Kiam vi faras turisman vojaĝon, mi preferas rjokanon al hotelo.
*3 Jubatake
Ĉefa varma fonto de Kusacu.
*4 tempa varmiĝo , *5 juĉo
Tempa varmiĝo estas popola kuracado. Juĉo estas gvidanto de tio. Por efike kaj sekure plenumi tion juĉo konsilas gastojn kiel kuraci sian mal sanon. Sed la urba regstro rigardis ĝin kiel agon de kuracado sen atestilo de kuracisto. Kaj la urba parlamento decidis malpermesi agon de Juĉo. Sed la vero ne estas klara.
Edo estas epoko de 1603 ĝis 1868, kiam ŝogunoj de Edo regis Japanujon.
Meiĵi estas epoko de 1603 ĝis 1912, kiam la imperiestro Mucuhito regis Japanujon.
Ĉi tie ambaŭ estas uzata kile propra nomo de banejo de varma fonto.
Ĉijo signifas mil generacioj, nome longe daŭra. Ĝi estas unu el benindaj nomoj. Ĵizo signifas unu el bodisatvoj aŭ aliformo de Budho. Tre populara aŭ intima bodisatvo por ni.