Antaŭ ĉio Washlet[Ŭoŝlet]
Semajnon antaŭe, estis publikigite, ke alilandaj vizitintoj superis 40 milionojn lastjare. Laŭ statistiko de Japana Nacia Turisma Organizo, turistoj, kiuj vizitis Japanion lastjare estis 42,68 milionoj. Ĝis tiam la plej multaj nombroj de vizitintoj estis 36,87 milionoj de antaŭlasta jaro. Lastjare 15,8% vizitantoj pliiĝis ol antaŭa jaro. Vere, rapida evoluo!
Certe plejparto estas alilandanoj, kiuj piediras sur Nakamise-strato de Sensouĵi-templo en Asakusa. Kaj oni vidas antaŭ siaj okuloj realecon de 40 milionoj da vizitantoj per la sceno de biletopordo al Ŝinkansen-trajno en la stacio Tokio.
Multaj alilandanoj surpriziĝas en Japanio pro diversaj aferoj. Ekzemple, trajnoj veturas precize ĝustatempe, servo de vendejoj estas agrabla, vendmaŝinoj staras tie kaj tie, varoj en facilbutiko estas tre bonaj, altnivela sekureco, bongustaj manĝaĵoj. Ankaŭ ŝajnas mirinde, ke malaltklasa elementa lernejanoj piediras akompanate de neniu. Ankaŭ afero de necesejo... publika necesejo estas ĉie senpage uzebla, eĉ ili estas pli pura kompare kun aliaj landoj kaj oni estas kortuŝata, ke papero estas ĉiam preta. Kaj ilia surprizo atingas apogeo pro "neceseja sidloko kun varmakva lavilo" nome "washlet (Let's wash= Ni-lavu)."
La firmo TOTO ekvendis "Washlet"-on en 1980. Tiam estis la epoko, kiam japan-stila necesejo ankoraŭ estis kutimaj. Oni hezitis elsendi TV-reklamon de necesejo al sidĉambro de familio. Eĉ ĝi diris, "lavi postaĵon." Ĉiu devis esti surprizita de la apero de neceseja sidloko kun duŝilo, kiun oni neniam vidis. Ĝi estis ne facile akceptebla al homoj.
Do, TOTO petis konsilon de s-ro NAKAHATA Takaŝi, kiu estis reklama tekstverkisto kaj li naskis faman tekston, "Eĉ postaĵo deziras esti lavita." Duonjarcenton poste, ĝi akiris 80,3 % da penetra indico en japanaj domoj (Marto, 2022 laŭ statistiko de Kabineta Oficejo). Jam ĝi fariĝis nepra ekipaĵo por japanaj domoj.
Nu, ĉi tiu Washlet rapide populariĝas ankaŭ eksterlande. Tamen, ĉiu lando havas propran situacion. Do oni havas malfacilaĵon por disvastigi ĝin. Ekzemple, en Usono, komence same kiel Japanio, estis malfacile reklami sur TV-ekrano pro stormo da riproĉo. Ankaŭ kiam oni metis afiŝon ĉe "Times Square" en Nov-jorko, oni devis ŝanĝi la enhavon pro protesto de eklezio.
Kiam oni metis vendejon en superbazaro por riĉuloj, oni devis retiri ĝin pro malŝato de ĉirkaŭaj vendejoj. En usona domo, neceseja sidloko estas en banujo, kaj ankaŭ dimensio estas malsama ol tiu de Japanio. Tia malsama situacio pri necesejo malhelpis vendadon. Oni ne facile akceptis ĝin. La tajdoj ŝanĝiĝis pro multiĝo de envenantoj al Japanio. Unu fojon oni spertis Washlet-on ĉe hoteloj kaj restracio, oni estis fascinita pro ties agrableco, oni disvastigis tion de buŝo al oreloj kaj pere de SNS, kaj tio rezultis iom-post-ioman konatiĝon.
En Ĉinio multiĝis bezonon de Washlet pro konstruado de loĝdomoj, sed tio draste malmultiĝis pro eksplodo de ŝvelanta bobelo pri loĝejo, kiu okazis post 2020. En Eŭropo, kie krana akvo abundas je kalko, oni ŝajne havas problemoj, ke ajuto estas ŝtopita kaj rompiĝas pumpilo. Sed ni povos tiel multe atendi disvastiĝon de Washlet, ke tiuj fariĝos motoro, kiuj spertis agrablecon de varma sidloko en necesejo.
TOTO planas tiel sekvan evoluon, kiel oni kontorolas farton de uzantoj per ilia fekaĵo kaj urino, kaj proponas manĝon, aŭ kiel oni gvatas sekurecon de granda aĝulo. Ni povas atendi pli da ĝuo, malgraŭ tio, ke ni jam ricevas benon de Washleto.
*"Washlet" estas registrita marko de la kompanio TOTO, sed mi uzis ĝin kiel normala nomo, ĉar ĝi estas jam vaste konata kaj uzata.