Adiaŭo al bofrato
Gergeos
Forpasis mia bofrato, kun kiu mi fortune ligiĝis. Kvankam ni estis longaj konatoj dum pli ol duonjarcento, nur nombleblajn fojojn ni estis kune. Sed tamen, li estis fidinda, kun kiu kaj mi ĉiam iamaniere apogis nin reciproke.
Mia bofratino diris, ke ŝi intencas funebri nur inter familianoj sed mi insistis ĉeesti en la afero. Ĉar ĝi estis malgranda funebra ceremonio*1, mi neglektis formalan saluton kaj tuj petis renkontiĝon kun li. Li estis kvazaŭ dormanta kaj la figuro estis tiel natura kiel li tuj leviĝus responde al mia alvoko. La familiano ĉiu kaj skribis la vortojn por danki al li kaj faldis paperan gruon*2. Ankaŭ mi provis faldi ĝin sed la gruo estis malfacila por mi kaj mia fariĝis dika pasero*3.
La planita tempo venis. Laŭ la gvido de funebristo, ni ĉiuj helpis enĉerkigon de lia korpo. Post tio ni enmetis florojn kaj paperajn gruojn ktp. La kovrilo de la ĉerko kviete fermita.
Ĝis tiam mi eltenis preminte mian emocion sed jam ne povis. Tial mi petis pardonon de la bofratino alvoki la lastan mesaĝon de mi. Mi rigardis fikse la vizaĝon de la bofrato tra la malgranda fenestro de la ĉerko sed mi apenaŭ povis elbuŝigi la vorton "Dankon!"
Anstataŭe, mi aŭdigis al li la himnon la 320an(Dio, pli apud vin), kiun mi registris en mia saĝtelefono. Ĝi estas la himno, kiun mi mem ludis per piano amatore celinte uzigi je mia funebra ceremonio. Sed mi kredas, ke ĝi atingis lian koron.
Dum la kremaciado en la funebra halo, mi rakontis rememoron pri la bofrato al liaj idoj. Antaŭ 50 jaroj, la kvartalo Mihama, kie nun kuras fervojo kaj loĝas 150 miloj da loĝantoj, estis milda kaj granda tajda plato kun multaj nori-retoj*4 enmare.
Tiutempe, ni loĝis en Tokio sed iun aŭtunan tagon, ni vizitis vian familion. Mi aŭdis, ke vi kaj miaj infanoj ĝoje kuradis en la parko, dume via patro kaj mi decidis iri gobikaptado en la maro, kiu etendiĝas antaŭ miaj okuloj.
Ni elremis sur malgranda plasta boato en la kvietan maron de matena senventa tempo. Komence, ni serĉis profundon, kie ŝajne fiŝoj kolektiĝas kaj suben pendigis hokon sed preskaŭ ne efikis. Via patro tiam proponis, "Ni atendu ĝis la tajdo moviĝas." Tial ni haltigis la boaton por ripozi kaj manĝis onigiriojn*5, kiujn via patrino frumatene faris por ni.
Baldaŭ la tajdo iom post iom komencis malflui. Ĉar tiu tago estis ĝuste granda fluso, post nelonge aperis malflusa plato tie kaj tie sed ĉirkaŭ la nori-reto restis akvo. Tion vidinte, via patro diris, "Fiŝoj devas amasiĝi tie." Tial ni alproksimigis nian boaton tien. Via patro prave divenis. Ni fiŝis kaj fiŝis, ni nur faligis hokon kaj fiŝoj kaptiĝis al la hoko kaj la fiŝkorbo rapide pleniĝis. Ĝi estis sola amasfiŝkaptado en mia vivo. Sed poste, via patrino vere laboregis, ĉar ŝi tranĉe pretiĝis ĉirkaŭ 300 gobiojn kaj fritkuiris la tuton. Ilin vi, du, voris dirante, "bongusta, bongusta." Via patro rigardis vin ĝojplene kun ridetantaj okuloj kaj drinkadis sakeon*6 silente.
Tiam la pordo de la funebrejo malfermiĝis kaj ni estis vokita al la ostkolektejo. La ostojn de la bofrato, kiuj estis etenditaj sur la tablo de rustimuna ŝtalo, ni duope solenemocie prenis kune per haŝioj*7 kaj enmetis ĝin en la ostujon*8 unu post la alia. Tion vidinte, mi devis agnoski, ke la bofrato kaj mi jam estas en aliaj mondoj. Mi kuniĝis miajn manplatojn*9 kaj rigardis la aŭton, kiu ekveturis kun la portoreto kaj la ostoj de mia bofrato. La helaj rozkorolaj petaloj de ĉerizfloroj de la maljuna ĉerizarbo en la funebrejo, faldancis kvazaŭ neĝblovado.
願わくば 花の下にて春死なむ
そのきさらぎの望月のころ
西行法師
願わくば | negaŭaku-ba | dezir-inde |
花の下にて | hana-no moto-nite | 2)ĉerizfloro<de 1)sub<ĉe |
春死なむ | haru sina-mu | (en)printempo mortus |
そのきさらぎの | sono kisaragi-no | tiu februaro<de |
望月のころ | moĉi-zuki-no koro | plenluna<de tempo |
Mi deziras morti sub ĉerizfloro ĉirkaŭ la tago de tiu plenluno de februaro*10.
Saigjo Houŝi*11
(la 28a de marto, 2023)
Rimarkoj de tradukinto
Funebra ceremonio estas peza evento por restantaj familianoj. Kiam oni plenumas la ceremonion, tiu devas plani la 49a kunsidon, la unuan Bon-regalon kaj ceremonion por la unua datoreveno de la mortinto. Verdire, tiuj aranĝoj faras restantojn okupita kaj ne donas sufiĉan tempon mergi sin en malĝojo. Tial, ili efikas savi senteman homon.
Sed lastatempe, precipe forpasinto estas sufiĉe aĝa, oni emas sendi forpasinton nur per familianoj.
Unu el tipa objekto de japana "Origami arto." Ĉi tiu tekniko estas deviga scio por Japano, kiu kontaktas kun alilandanoj, kvankam mi, tradukinto, ne povas fari ĝin.
Oni nomas tiun, kiu portas multajn vestaĵojn kaj ŝvelis, "Fukura-suzume(dika-pasero)," kiu portas vintran plumaron.
Sed ĉi tie, aŭtoro diras, ke li fuŝis faldi paperan gruon kaj lia aĵo aspektas kvazaŭ dika pasero.
Nori-o estas unu el grava kuirmaterialo en Japanujo. Por japana kuirarto. Nori-o faras kreskanta iun specan maran algon. La vivcirklo de algo estas iom kompleksa. Unu etaĝo de la vivcirklo, oni kreskigas nori-on metante sur reto sur kaj en la maro. En la maro de nori-produktejo, aŭtune, proksime al la marbordo, oni povas vidi nori-retoj.
Nori-on oni kuiras kvazaŭ nigran marmeladon. Oni gustigas ĝin iom sala kun speciala umamio.
Sed plejparte nori-o estas etendita kiel paperfolioj kaj sekigitaj. Oni uzas ilin por fari norimaki-suŝion kaj kovri onigiri-on.
La aŭtoro parolas pri nori-retoj de Makuhari sed bedaŭrinde nun la maro fariĝis pordero. Ho, ne bedaŭrinde, ĉar la aŭtoro kaj mi mem loĝas sur tiu tero!
Ĝi estas pilko-forma aŭ ronda-triangul-forma rizaĵo. Oni faras ĝin premante, ne tro forte nek ne tro malforte, kuiritan rizon per manoj. Oni nomas tiun agon "nigiru," la deveno de la nomo "onigirio."
Kiam oni en metas diversajn aĵojn. La plej tipa enmetaĵo estas "ume-boŝi-o(umeo-procezit-o)," kiu havas sal-acidan guston kaj samtempe havas kontraŭ bakterian efikon.
Se oni manĝas ĝin dum malloga tempo, oni havas vastan selekton kiel gustomaterialojn.
Sakeo estas japana fermentata alkohoraĵo el rizo. Multaj lokaj sakeoj ekzistas kaj ĉiu havas propran guston.
*7 ostojn prenis kune per haŝioj
En Japanujo oni kremacias mortinton ĉe kremaciejo. Post la kremacio, oni kolektas ostojn kaj enmetas ilin en ostujon, kiun oni metas en tombejo.
Kiam oni kolektas la ostojn, oni prenas saman oston duope pinĉante per du paroj da haŝioj.
Tial, je manĝado, du homoj ne devas pinĉi saman manĝaĵon samtempe. Ĝi estas tre maldeca ago.
Ostujo estas argila aŭ plasta poto kun kovrilo en kiu oni metas ostojn de la mortinto. Oni enmetas en ĝi ostojen ĉe kremaciejo kaj la ĉeffunebranto portas al la tombejo kaj metas tien kun ceremonio helpe de monaĥo okaze de Budhismo. Pri alia metodo, mi ne havas sperton ĉeesti.
Kuniĝi manplatojn estas tipa esprimo de preĝo en Budhismo kaj Ŝintoo. Okaze de Ŝintoo, oni kelkfoje frapetas ambaŭ manojn sed en Budhismo oni ne faras tion.
La 15a de februaro estas la tago kiam Budho Gotamo mortis. La monaĥo Saigjo deziris morti en la sama tago kun Budho. Kisaragi(februaro) estis laŭ luna kalendaro kaj ĝi estas marto en suna kalendaro. Iu speca ĉerizfloro povas esti floranta.
Saigjo(1118-1190) estas japana samuraio, poste monaĥo kaj utaisto. Li mortis en la 16a de kisaragi(laŭ luna kalendaro). Nur 1 tagon ne agordis kun lia deziro. Li multe vojaĝis en Japanujo kaj onidire li restigis pli ol 2 300 utaojn.