Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Amletero

 Kiam mia nepo eniris en baza lernejo, mi estis alvokita de antaŭulo, kiu aktivas kiel gardanto por bazaj lernejanoj*1, "Ĉu vi intencas gardigi vian nepon al najbaraj maljunuloj?" Mi devis respondi, "Certe, mi faras ĝin!" Honeste, tiam mi intencis ĉesi ĝin, kiam mia nepo fariĝos la 3a grada lernejano.

 Sed la nepo antaŭlonge finis bazan lernejon kaj nun eĉ iras al altlernejo, mi ankoraŭ aktivas kiel ilia gardanto. Mi ricevis dankatestilon de la estraro de edukado de la urbo Ĉiba, kiam mi aktivadis 10 jarojn sed la antaŭuloj, kiuj invitis min, aktivas daŭre ĉiumatene ĉ. 20 jarojn ekde la komenco de ĉi tiu sistemo funkciis.

Unu el ili jam staris ĉe kutima pozicio la sekvan tagon post kiam li forlasis la hospitalon. Alia eĉ daŭrigis la gardadon ĝis la antaŭa tago de sia forpaso.

 Kio estas la ĉarmo de gardado, kiu donas al ni ĉi tian grandan motivon?

 La gelernantoj estas al ni kvazaŭ pranepoj, tial ili estas senkondiĉe amindaj. Kiam ni ricevas viglajn salutojn "Bonan matenon!", ni vere sentas, ke ankaŭ hodiaŭ bona tago komenciĝis.

 La unuaj gradaj lernantoj komence murmuris ion kapon malsupren klinate sed ili povas laŭte saluti "Bonan matenon!" ĉe la fino de la unua semestro. Tiuj, laŭ la grado altiĝas, iom post iom fariĝas kvazaŭ matrulo kaj jam 6a graduloj salutetas kun sia mentono iom tirite. Ankaŭ knabinoj faras fraŭlinan saluton kun sia korpo iom klinante antaŭen. Observi ilian maturiĝon dum la 6 jaroj estas esperdona kaj korheliga. Kia feliĉa ceremonio ĝi estas! gardisto de geknaboj

 De tiuj geknaboj, mi fojfoje ricevas etan leteron nomata "amletero." La lernantoj, kiuj estas proksimaj al diplomiĝo, donas al mi korvarmigajn leterojn kun dankemo pro mia gardado tra 6 jaroj. Pri aliaj gradoj, estas strange, ke ial mi ricevas leterojn de la dua grada lernantino. Iu instruisto opiniis responde al mia demando, "Eble, ĉar ili eklernas skribadon en la 2a grado." Kvankam ĉiu estas mallonga letero per hiragana litero, sed kortuŝaj. Mi tuj redonas koverton enhavanta dankkarton kaj insignon de "Katorinu"( la simbolo de la tumulo Kasori*2).

 Mi donas ĝin dirante, "Malfermu ĉehejme!" Sed jam nur 10 metrojn da paŝoj, ili sensigelas kaj trovante la insignon turnas sin por svingi sian brakon kun ĝojplena mieno. Mi ankaŭ respondas per mia braksvingo. Kortuŝa momento ĝi estas. Tiuj geknaboj, sendas al mi viglan saluton je hazarda renkontiĝo surstrata, eĉ kiam ili fariĝis mezlernejanoj. Kia feliĉa gardanto mi estas!

 Inter tiuj, mi iam ricevis tre embarasan amleteron. Ĝi estis de la dua grada knabineto nomata Mun-ĉan. Sur la folio por kopii, unu knabineto, ŝajne ŝi mem, kun lerneja tornistro estis desegnita.

 Kaj apude, sekva frazo estis skribita.

いももっくりとごいす。雨ひついきあがうざま
つまてれあがうざま のもらともりとごいす。
            むんふならんより

 

D o r i r k a i D o i k p e j l m      
a n o a o t l . a n a a l     v e      
n       t o     n   m j u k m a .      
k p v p e   n   k ĉ     v a a r        

      el Mun Hunaran

 

Ĝi estis Hiragana, do mi povas legi. Sed ĝi ne havis sencon. Ĉu ŝi skribis hejman mongolan lingvon alfabete? Mi eĉ dubis tiel.

Ĉi tiu enigma aĵo enhavas du majusklajn "D" kaj ".". Nenaturaj spacoj kelkloke ekzistas. Um... ĉiuj vortoj estas sensignifaj... Kaj fine, mi pensis, ke tiaj vortoj kun multaj sinsekvaj konsonantoj, kiel "kpvp," estas malfacile prononci... Hm, alidirkten... "Aha!" Subite, mi malĉifris la enigmon!

(Dankon pro via protekto al ni. Dankon ĉiam kaj pluve kaj malvarme.)

"Mi legis, povis legi!" Mi komprenis Mun-ĉan. Mi ĝojis, larme ĝojis.

La sekvantan tagon, mi danke donis karton kaj insignon de Kasorinu. Post tiam, la insigno ĉiam estis sur ŝia portsako.

 

Rimarkoj de tradukinto

*1 gardanto por bazaj lernejanoj

En Japanujo, kiam geknaboj iras al lernejo, ili ne estas akompanata sia patro nek patrino. Anstataŭe, kelkaj el gepatroj alterne staras ĉefe ĉe krucvojo kaj gvidas geknabojn sekure iru al/de lernejo. Sed laborantaj gepatroj ne povas ofte deĵori, tial lokaj maljunuloj volontule aliĝas la gardadon.

*2 la tumulo Kasori

 Ĝi estas granda tumulo de konko-ŝelo en la regiono Kasori, en la gubernio Ĉiba. La monto de ŝelo estas farita de antaŭ 5 000 jaroj. Multaj volontuloj laboras kiel gvidanto. La aŭtoro estas unu el ili

 

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":