Adiaŭo al la bofrato --2
Ĉi-aŭtune, mi vizitis faman vidindaĵon "la templo Enman*1"
en la urbo Kakogaŭa de la gubernio Hjogo, invitinte de mia amiko dum studentaj tagoj, kiu loĝas tie. Ni supren grimpis la kvinoblan turon*2, kiun oni malofte permesas fari tion ĉe aliaj temploj, kaj de la kvina etaĝo, ni rigardadis flavan rizkampon, kiu larĝe etendiĝas kaj atendas rikolton. Ĉi tie estas la ebenaĵo ene de la regiono Seto*3, kie kvanto de pluvakvo estas relative malmulta, kaj grandaj lagetoj por irigacio vidiĝis rebrilante tie kaj tie.
Varma klimato kaj fekunda tero, kiun la rivero Kako alportas, multaj homo loĝis tie de antikva tempo. Mi aŭdis, ke la spuron oni povas laŭiri ĝis la epoko Ĵomon*4, kaj ke la postsignoj kaj restaĵoj de tiutempo estas konservataj kaj ekspoziciataj en la gubernia arkeologimuzeo najbara. La informo grandiĝis mian atendon pri sekva vojaĝo.
Subenirinte la ŝtuparon, kiam mi refoje supren rigardis la kvinoblan turon, mia saĝtelefono vokis min. Sur la ekrano estis nomo de mia bofratino. Mi fariĝis iom maltrankvila. Kaj kvazaŭ ŝi ricevis tiun senton, ŝi hezitis momentojn ekparoli la aferon. Ankaŭ mi, atendis ŝin ekparoli bridante mian koron.
"Mia edzo forpasis lastvespere," ŝi diris trankvile sed tio estis ne tuj kredeble al mi.
"Hieraŭ, ni venis al nia domo en Hakone. Meznokte, ĉar li subite ekspiris malfacile, mi urĝis ambulancon al hospitalo en la urbo Odaŭara sed ...."
Mi miris. Ĉar mia edzino ne fartis bone, ŝi ne povas tuj viziti tien. Tial mi kuraĝigis la bofratinon dirinte, "Nu jes. Mi estas survoje de regiono Kansai sed mi iros tien kiel eble plej frue. Ne malkuraĝigu. Tenu vin firme," kaj malŝaltis la telefonon. Mi diris al mia amiko, kiu rigardadis min zorgeme dum la parolado de telefono, " Tiel okazis. Bedaŭrinde, mi devas tuj reveni." Li kapjesis kaj tuj veturigis min al la stacio Kakogaŭa.
Por alveni al Odaŭara plej frue de Kakogaŭa, espereble dum tiu tago, mi eksciis, ke mi povas fari ĝin, se mi unue iros malantaŭen al Himeĵi kaj prenos tie ŝinkansen de la linio Sanjo*5 kaj ŝanĝos trajnojn ĉe Osako kaj Nagojo.
En la vagono, mi rememoris nian pli ol 40 jarojn da amika rilato. Li estis tre kvieta homo. Li neniel spitis sian edzinon kaj ili estis enviinde intima. Ili ŝatis frekventi varman fonton kaj ili cirkle iris preskaŭ ĉiujn el ili en orienta Japanujo. Ŝajnas poste, ili vizitis eksterajn landojn ĉiam pare. Sed post kiam ili gastis unu nokton ĉe nia eta domo por ferioj en Hakone, kiu estas unu apartamento de loĝantaro kun varma fonto, li tuj aĉetis alian apartamenton kaj poste veturadis al Hakone per sia aŭto ĉiusemajnfine.
Post emeritiĝo, li loĝis en Hakone pli ol duono kaj li plene ĝuis varman fonton kaj golfoludadon.
Lia hobio estis aldoni ion novan en lian ĉiutagan vivon. Li ŝanĝis plastan banĉambron de sia apartamento al tute hinokicipresa ĉambro*6 kaj ĝuis senton de banado kvazaŭ li banis en arbaro ĉirkaŭite de bona aromo de arboj. Aŭ li instalis bulet-brulaĵan stovon en la familian ĉambron kaj ĝuis hejtilon, kie ruĝa flamo dancas. Li genie ŝanĝis la apartamenton kvazaŭ ĝi estus vilao, kiu staras sola kviete en arbaro.
Li estis tia lertulo de ĝui sian vivon sed tamen, tre malfeliĉe, li delonge havis kronikan renan malsanon. Li travivis plurfoje krizajn operaciojn, kaj fine li staris antaŭ sangodializado.
Li estis cindrigita ĉe la funebra ceremoniejo de Odaŭara kaj nun li dormas kviete ĉe sia apartamento en Tokio.
Takeĉjo, elkoran dankon. Ripozu trankvile.
Mankunpremon!*7
(Aldono 1)
Li portis ĉapelon kun ornamaĵo de a.sieboldiio*8, kiam li ludas golfon kiel forpelanto de insektoj laŭ li. Dum ni vespermanĝis post la funebra ceremonio ĉe najbara restracio, unu a.parthnopeo*9 subite eniris tra la fenestro, kaj ĝi flugis cirkle super niaj kapoj kaj metis sin sur la lustron pendanta de la plafono, kaj fikse rigardadis nin. Ĉiuj kredis, "Li venis zorginte pri ni."
(Aldono 2)
Mia edzino estas unu el 6 gefratoj. Ŝia 3 fratoj jam forpasis. Edzo de unu el restantaj 3 fratinoj elvojaĝis sub falantaj ĉerizfloroj lastan printempon, alia unu ekiris ĉi-aŭtune kaj nur mi restas. Ho, sekvanta .....
Rimarkoj de tradukinto
La templo, kiu havas nomon "Enman" ekzistas multaj en Japanujo. Ĉi tie la templo estas en kakogaŭa.
Kelkaj temploj havas turon aŭ triobla aŭ kvinobla. Okaze de normala konstruaĵo, oni nomas ĝin kiel tri etaĝan aŭ kvin etaĝan. Sed ĉi tiuj turoj vidiĝas tiel, kiel post oni forprenis supran parton de tegmento kaj metis novan domon sur ĝi. Tial oni prefere nomas ĝin -obla al -etaĝa.
"Seto" signifas kelkmaniere kiel la regionon Seto, la maro ene de tiu regiono kaj la urbo Seto en la gubernio Aichi. Ĉi tie ĝi montras la regionon Seto, kie estas la tero frontanta al la markolo de Seto.
Tie estas karakterizata de malmulta pluvo en aŭgusto kompare kun aliaj legionoj en Japanujo. Tio kaŭzas manko de akvo por plantoj. Tial multaj lagetoj por provizi akvon estis farita en ĉi tiu regiono.
Epoko iner ĉirkaŭ 10 000 a.K. kaj 300 a.K. Sed multaj esploristoj pensas pli longe. Ĉiuokaze, japana post ŝtonepoka kulturo. Delikataj argilaj ujoj evoluis kaj oni pensas, ke homoj jam utiligis "umamo"-n en ilia kuirarto. Sendube, longa, paca kaj stabila kunvivado de homoj evoluis ne nur argilan arton sed ankaŭ alian kulturon sed strange neniu litera nek bilda registaĵo ankoraŭ ne estas malkovrita kvankam la spuro de konstruaĵo montras, ke ili precize mezuris longon.
*5 ŝinkansen de la linio Sanjo
"Ŝinkansen" signifas ŝin-kan-sen(nova-trunka-fervojo), kiu unue estis konstruita en 1964 inter la stacio Tokio kaj Ŝinosaka. En la jaro 2023, 8 longaj kaj 2 mallongaj ŝinkansen-linioj kuras tra Japanujo. Ni fieras pli ili pro ilia rapideco, kvieteco, sekureco kaj agrableco.
Hinoki-cipreso estas bonaroma ligno. En japanujo, banujo farita de hinoki-o estas multe kosta. Tute hinokia banujo estas ne nur banujo sed ankaŭ muroj, plafono kaj planko de banĉambro estis tegita de hinoki-o. Tio estas tre luksa banujo.
En japanstila hotelo, ofte hinoki-banujo kun varma-fonto estas unu el apelaciinda punkto de la hotelo. De tempo al tempo, oni rabotas la srufacon de banujo kaj fortigas aromon de hinoki-o.
Baza stilo de japana maniero de preĝo. Oni levas manojn antaŭ sia brusto kaj kunigas manplaton de ambaŭ manoj. Fingroj krom dikfingro estas ne plektitaj kaj kune direktataj supren.
*8 a.sieboldiio *9 a.parthnopeo
Ambaŭ estas specoj de libelo. Kutime oni ne povas distngi la du. La aŭtoro scias multe pri insektoj.