Bonan Matenon! × 42 gelernantoj × 200 tagoj
“Bonan matenon! Bonan matenon! Fartas bone? Laboru bone!"
Ĉiu matene, la interŝanĝadon de ridetantaj salutoj inter geknaboj celantaj al lernejo: tio estas fonto de viveco por mi, ke nova tago komenciĝis kaj mia koro krias, "Jen! Viglan tagon!" "Dankon, ĉiumatene. Kiom da geknaboj pasas ĉi tie?" Iun tagon iu sinjorino demandis al mi. "E ..., ĉirkaŭ 30 ...eble,"... ho, mi neniam kalkulis ilin. Tamen, mi scivolis iomete kaj en sekvinta manteno mi kalkulis ilin kun pugnotuŝeto. Ĝuste kiam mi kalkulis ĝis ĉirkaŭ 28 aŭ 29, aro da knabinoj, kiujn mi kutime alvokas, venis kaj babilis kun ili. Kaj mi perdis la nombron. "Jen, bone." Mi estas tiel nepersistema homo, ke mi pensis ne zorgi pri tio. Sed se mi ne certigas pason de la lasta lernanto, mi ne povas anonci, "Ĉiuj pasis. Dankon pro via penado!" al la ruĝflaga kamarado, kiu staras ĉe apuda vojkruco. Do, mi ne povis lasi ĝin.
Poste, mi atente kalkulis malgraŭ tiuj babilemaj lernantoj, sed la nombro diferencas ĉiutage. Subite, mi rememoris la kalkulilon, kiun mi uzis por kalkulado de trafikan kvanton, kiun mi faris en miaj studentaj tagoj, kiel portempan laboron. Se mi havus ĝin, mi povas kalkuli pli facile. Sed mi pensis, ke la afero ne meritas serĉi la ilon. Tamen, surprize! Mi trovis ilin viciĝanta ĉe enirejo de unumonera vendejo, kien mi devojiĝas survoje de ĉiutaga promenado. Mi tuj prenis unu kaj puŝadis, "Kaŝa, kaŝa, kaŝa, ...." Ĉi tiu, ĉi tiu... mi povas per ĉi tiu.. mi plezuris. Mi kontrolis la prezon. "Aj? Nur 100 enoj?" Mi aĉetis du el ili tute senhezite.
Sekvinan tagon, mi staris ĉe kutima loko kaj kalkulis per du iloj, unu por nombroj, kiuj transpasas la difinitan pasejon, kaj la alia por nombroj, kiuj ne uzas la pasejon. Tiam la aro da knabinoj venis kaj demandis. "Kion vi faras?" Kaj unu el ili tuj prenante la kalkulilon de mia mano, senzorge premis la butonojn "kaŝa, kaŝa, kaŝa, ...." "Ho, ankaŭ hodiaŭ, mi fuŝis kalkuli. Nu, ankaŭ morgaŭ venos!" Ili transdonis la ilojn inter si kaj dumtempe sonorigis ilin "kaŝa, kaŝa.." unu el ili demandis:
“Kial vi uzas du kalkulilojn?"
Mi montris du ilojn tenante en dekstran kaj maldekstran manojn kaj flustris:
“Ne diru al aliaj. Mi kalkulas bonkondutajn geknaboj kaj malbonajn aparte."