Du-semestra sistemo
“Saluton! Estis gaja somera ferio?"
Tia estis mia saluto kiel sekurecgvatanto post longa feria periodo.
"Mi vizitis la avon."
"Mi iris al monda foiro."
"Ho, bone, bone, faru plejeblon ankaŭ en dua ...." kaj mi hezitis.
Kiam lernejo kutimiĝis tri-semestra sistemo, mi povis diri "Faru plejeblon ankaŭ en la dua semestro." Sed ĉar nun lernejo prenas du-semestran sistemon, mi ne povis diri tion. Momente mi neklare murmuris.
"Do, denove faru plejeblon," ho, kia neinstiga diraĵo!
Niatempe, post kiam ni havis longan ferian periodon, printempan, someran kaj vintran, ĉiam estis nova semestro. Mi instigis min mem, kiam mi iris al lernejo kun hejmtasko, kiun mi apenaŭ finis en malfrua vespero de antaŭa tago, "Nu, mi faros plejeblon en la nova semestro!" Kvankam, estis vere, ke mi ĉiam nur intencis tion.
Kiam mi spertis du-semestran sistemon en universitato, mi ial iomete sentis, ke mi eniris de kanaba mondo al tiu de adoleska. Antaŭ ĉio estis grave, ke mi ne havis hejmtaskon. Tamen mi ne povis senzorge ludadi minacite de ekzamenoj, kiuj tuj komenciĝas post malfermo de nova semestro.
Iam mi demandis, kial oni enkondukis du-semestran sistemon en elementa lernejo, al mia kamarado, kiu fariĝis instruisto. Laŭ li, la plej granda kialo ŝajnis, ke malpliig peziĝon de troa laboro de instruistoj, kiuj pene taksas atingon de geknaboj por enskribi en la raportkarton.
Certe, mi rememoras, ke la streĉo, kiam mi timeme malfermis la transdonitan raportkarton, estis pli granda ol tiu de enrigardi koverton de novjara donaco. Taksi atingon de ĉiuj geknaboj juste estus peza laboro por ne maliluziigi la puran senton de gelernantoj. Konsiderante tian aferon, oni ne povas kontraŭi enkondukon de du-semestra sistemo.
Kiam mi estis studento, unu kamarado estis ne kontenta pri taksado de iu profesoro kiu deĵoris devigan temon. Ĉar tiu taksado de faka temo havis rektan influon al la dungota ekzameno, lia malkontento estis des pli granda. Tamen li ne povis rekte demandi al la profesoro, tial li demandis al iu antaŭulo de sama seminario.
"La taksado pri ekzameno de tiu profesoro estas maljusta, ĉu ne?"
"Li taksas 200 ekzamenintojn. Li ne povas fari tion detale. Do, li metas respondajn foliojn sur la tablo, kaj forblovas ilin per ventumilo. Kaj 50, kiuj falis plej for, estas 'bonege,' la aliaj estas 'bone' kaj la restantaj folioj sur la tablo estas 'akcepteble.'
Do, oni ne povos fari taksadon pri gelernantoj tri fojojn ĉiu-jare.