Ĝui mapon
Sur iu ĉambro de mia hejmo, unu mondmapo(eldonita de Ŝobunŝa) algluiĝas. Kiam mi vidas ĝin kelkajn fojojn ĉiutage, mi mergas min en la ĝoja rememoro pri la lando, kie mi iam loĝis aŭ kien mi vojaĝis. Sed mia vidpunkto subite ŝanĝis, post kiam Rusio invadis Ukrainion.
Kial granda ŝtato kiel Rusio invadas malgrandan kiel Ukrainio? La unua havas areon ŝajne 100 oble pli granda ol la dua. Mirinde granda Rusio estas. Pli ol duono de Eŭrazio. Atendu momenton. Ĉi tiu mapo estas projekcio de Merkatoro. Tial ju pli granda la latitudo estas, des pli vasta la areo montriĝas. Ĉi tiu mapo kaŭzas miskomprenon, mi devas ŝanĝi la mapon. Tiel mi iris serĉi la novan sed mi ne povis trovi taŭgan en librovendejoj en la gubernio Ĉiba. Mi esploris interreton kaj iris al la mapfaka vendejo apude de la stacio Tokio. La malgranda vendejo estis en subtera etaĝo de malgranda konstruaĵo. Tie nur mapoj vendiĝis.
Mi demandis al ŝajne veterana komizo pri mia deziro, li tuj portis unu mapon el pli malantaŭa ĉambro. Ĝi estis eldonita de usona kompanio National Geographic. La mondo havis formon de elipso. Kaj distanco kaj areo en grandlatituda regiono estis korektita. Estis ne dirite, sed ĝi estis projekcio de Hammer, mi supozas.
Reveninte hejmen, mi tuj ŝanĝis la mapon. Certe Rusio kaj Kanado iom malgrandiĝis kompare al antaŭa mapo. Sed tamen tiuj du okupas grandan areon. Mi trovis 15 plej grandajn landojn pri areo aŭ loĝantaro ĉe la marĝeno.
Ĝi diras:
Laŭ areo; 1 Rusio 2 Kanado 3 Usono 4 Ĉinio 5 Brazilo,
Laŭ loĝantaro; 1 Baratio 2 Ĉinio 3 Usono 4 Indonezio 5 Pakistano.
La forto de ŝtato ne dependas nur de areo kaj loĝantaro, sed konflikto inter grandaj ŝtatoj estas ĝena. Mi pensis tian aferon.
Tiam subite okazis batado sur la pordo,
"Don, don! Malokupu la ĉambron!"
Aj, ankaŭ ĉi tie, komenciĝis milito.