Instruistoj en mia memoro
Mi eniris en la nacia lernejo de OMAĈI en la gubernio Nagano. Streĉite kvazaŭ mia korpo ŝtoniĝis, mi alfrontis la unuan tagon de la lernejo, en nia lernoĉambro aperis juna instruistino nomata Ĵinno.
Mi ankoraŭ nun memoras ŝin kun hararo streĉe faskiginte ĉe malantaŭa supro, granda etikedo de sia nomo surbruste kaj surmetis monpeon*1(pantalonon) de kasurio*2.
En somero de la tria grado, mi ŝanĝis lernejon al la baza lernejo Tojooka en Jokohamo pro transiĝo de laborejo de mia patro. Mia instruistino estis s-ino FUKAJA, kiu estis en 30aj jaroj kaj ĉiam iritiĝis pro bruado de preskaŭ 50 da lernantoj. En la 4a grado, mia instruisto fariĝis s-ro ŜIĴO.
Tiam mi pensis lin maljuna pro lia maldensa hararo sed nun mi retrospekte pensas, ke li estis en apenaŭ 40aj jaroj. Tamen por mi, li estis ĉirkaŭ aĝo de mia patro kaj tio signifis tre aĝa. Ĉar li instruis arto-metion*3, kiun mi tre ŝatis, mi sentis intima al li kaj pasigis ĝojajn 3 jarojn.
Dum mez- kaj altlernejo, mi lernis en la privata lernejo Gjosei sekvante mian fraton. Unu el francaj ordenoj administris la lernejon, kaj estis unika, ĉar oni instruis katolikan religion kaj francan lingvon tie. Ĉirkaŭ unu dekono el instruistoj estis monaĥoj sed mi ne sentis stranga pri tio, ĉar ĉiu instruis japanan, matematikon, francan ktp.
Post eniro, 10 lernantoj estis grupigita kaj kune ricevis specialan kurson por fariĝi katoliko. La kurso daŭris ĉirkaŭ duon jaron kaj 9 lernatoj krom mi ricevis bapton kaj fariĝis katoliko. Sed ial nur mi estis forlasita kaj la kialo ne estis klarigita al mi. Mi sentis, ke nur mi estis malakceptita de Dio.
En mezlernejo, kvanto de lecionoj por franca lingvo kaj angla estis preskaŭ sama sed en altlernejo, lecionoj por franca lingvo estis 6 horoj semajne, se lernanto elektas francan kiel la unuan eksterlandan lingvon. Tiam angla leciono estis eble 4 horoj semajne. Por praktika vidpunkto en la mondo, estis klare, ke angla lingvo estas pli lerninda sed konsiderante nur aliri universitaton, franca estis multe pli avantaĝa.
Ĉar mi adoras malpli popularan aferon kiel mia karaktero, mi ne hezitis preni francan lingvon kiel mian unuan eksterlandan lingvon. Mi ne supozis, ke tiu selekto havos grandan rolon por decidi mian karieron. Unu el instruistoj de franca lingvo estis monaĥo Hegri*4. Li skribis sian nomon per japanaj ideogramoj kiel 平栗*5 kaj li ŝercis okulumante. Mi tute enamiĝis en francan lingvon.
Japanaj instruistoj estis plejparte antaŭuloj de la lernejo kaj studis francan literaturon en universitato. S-ro NOMURA Ĵiro estis la unua stipendia studento de franca registaro post la Dua Mondmilito. Li lerte gvidis nin, kiuj celas ekzameniĝi al universitato per franca lingvo. Li mem verkis tekston de franca lingvo por ekzameniĝontoj.
Domaĝe, mi ne povis respondi al komplezo de sinjoro, ĉar mi malsukcesis la unuan jaron. Tiam ne ekzistis preparlernejon, kie oni donas lecionon de franca lingvo, mi devis prepari mi memstare. Sciinte mia malfacila situacio, s-ro NOMURA sendis al mi provekzamenon de tempo al tempo. Post kiam mi respondis tuj revenis kontrolita papero. Danke al ĉi tiu helpo, mi sukcesis trapasi la ekzamenon al la celanta universitato la sekvan jaron.
Mi ege dankis al s-ro instruisto sed plue, li persvadis miajn gepatrojn kaj malfermis al mi la vojon por studi en Francujo. La afero estis la granda turnopunkto de mia vivo. La okazaĵo, poste en ĉiu branĉpunkto de mia kariero, kiam mi eklaboris kaj ŝanĝis okupon, kaj ĉiam firme apogis min.
Aparte, 10 jarojn poste de mia eklaborado, kiam mi estis sendata al Parizo dum 3 jaroj, ĉiuj familianoj estis vole-nevole baptita de alia kulturo, kaj specife pro la infanoj, kiuj estis enĵetitaj en lokajn lernejojn, la influo estis tiel granda, kiel ili ne povis kutimiĝi al japana eduksistemo post nia hejmenreveno. Tio rezultis, ke ĉiuj tri iris Usono, Germanujo kaj Francujo por studi post ili finis altlernejon. Feliĉe, unu el ili revenis hejmen kaj loĝas proksime sed la aliaj du radikiĝis en studloko.
Lastan aŭtunon, la filino en Parizo invitis min al vojaĝo en Kioto, "Mia edzo kaj mi vizitos Kioton por turismi, kiel do vi venu kun ni?" Ŝi diris, ke ŝi luis domon en Kioto. En la planita tago, kiam mi vizitis la domon, mia filino kaj la partnero venis al pordo renkonte al ni. En la domo, estis longa koridoro kaj en profundo estis familia ĉambro, kiu ĉirkaŭas etan korton. Estis tipa Maĉija*6(Kioto-stila domo) de Kioto.
En la familia ĉambro, ni denove interŝanĝis salutojn kun la partnero de nia filino trinkante teon. Li estis nekutime kvieta viro kiel Franco. Ni trinkis teon kun Franco en Maĉija de Kioto. Mi sentis strangan en-on*7 pri tiu malofta renkontiĝo.
Ankaŭ tio estas rezulto de gvido de s-ro NOMURA. Mi denove sentis fortan dankemon al li.
Rimarkoj de tradukinto:
*1 monpeo(pantalono)
Japan por labora pantalono por virinoj. Oni faris mem siatempe, nun malmultaj homoj uzas ĝin sed ankoraŭ nun estas vendita en pli modernigita stilo. La vorto estas ankaŭ uzata en hajko kiel sezona vorto por somero.
*2 kasurio
Kasurio estas speco de tolaĵo, kiu estis teksata per normala vefto kaj tinktrita varpo.
Arto-metio estas unu el japana lerno-fako, kiu estas kunigita desegnado aŭ pentrado kun metio.
La nomo Hegri povas skribi per kanĵio(japanigita ideogramo) 平栗 laŭ prononco. Tiam la signifo fariĝas "plata kaŝtano."
Maĉija estas komerc-loĝ-domo. Lastatempe, la vorto "maĉija" ofte indikas tiun de Kioto. La parto de tio fronte al strato estas komerca spaco kaj la konstruaĵo estas longa en profundo kaj malantaŭa parto estas loĝloko.
"En" estas vorto, kiu devenis de Budhismo. Ĝi montras rilatojn inter homo kaj homo, aĵo kaj aĵo aŭ afero kaj afero. Japanoj emas pensi renkotiĝon kun homo kaj afero estas kaŭzita de iuspeca nevidebla forto kaj ĉar tio estas bonŝance donita valoraĵo.