La kamarado alvenis de malproksime
Subite telefonis la amiko de altlernejo, kiu transloĝiĝis eksterlanden 30 jarojn antaŭe. Li diris, ke li nepre volas vidi min dum lia unu monata restado en Japanujo. Pro kara rememoro, ni promesis renkontiĝi ĉe lia hotelo.
La promesitan tagon mi venis al lia hotelo. Ĝi estis malgranda hotelo proksime al la ponto de Asakusa. Ŝajnis, ke la gastoj estas ĉefe alilandanoj kaj ankaŭ akceptanto estis francino. Aŭdinte mian celon, ŝi transdonis ĝin al lia ĉambro. Dum mi atendis lin ĉe la vestiblo rememorante lian sveltan figuron, lifto suben venis. Sed elveninto estis diketa, ŝajne 80 kilogramojn peza, usoneca viro. Al mi, momente hezitanta, li alvokis, "Ĉu Georges, mia amiko?" ridetante. Tiu voĉo estis senŝanĝe ĝentila kiel pasintaj tagoj. Ni prenis la manojn emociplene 50 jarojn poste de nia altlerneja diplomiĝo.
Laŭ li, li jam alvenis semajnon antaŭe kaj postlonge vizitadis tie kaj tie en Tokio. Ĉar ĝuste la tempo estis por tagmanĝo, ni decidis manĝi kune. Mi ne konis bone ĉirkaŭ la loko sed li diris, "Mi ĉirkaŭpaŝis manĝante najbaron dum la semajno, mi gvidos vin al bona restracio." Mi postsekvis lin kaj venis antaŭ unu itala manĝejo en restracia kvartalo. Li diris, "Spagetoj, ĉi tie, estas bongustaj, kiujn mi rekomendas al vi." Mi amarete ridetis pro lia parolturno kvazaŭ ĉi tie estas lia teritorio.
Kvazaŭ frapetante tambureton per la lango*1 pro spagetoj kun duvalvuloj*2, kiun mi gustumis antaŭan fojon jam delonge, mi aŭskultis lian ĝisnunan historion. Post diplomiĝo de universitato, li eklaboris en iu kemia industrio kaj post 5 jaroj, li estis sendita al fabriko en Brazilo. Komence, li koleris kaj ĉiam estis devigita elteni pro brazilanoj, kiuj ne dediĉas sin al la laboro sed senĝene ĝuas sian vivon. Sed iom post iom kutimiĝinte, li eksentis kunsenton al ilia vivstilo kaj radikiĝis tie ĝis emerito. Finfine li edziĝis al brazilanino kaj perdis penson reveni al Japanujo.
Sed post emerito, ĉar li ekdeziris vidi alian mondon, li eksedziĝis kaj nun li vivas laŭvole kun japandevena virino en suburbo de San-Francisko. Mi iom sentis ĵaluzon vidinte lin, kiu jam havas vastan perspektivon al sia vivo, kaj kiu senĝene ridas kun pufaj vangoj pro spategoj.
Post lia historio, ni babilis pri la kamaradoj de nia altlernejo.
Dum mi parolis kiel fartas niaj amikoj, kun kiuj mi interŝanĝas novjaran karton, li aŭskultis emocie kapjesante kaj li diris, ke li volas revidi la amikojn, kiujn li estis aparte intimaj. Mi provis komuniki la amikojn per la saĝtelefono kaj sukcesis kontaiti kelkajn. La unua ŝokis min, ĉar li estas en hospitalo pro pulma kancero kaj atendas la rezulton de ekzameno por juĝi ĉu operacio necesas aŭ ne. Se jes li perdos duonon de lia pulmo. Mi malĝojis imagante figuron de la amiko, kiu ripetas maltrankvilan senton de antaŭoperacio. Tion aŭdis kviete la amiko el fora loko.
La dua ne respondis al lia saĝtelefono. Longe aŭdiĝis alvoka signalo. Tial mi denove telefonis al lia hejma telefono. Virino prenis ĝin. Ĉar mi supozis ŝin lia edzino, mi klarigis la celon de la telefono kaj diris, ke mi vols paroli kun li. Post momentoj da silento, ŝi demandis, "Ĉu vi telefonis al saĝtelefono de mia edzo, minutojn antaŭe?" Mi tuj sentis ion ne bonan kaj jesis. Post unu spiro, "Mia edzo.... forpasis antaŭ hieraŭ."
Pro la anonco, ni rigardis unu la alian. Ĉu mia telefono sekvis novaĵon de lia insekto*3?
Ĉar mia amiko planis viziti Kioto-n la sekvan tagon, mi sola partoprenis la funebran ceremonion post la tri tagoj. La forpasinto naskiĝis suba urbo*4 en Asakusa, kaj tenis familian okupon, kiun li heredis de lia patro, ĝis li heredigis ĝin al sia filo. Dume, li ŝajnis plenumi sincere komplikajn kvartalajn devojn, do multaj homoj kolektiĝis por la adiaŭa ceremonio. Mi sentis virton de pasinto.
Post ofero de incenso*5, aŭskultante recitadon de sutro*6, mi mordis la senton, ke ankoraŭfoje intima amiko kaj mi lokiĝis en aliaj mondoj*7.
朋有り遠方に去る また寂しからずや*8
朋 有り 遠方 に 去る また 寂しから ず や
tomo -ari enpo-ni saru mata sabisikara -zu -ja
amiko -estas for -al foriru kial malĝojiĝa -ne -ĉu
Kamarado iras foren, kial ne malĝoja tio estas, ĉu?
Reimarkoj de tradukinto:
*1 frapetante tambureton per la lango
Laŭ japana manĝetiketo, baze, oni ne elbuŝas maĉsonon escepte de neevitebla okazo. Sed kiam la manĝaĵo esta tiel bongusta kiel oni forgesas dececon, oni dediĉas sin por manĝi senĝene brulante. Tio estas kvazaŭ tiu frapetadas tambureton en sia buŝo.
Tio estas spagetoj bongole.
*3 Ĉu mia telefono sekvis novaĵon de lia insekto
Novaĵon de insekto signifas antaŭsenton, ke io malbona okazos. La esprimo eble devenas de Taoismo. Laŭ la diro, homo havas tri insektojn en sia korpo, kiuj estas en kapo, ventro kaj kruro. Kiam hom mortas, la insektoj liberiĝas kaj anoncas, ke la homo mortis.
*4 suba urbo(malalta kvartalo)
En tokio, kaj eble en aliaj urboj, estas kategorioj alta kvartalo de la urbo kaj malalta. En alta kvartalo loĝas burĝoj kaj en malalta popolamaso, kvankam tia rango ne ekzistas kiel socia sistemo, sed oni foje klare sentas tion.
Ĉe la fino de japana funebra ceremonio, ĉiuj partoprenantoj vice antaŭeniras kaj oferas inceson kun preĝo al la forpasinto.
Dum incensooferado, budhisma(j) pastro(j) recitadas sutron.
*7 amiko kaj mi lokiĝis en aliaj mondoj
Ni nomas mondon de vivantoj "ĉi tiu mondo" kaj mortintoj "la alia mondo".
Parodio de la frazo de Konfuceo:
朋遠方より来たる有り、また楽しからずや。
Kamarado vojaĝis de fora loko por viziti min. Tio estas tre ĝoja, ĉu ne?