Turismo tra Koedo Kawagoe
"Kiel vi opinias akompani min al Kawagoe*1 dum la ferioj?" Invitis min mia filino, kiu loĝas proksime. Kawagoe estas urbo, kie mia patrino kreskis, kaj mi rememoras, ke mi kelkfoje vizitis tien kun la patrino. Tiutempe, ĉar ni loĝis en Jokohamo, mi sentis, ke tie estis tre for, ĉar ni ŝanĝis kaj ŝanĝis trajnojn por atingi tien. Sed de ĉi tie, ni povas iri tien nur ŝanĝante trajnon ĉe la stacio Ŝinkiba*2. Sed ni ekveturis je la 8a horo, ĉar la vojaĝo kovras tri prefektujojn, kaj ni alvenis al Kawagoe je la 10a. Tie ne malmultaj turistoj promenadis, eble, ĉar tiu urbo estas konvena loko por viziti post ĉeriza sezono havante historion kaj malnovan stratan pejzaĝon kun antaŭ moderna etoso.
Polico limigis trafikon de aŭtoj ĉe ĉefstrato antaŭvidinte multajn paŝantojn, kaj rezulte multaj turistoj senzorge vagis.
Ni povis ĉeesti je la momento, kiam anoncas tagmezon la tura horloĝo, kiu estas la simbolo de la urbo. Tio sentigis al mi karan etoson de la urbo, kiu ne ricevis aeratakon dum la antaŭa granda milito. Oni malfermis malnovajn domojn kaj magazenojn el tero*3 kaj vendis memoraĵojn. Mi ankaŭ povis aŭskulti historion de mastro kaj mastrino, kiuj estas plurgeneraciaj heredantoj de la vendejoj, kiuj povis restadi pro tio, ke la urbo ne estis atakita per aviadiloj okaze da antaŭa granda milito.
Laste, mi vizitis juĝejon, kie mia avo oficis. Nun, tiu estis renovigita per 5 etaĝa konstruaĵo, kiu estis laŭ mia memoro maksimume 2, 3 etaĝaj, kaj preskaŭ ne restigis iaman aspekton. La domo, kie mia patrino kreskis, lokiĝis 50 metrojn for de la juĝejo.
Siatempe, estis domego kun pordego, kiu havis grandan pordon, sed bedaŭrinde, hodiaŭ mi nur vidis parkejon pavimita de betono kaj tie parkis ĉirkaŭ 20 aŭtoj. Mi fermis la okulojn starante tie kaj revenis la memoro de tiutempo. Mia avo, havanta ok forman(八) lipharojn*4, kun arĝento-randaj okulvitroj kaj nigra formala kompleto, digne ekveturis per rikiŝo, kiu venis por preni lin. Tion tuta familio sendis klinante sin en vico antaŭ pordego. Ankaŭ mi vidis viron, kiu pendis antaŭ la vizaĝo maldikaj kanabaj ŝnuroj kaj la manoj estis ligitaj malantaŭe, eniri la juĝejon akompanate de policano. Tiam mia patrino rapide venis kaj tiris min en la domon dirante, ke ne vidu.
Mi nostalgie rememoris la lokon, ĉu ĉirkaŭ ĉi tie, kie mi siatempe ludis kun mia kuzo. Kiam mi eliris el la domo por ludi en tereno de la sanktejo Hikawa*5 kun kuzo, kiu estis 2 jarojn juna ol mi, mia onklino rapide elvenis kaj akompanis nin. Tiam mi ne povis kompreni ŝian agon sed poste mi sciis la signifon, ke la sola filo estas tre zorge vartata. Tiu kuzo forpasis kelkajn jarojn antaŭe, kaj Kawagoe des pli fariĝis fora por mi. Sed mi vizitu la sanktejon Hikawa, okaze de ties granda festo.
Rimarkoj de tradukinto;
*La bildon faris Google AI Studio. Ĝi ne baziĝas sur foto.
Kawagoe estas la urbo, kiu situas tuj apude de la urbo Saitama. Ĝi ne estis objekto de usona krima bombado kontraŭ multaj japanaj urboj, kiuj ne havis militan signifon, dum la Dua Mondmilito. Tial en Kawagoe restis malnova pejzaĝo, kiu daŭriĝis ekde Edo epoko. Nun tiu urbo estas populara loko, kie oni povas senti etoson de Edo-epoko.
La stacio Ŝinkiba situas sur la vervoja linio Keijo. Kiam oni celas Kawagoe, la plej bona itinero estas ŝanĝi de Keijo al Jurakĉo-linio ĉe Ŝinkiba.
En Edo-epoko, komercistoj konstruis provizejo kun dika muro el tero, kiu estis tre efika materialo kontraŭ fajro. Poste, tiuj provizejoj estis renovigitaj kiel magazenoj, restracioj aŭ kafejoj. Ili estas popularaj pro malnova etoso kaj ties kontraŭ varma kaj malvarma efiko.
Japana kanĵi haĉi(ok) havas formon de barbo de Wilhelm II.
Malnova ŝintoa sanktejo en Kawagoe.