Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Jen preterpasis la kvaran angulon! Svingas vipon!”

     Estas la momento, kiam sangopremo de ĉevalvetkura ŝatantoj neeviteble salte altiĝas. Viroj, kiuj sidis en plena spektejo kun firme kunpremitaj vetbiletoj, unuanime stariĝas. Ĉar ĉiuj staras, oni jam ne povas spekti la vetkuron. Tial ĉiuj komencas saltadi. Dum la momento, oni konfirmas pozicion de sia ĉevalo.

     Se ĝi estas en la unua grupo, denove tuj saltadas. 
“Ek! Ek! Ek! Bonege! Jen! Jen! Jen!”
Pistante ĉielen sian pugnon kun vetbiletoj, ridegas ĝis la vizaĝo rompiĝas! Kaj fiere ĉirkaŭrigardas kvazaŭ dirante, “Mia ĉevalo venkis!”

     “He, via ĉevalo? Vi eĉ ne estas ĉevalposedanto. Kiel via cerbo tordiĝas? Evidente, tio ne estas ago de racia maturulo.” Se tiel vi pensas, vi ne estas vera ĉevalvetkura ŝatanto.

     Antaŭ sekvonta vetkuro, ĉevaloj kun tiu ĵokeo, sin montras al spektantoj ĉe montrejo. Por lasi observi al klientoj farton kaj alian staton de ĉevalo. Tio ŝajnigas scienca ago sed observantoj ne estas kuracistoj nek trejnistoj de ĉevalo sed nur monavidantoj. Oni nur vidas streĉecon de muskoloj kaj  movojn de kruroj. Oni ne povas diveni kiu el ili venkos.

     Tamen, unu el ili estas "'mia ĉevalo!' senrilate al posedeco." Oni juĝas kondiĉon de "mia ĉevalo" sur tute malsciencaj vazoj, ekzemple, "Nu ĝia kaj mia rigardo kroĉis!", "Hej, ĝi eksponis sin!" k.t.p.

     Kiam mi estis en laborejo, kie abundis je tiaj kamaradoj, proksimiĝis la tago de Tenno-ŝo, kiu ornamas kurantan jaron. Tio estas la vetkuro, kiam ĉampiono de la jaro decidiĝas.

     Jam antaŭlonge, multaj verŝajnaj opinioj kaj science teoriaj kritikoj sinsekve flugas kaj bruaj, akrtonaj daŭrantaj diskutoj fariĝis disputoj. Tio aŭguris, ke post la vetkuro, la laborejo fariĝos malbona stato, ke kvereloj inter kamaradoj influos ĝis post la vetkuro.

     Tiam iu proponis bonan ideon: tio estis veti por unu ĉevalo per mono, kiun investis ĉiuj po mil enoj. Kiel elekti la ĉevalon? Ni diskutis kaj disputis longe kaj decidis, ke la plej certa maniero estas aĉeti bileton, kiu ŝajnas havi la plej altan ŝancon. Cetere, kiel certigi ĝin? Tion ni povas decidi nur tuj antaŭ la komenco de vetkuro, kiam la voĉdono fermiĝas. Por fari ĝin, ni devas aĉeti bileton ĉe ekstertrakaj vetvudoj.

     Kiu venu tien? Ni decidis ĝin per loterio. Mi malofte trafis per loterio, do la rolo ne estos por mi. Tamen, nur tiaokaze ŝarĝas al mi la rolo. Mi petegis iu iri kun mi kaj mi iris kun la proponinto. Estis 10 mil enoj, kiun oni investis, en mia monujo. Siatempe, salajro estis 30 mil enoj monate. Premante sur la monujo ripete kaj ripete, ni rapidis al ekstertraka vendbudo en la ekneĝanta vojo.

     Alveninte mi trovis, ke monaviduloj kiel ni amasiĝis kaj havis nekutiman etoson. Sed ial mankis ĉiama streĉita sento. Baldaŭ anonco komenciĝis.
"Hodiaŭ, vetkuro ne okazos pro la malbona kondiĉo de trako. Nun komenciĝas repagon por vetbileto."

     "Oho!" ne kutima krio aŭdiĝis kaj unuanime oni kuris al giĉeto.
Mi vidis mian kunulon klaki sian langon, sed mi mem estis malstreĉita. Sekvintan tagon, mi redonis investitan monon. 

     Plej aliĝintoj aprezis mian laboron, sed proponinto diris, "Estus plejbone, se oni ne perdas je vetkuro." "Ho, do je la komenco, ne vetu!" Momente mi estis dironta sed iel bridis.
"Ankaŭ vivo estas plej bone, se mi ne perdas. Mi preteriru la kvaran angulon!"

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":