Praktika leciono en 80-aj jaroj
Mi redonis mian aŭtostiran permesilon je la malofta ŝanco, kiun mi okazigis etan trafikan akcidenton, kiam mi fariĝis 80 jara. Tio enportis grandan ŝanĝon en mia vivo. Antaŭ ĉio, mia elirŝanco draste malmultiĝis kaj rezulte, mia sencela restado en la domo multiĝis. Mi sciis, ke mi devas fari ion novan, sed mi ne povis elpensi tion, kio povas anstataŭi la antaŭan stilon, kiu konsistis surbaze uzi aŭton. Kaj mi pasigis tagojn kun sento de senfareco.
Mia filino revenis hejmen postlonge, kaj diris vidinte min;
"Kial vi ne praktikas pianon?"
Mi rememoris, ke mi memlernis ĝis Bayer n-ro 60, kiam mi estis studento, do, mi vizitis kun hezitemo najbaran muzikan lernejon de Jamaha. Mi observis antaŭ enirejo de la lernejo, ke preskaŭ ĉiuj estis infanĝardena infanoj aŭ lernantinoj de la unua aŭ dua gradaj elementa lernejo akompanata de patrino. Ŝajnis, ke tie estis tute ne la loko por maljunulo. Kion fari? mi embarase paŝis tien kaj reen, tiam akceptistino alvokis min.
"Ĉu vi atendas por preni iun?" Jes, tion, oni pensas normale!
"E...a... efektive, mi mem..." Kiel atendite, tie estas lernejo, anakaŭ la akceptino estas komercisto.
"Bonvenon! Enen, enen, bonvole." Mi estis entirita.
Ŝi demandis, mian motivon kaj sperton pri muziko, kaj rekomendis al mi;
"Ĝuste, hodiaŭa instruistino faras lecionon ankaŭ por plenkreskuloj. Mi rekomendas ricevi konsilon de ŝi."
Estas bonvene, ĉiu ajn, kiu donas al mi lecionojn, tiel mi pensis. Do, mi iris por ricevi intervjuon timeme.
Instruisto estis virino de ĉirkaŭ 30 jaraj. Post interŝanĝo de salutoj, mi diris mian lernadon de piano, ŝi demandis:
"Kial vi ĉesis lerni ĉe Bayer n-ro 60?"
"La n-ro 60 havis signon de putokadro, do mi ne povis kompreni ĝin."
"Signo de putokadro? Ha, jes, tio estas dieso, mi komprenis."
La instruistino kapjesis kun rideto. Tiel mi fariĝis disĉiplo de ŝi kaj ricevas du lecionojn monate. Dum la unua jaro, mi ekzercis nur bazajn movojn de fingroj kaj similaj, laŭ lernolibro, sed ĉiufoje ŝi instruis unu etan muzikon kaj tio instigis min daŭrigi kun ĝojo.
Ĉirkaŭ la fino de la ekzercado, la instruistino proponis ludi mian amatan muzikon. Do, mi petis ludi himnon "Sinjoro, alproksimiĝu al mi." Ĉi tiu muziko, kiu gravuriĝis en mia memoro, ege tuŝis mian koron pro tio, ke ĝin ludadis la orkestro, kiu decidis kunhavi sorton kun sinkanta ŝipo en la lasta sceno de la filmo "Titanic." Mi transdonis al la instruisto la partituron, kiun mi trovis el interreto, kaj je la sekva leciono, ŝi konvertis ĝin por mi en C-skalan pianomuzikon kun facila akompano, kiun eĉ mi povos ludi. Mi intencis uzigi ĉi tiun ludon okaze de mia funebro sed mi uzis ĝin ĉe funebroj de du kuzoj dum mi ankoraŭ ne lerte ludas.
Nu mi lernas muzikojn "Pompe kaj cirkonstance" kaj "La lago de cigno," kiujn oni aranĝis pli facile por komencanto. La antaŭan, mi ripete ludas "vagante kaj heziteme" kaj ĉiam ricevis admonon de instruisto, ke ne tiel. La duan mi devas ludi esprimante kiel vundita cigno finfine ĉesas spiron sed mi ludas vigle kvazaŭ forta cigno flugas energie. Aŭdinte ĝin, mia instruistino kuntiris siajn brovojn, kaj finfine ŝi kriis, "Ne aranĝu propravole!"