Manĝu viandon plu
"Manĝu viandon plu" min diagnozis la doktoro, kiu kontrolis rezulton de mia ekzameno pri sango kaj urino sur ekrano.
Ne tuj kompreninte, mi rigardis la ekranon tra ŝultro de la doktoro. Li kontrolis detale ĉirkaŭ 50 datumojn de unu post alia. Li fingre montris la datumon de proteino kaj diris,
"Ĉi tie. Alubumino necesas almenaŭ 3,8 al vi." Mi nur havis 3,7 laŭ la ekzameno.
Tiu nombro estis la bazo de lia frazo, "Manĝu viandon plu."
Tio estis ordono de mia familia doktoro, kiu prizorgis mian familion tra 4 generacioj. Li minacas min frapetante la ekranon dirante, "Se ĉi tiu stato daŭros, vi fariĝos subnutrita." "Subnutrita?" mi aŭdis la vorton post longe. Mi tute ne atendis, ke mi mem fariĝos subnutrita, ne estante infano en iu regiono de Afriko. Antaŭ ĉio, mi devas bonigi pri tio ĝis la sekva ekzameno post 2 monatoj.
Reveninte hejmen, mi trovis mian nepon, kiu eklaboris lastjare kaj nun loĝas sola. Ĉar li kutime zorgas pri mi dirante, "Avĉjo, vivu longe," mi parolis pri la subnutriĝo. Mi atendis iom da kompato de li, sed liaj okuloj ekbrilis kaj deklaris, "Mi prenos vin al restoracio de viandaĵo." Li tuj rezervis tablon per telefono, kaj veturigis min.
Danke al la nepo, ni tuj estis kondukita al la tablo, malgraŭ, ke tie estis plenplena de homoj pro feria tago, kaj ni ĝuis trankvilan manĝon havinte rostitan viandon postlonge. Ankaŭ la nepo ŝajnis same, li mendis unu post alian aldone, kaj ni estis tute kontenta.
Mia nepo ricevis fakturon kaj kaj kontrolis la liston detale kaj diris, "En ordo! Dankon pro bona apetito!" Li transdonis la fakturon al mi. "Mi prenos vin" signifis ĝis tion, ke li veturigis min.
Mi grumblis pri ĉi tiu okazaĵo al unu el amikoj de studentaj tagoj, li diris.
"Via nepo pravas. Cetere, ĉu devas esti fuŝa doktoro, kiu diris al vi, 'manĝu viandon plu'? Mi ne scias homon krom vi, kiu manĝas homon."