Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

 

Manto

   "Aj, manto!"

   Mi turniĝis al la voĉo de infano, senkonscie haltiginte transiron de geknaboj per la flago, sur kiu estis skribite, "geknaboj transiras" en mia mano por haltigi aŭtojn. La origino de la voĉo venis el infanĝardeno tuj antaŭa. Ŝajnas, ke ĝi venis pli frue ol kutime pro laboro de la patrino. Ĝi fikse rigardadis supren dum la patrino brakumis ĝin por surterigi ĝin de malantaŭa seĝo de la biciklo.

"Saluton, Ŝoĉjo!"
Juna instruistino elvenis el ĵus malfermita pordego. La patrino disponis la infanon dirante "Bonvolu, dankon," kaj haste forpedalis direkte al la stacio.

   La infano diris prenante manon de la instruistino,
"Vidu s-ino, tie estas manto!"
La infano fingromontris floron piedpinte starante. Tie staris sunfloro kun plena de semoj kaj klinante pezaspektan kapon. Sento de frua aŭtuno elfluetis.

"Kie? Kie?"

   La juna instruistino suprenrigardas al montritan direkton de la infano sed ŝia rigardo ne trafas la insekton.

   Ŝi kaŭris kaj ŝovante sian vizaĵon preskaŭ sur la ŝultro de la infano, rigardis supren ĉirkaŭ la sunfloroj laŭ la direkto de la infana fingro.

"Tie! Sur la flava floro!"
"Ho, jes!"

   Malantaŭ granda sunfloro, kiu klinas la kapon, vidiĝis alia malgranda sunfloro, kiu floris malfrue. Ankoraŭ flavaj pistiloj kontrastis sin kun la blua ĉielo. Ŝajnas, ke la infano trovis la helverdan manton, kiu estis senmove ĉe la ronda floraro.

"Ŝoĉjo, vi estas bonega, ĉar vi trovis ĝin sur tiel alta loko!"

   La infano iom fiere fiksrigardis la sunfloron. Granda manto karesis ĉirkaŭ sian buŝon per antaŭa kruro, kiu ŝajnas kvazaŭ falĉilo. Subite la infano turnis sin al la instruistino kaj kriis.

"S-ino, kaptu la manton!"
"E..? ne."
"Kial?"

   La ĝardena infano rigardis la vizaĝon de la instrusitino.

"Ĉar ...."
Ŝi balbutis ....
"Kial?"
"Ĉar, la floro ...., eble, ŝatas manton."
Ŝi ankoraŭ balbutis. Dum mi atente aŭskultis;
"Tie estas ..... varma pro sunradio. Do, la manto baniĝas sub la suno, ĉu ne?"

   La infano mienis ne kontenta sed silentis. Baldaŭ la du eniris en la konstruaĵon manenmane.

   Mi proksimiĝis al la sunfloro kaj supren vidis la floron. La manto senmove kaŝis sin ĉe la fino de iom malgranda floraro. Tiu pozo montras sendube embuskon por kapti  papilion venontan. En ĉi tiu sezono, sunfloro estas la lasta floro, kiu donas mielon al papilioj kaj ĝi estas la lasta ĉaskampo por manto, kiu intencas naski ovojn por la sekva generacio. Tie estas certe batalkampo por ambaŭ starpunkto.

   Mi komprenas, ke estos malfacile instrui al ano de infanĝardeno ĉi tian sistemon de naturo. Sed ĉu estas prave instrui ĝin kiel "baniĝo sub la suno"? Mi opiniis, ke ŝi instruu la sistemon de estaĵoj tiel kiel estas.

   Sekvan tagon, mi iris al la sunfloro kun la flago de "geknaboj transiras" en mia mano. Manto jam ne estis sur la floro. Mi serĉis tie kaj tie sed la helverda figuro estis nenie. "Povas esti," mi ekpensis kaj rigardis ankaŭ ĉirkaŭ la piedo de la sunfloro sed vane.

   Tiam "giii", grakis blua pigo el inter pinarboj en parko. Mi sentis senkompatecon de la naturo. Mi elkore preĝis, ke la infano iam komprenos tion.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":