Menten tri taŭzan
La trian jaron en Novjorko, plejparto de miaj kamaradoj ŝajnis pasigi semajnan finon nur ludante golfon pro tio, ke oni povis ĝui ĝin pli malmultkoste ol en Japanio. Mi ne tiel havis intereson pri golfo, ke mi ĝuis ĉirkaŭirante artmuzeojn kaj promenadon en la urbo, kie ŝanĝiĝas laŭ sezonoj.
Tamen vintro de Novjorko estas tiel severa, ke ofte temperaturo malaltiĝis ĝis -10 gradoj celsiaj ekstere kaj oftas neĝis alete ĝis genuoj. En tiaj tagoj, mi ne emis iri eksteren, tamen se mi estus alkroĉus al telvidilo tutan tagon, tio maltrankviligus mian koron sentante, ke mi vane konsumas tempon. Rigardante suben tra la fenestro, mi konstatis, kvankam nombro de aŭtoj ne ŝanĝiĝis, piedirantoj preskaŭ ne trivoĝis. Do, mi povis konsoli min per nenio. Tiaokaze, mia filo, kiu estis instruisto por aviadilpiloto, rekomendis aŭskultadon de aviada radio. Per tiu ilo, mi povis interkapti komunikadon inter aviadiloj, kiuj flugas super Manhatano, kaj kontrolturo de internacia flughaveno de Keneddy. Li diris, "Vi povas lerni praktikan anglan lingvon," kaj mi tuj aĉetis porteblan radion, per kiu mi povis aŭdi aviadilan radion.
Mi ŝaltis ĝin ĉe fenestro. La bruo de mallongonda elsendado eniĝis. La elsendan frekvencon de kontrolturo de la flughaveno Kennedy, mia filo sciigis min, kaj mi agordis mian radioricevilon al tiu.
Subite eliĝis komunikadon inter piloto kaj kontrolturo:
"AA641, blah blah blah..."
"AA641, blah blah blah..."
Mi sentis kvazaŭ mi komunikas kun kontrolturo sidante ene de pilotejo.
Mi deziris scii enhavon de komunikado kaj centriĝis por aŭskulti, sed mi ne povis kapti la anglan de la parto, blah blah blah, kiuj sendube estus gravaj. Mi petis konsilon de mia filo kaj je la respondo: pilotoj de tuta mondo devas kompreni precize, tial oni parolas evitante distingi akcenton kaj prononcas konsonantojn klare. Tial vi facile povos kompreni ĝin kiel anglan lingvon de Hindoj."
"Vere, tio estis la angla en hinda metodo. Mententritaŭzan estas ja [maintain three thouthand] (konservi tri mil)."