Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Migrantaj maljunuloj

"Ping-pong-paan! Ĉi-anonco estas de la urba oficejo Ĉiba."
Estas urĝa anonco el aŭdilo, kiu staras ĉe apuda parko. Mi tuj malfermas fenestron kaj aŭskultas.
"Hodiaŭ, en regiono Ŭakaba, viro ĉirkaŭ 80 jaroj, perdiĝis." Ho, ne estas afero de najbara, pensis tiel sed aŭskultas la reston.
"Hararo estas nigra kun blankaj haroj kaj mallonge tondita. Vestaĵo estas blanka T-ĉemizo kaj griza pantalono. Kaj li surmetas kaŭĉukajn sandalojn. Se vi trovis tian personon, bonvole sciigu ĝin al najbara polica kesto aŭ oficejo. Ping-pong-pan!"
     Lastatempe, ĉi tia anonco pri migrnta maljunulo multiĝis. Mi esploris pri loĝantaro en datumo publikigita de la urbo Ĉiba. La loĝantaro de la urbo Ĉiba estis nur 96 mil en 1945, tuj post la Dua Mondmilito, sed okoble multiĝis al 756 mil en 1980, post 35 jaroj. Ĉi tiun kaŭzis plejparte konstruo de loĝantaroj Hanamigaŭa, Saiŭaiĉo kaj novurbo Kaihin, kiel provizejo de laborantoj en Tokio, kie postulis multege da homoj pro rapida kresko de ekonomio. La loĝantaro de Ĉiba daŭre multiĝis malrapide kaj atingis 980 mil en 2020. Ĉiba fariĝis preskaŭ urbo de milionoj da homoj. La interna distribuo de homoj estas regionoj Ĉuo(220 mil), Hanamigaŭa(180 mil), Inage(160 mil), Mihama(160 mil), Ŭakaba(160 mil) kaj Midori(150 mil). Sed tiu jaro estis la pinto kaj de tiam loĝantaro komencis malrapide malkreski kaj oni antaŭdiras, ke loĝantaro, kiu estos 970 mil en 1925, fariĝos 890 mil en 1940.

     Tiam la problemo estas, ke proporcio de maljunuloj, kiuj estas pli ol 75 jaroj, certe atingos 29 % en 2030 kaj 33% en 2040. Ne estas afero de aliuloj. Mi estas sendube jam kandidato de migranta maljunulo. Kiel ni, kandidatoj devas alfronti al la problemoj, kiuj naskiĝas en socio de multaĝuloj.
"Ping-pong paan! Ĉi-anonco estas el la urba oficejo Ĉiba. La viro de la regiono Ŭakava, pri kiu ni antaŭe anoncis, estis sendamaĝe protektita. Dankon pro via helpo." Kiu fine ridas, plej bone ridas. Mi ne plu pensu pri malfacilaĵon!

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":