Pentraĵo sur la plafono
"D-ro, ĉu vi vizitas pacienton?"
"Kial?"
Mi demandis al mia kutima kuracisto, sur kiu mia familio apogas ni jam tra 4 generacioj.
"Mi deziras pasigi lastan tagon hejme. Mi malgajiĝas, kiam mi rigardas plafonon de mia lito en la ĉambro de hospitalo. Verkisto EI Rokusuke ankaŭ diris tiel. Li fine revenis hejmen kaj forpasis sub prizorgo de sia filino." La kuracisto mienis aferece.
"Tio estas malfacila, efektive, kuracisto devas resti tie dum tagoj por atesti vian lastan momenton."
"Do, mia familiano informos al vi la signon de mia danĝero. Tiam veninte, bonvole deklaru 'Li forpasis', mi petas."
"Se mi povus viziti vin ĝusttempe...."
(Mi apenaŭ bridis elbuŝigi, "Tion faru nerigide.")
"Se vi malfruiĝus por la ĝusta momento, kio okazus?"
"Nekropsio de policejo."
"Tion nepre evitende. Mi ne povas toleri tion. En la malantaŭa korto de la Okcidenta Policejo, sub la blovanta vento, tute senvestite, roligite multfoje kaj mian ventron malfermite, mi ..."
"Nenion zorgu pri tio, ĉar vi estas jam morta. Ĉiuokaze, mi ne povas malobei al leĝo de kuracisto."
Mi ne povis peti pluan malfacilaĵon al ĉi tiu honesta kuracisto. Mi ne povis trankviliĝi mian malkontenton. Tial mi provis akiri simpation por ĉi tiun revon de viro kaj parolis la samon en iu kunsido de sinjorinoj.
"Mi deziras pentri anĝelojn de Rafaelo sur la plafono de mia ĉambro, kaj mi volas supreniri kviete gvidate de la anĝeloj."
Mi sentis varmajn rigardojn de ĉeestantoj sed unu prizorganto diris malestime:
"Ĝis tiam, kiu prizorgas vian malpuraĵon?"
La granda reĝo Enmao de infero aperis anstataŭ la imago de anĝelojn.