Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Allogo de plezurkrozado

     Numtempe, vojaĝo eksterlanden estas nature konsiderata per aviadilo sed mia unua vojaĝo al Vjetnamio en studentaj tagoj estis per ŝipo de Messageries Maritimes(mesaĝo de ŝtato) de Francio. Ĉi tiu ŝipo estis ĉirkaŭ 15 mil tunaj kargo-kaj-pasaĝera ŝipo. Tio estis 10-taga vojaĝo al Sajgono inkluzive de 2 tagaj ankrado ĉe Honkongo. Triklasa kajuto estis ŝipfundo proksime al pruo kun malgranda ronda fenestro, kiun ondoŝpruceroj batis, ĉiufoje la ŝipo ŝancelis grande supren kaj suben. Kiam ondo estas kvieta, mi ĝuis stelon, skuantajn dekstren kaj malen, plena en firmamento kuŝante surdorse sur la ferdeko.

     La unua ankrejo Honkong estis la unua fremdujo por mi. Tri tagojn por malŝarĝi kaj ŝarĝi la kargon, tuj post matenmanĝo en la ŝipo, ni haste eliris eksteren en la urbon kun kunvojaĝantoj kaj vagadis en la urbo ĝis la tempo de vespermanĝo. 4 tagojn poste, ni alvenis al Sajgono, mi agis tie kiel volontulo kaj 3 monatojn poste, mi revenis hejmen per la sama ŝipo.

     Ĉi tiu ŝipvojaĝo donis grandan influon al mia vivo. La sekvantan jaron, post diplomiĝo, mi gajnis ŝancon studi en Francio, kondiĉe, ke mi repagos post kiam mi akiros postenon. Ankaŭ ĉi-foje mi prenis triklasan kajuton de Messageries Maritimes(mesaĝo de ŝtato) de Francio. Mi spertis lastjare ĝis Sajgono, kiam la ŝipo eniris Hindan Oceanon tra Singapuro, mi sentis streĉon eniri en la nekonatan mondon.

     Preterpasinte Kolombon kaj Mumbajon, la ŝipo transiris Hindan Oceanon dum 5 tagoj, kiam granda ŝveliĝo de la maro pro musono ĝenis min kaj mi preskaŭ ne povis manĝi pro marmalsano. Mi pensis, ke mi neniam vojaĝos ŝipe, sed post kiam la ŝipo eniris en Ruĝan Maron, ŝanceliĝo de la ŝipo ĉesis kaj mi reprenis mian bonfarton kaj kiam ni atingis Suezan kanalon, mi plene ĝuis ĉarman flankon de ŝipvojaĝo turisminte la piramidon per turisma buso ktp. De tie ĝis Marsejlo en Mediteraneo, ondoj estis malgranda kaj mi spertis trankvilan ŝipvojaĝon. Ĉi tiel la ŝipvojaĝo dum 30 tagoj finiĝis. Tamen mia pezo malgrandiĝis je 5 kilogramoj.

    Ĉarma flanko de ŝipvojaĝo estas, ke spaco por agado estas multe pli vasta ol aviadilo, trajno, buso kaj aŭto. Ni laŭvole povas sidiĝi aŭ kuŝi. Dum mi pasigas tempon hejmece, en la sekva mateno, ni estas tute alia mondo ol hieraŭ. Kelkaj homoj ne ŝatas longan tempon bezonata sed ĝuste tio estas la plej grava ĝuo. Tion mi konstatis denove, kiam mi krozis Egean Maron. Ŝipo ĉirkaŭ krozas inter insuloj nokte, mi povis ĝui aliajn insulojn ĉiutage.

     Por ĝui ĉarmon de ŝipvojaĝon, mi elektas plejeble maran itineron, se eblas, ankaŭ en enlanda vojaĝo. Ĝis nun mi faris tranoktan vojaĝon de du tagoj inter Ooarai kaj Tomakomai, Tokio kaj Komacuŝima, Niigata kaj Maizuru, Kobe kaj Kitakjuŝu, Tokio kaj Haĉiĵoĵima ktp. Enlandaj marvojoj komenciĝis origine por longdistanca kamiona portado. Tial antaŭe ekipaĵoj estis iom nekomforta por pasaĝeroj. Sed nuntempe, loĝebleco pli boniĝis kaj pagbanujo estas instalita, ktp. kaj ankaŭ familiaj uzantoj estas multaj. Nur mi bedaŭras, ke restoracio estas nebona.

     Cetere, ĉiuj, unu fojon, ni ĝuu ŝipvojaĝon kune, ĉu?

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":