Raporto pri la Poŝtelefona Tumulto
Mi uzas poŝtelefonon de SoftBank.
Kiam mia naskiĝtago alproksimiĝas, diversaj retmesaĝoj alvenas al mia poŝtelefono. Tiuj de amikoj kaj konatoj estas ĉiam varmaj. Mi sendas dankmesaĝojn longajn por longaj mesaĝoj, kaj mallongajn por mallongaj. Sed venis nekredeble multaj reklamoj por sanaparatoj, nemoveblaĵoj, kaj eĉ tomboj. Tiamaniere, anstataŭ gratulo, mi sentas malplezuron. Kie kaj kiel ili akiris mian naskiĝdaton?
Onidire, ekzistas komerco nomata "listkomercado," kiu vendas kaj aĉetas diversajn listojn. Mia propra infromo elfluis el eble el studentaj adresaro, eksa laborejo, golfkluboj, kaj diversaj volontulgrupoj... aŭ eĉ el listo de loĝantojn de ĉi tiu domo, kvankam mi ne volas kredi... suspektinda fonto ne mankas.
Tiam, klubo de studentaj tagoj anoncis al mi pri ĝenerala kunsido. La stilo estis formala, do mi malfermis la retmesaĝon rememorante la vizaĝojn de malnovaj amikoj. Sed ĝi estis tute trompa mesaĝo! Timante malpli bonigi la situacion, mi tuj malŝaltis la telefonon kaj reŝaltis ĝin. Mi petis helpon de mia nepo, kiu ŝajne scias pri tiaj aferoj, sed li provis diversajn aferojn nesukcese. Fine li diris kun malestimo: "Ĉu vi malfermis iun strangon retmesaĝon, avĉjo? Mi balbutis obtuze ... Kaj fine li deklaris senkompate, "Se ĝi estus iPhone, tio ne okazus. Ĉu vi ne ŝanĝu vian telefonon je ĉi tiu ŝanco?"
Sen alia elekto, mi serĉis SoftBank-vendejon en la telefonlibro kaj klarigis la situacion. La plej proksima rezervo estis post semajno en ĉiu vendejo. Semajnon senpoŝtelefone! Oni dubus, ke mi forpasus. Do mi iris rekte al SoftBank-vendejo en Aeon kompleksa magazeno. Ĉe la akceptejo oni diris, ke nur rezervitaj homoj estas akceptitaj.
Tiam, virina stabano aperis de la interno kaj diris: "Unu rezervo estis nuligita, do mi povas vin servi." "Bodhisatvo en infero" --- jen tio.
La Bodhisatvo kontrolis diversajn partojn de la telefona ekrano kaj diris: "Ha, jen ĝi. Estas konsidereble multaj." Kaj ŝi komenciis forigi nekonatajn ikonojn unu post alia. Post dek minutoj da silenta atendo: "Nun ĝi estas en ordo." Ŝi malŝaltis kaj restartigis la telefonon. "Bonvolu enigi la pasvorton." Mi volis diri mian kvarciferan numeron, sed ŝi diris: "Bonvolu enigi ĝin mem," kaj transdonis la telefonon. Mi enigis la pasvorton, kaj ĝi estis perfekte riparita.
Mi dankis kaj demandis: "Kiom estas la prezo?" Ŝi kontrolis la klientan nomon per komputilo kaj diris: "Via kontrakto inkluzivas prizorgadon, do estas senpage."
Halo de lumo radiis malantaŭ la Bodhisatvo.