Hokuriku en printempo
Mi vojaĝetas kun kamaradoj de studentaj tagoj ĉiujare. Tio ne okazis provizore pro KOVIM-19, sed unu prizorganto aperis kaj post iom da interrompo ni denove komencis fari tiun eventon. Vojaĝo ne estas iama vojaĝo. Ĉar ĉiuj havas jam eluzitajn krurojn kaj koksojn, ni vizitas vidindaĵojn nur unu aŭ du. Plue, nia vera deziro estas, ke ni ĝuu varmakvan banon sufiĉe longe kaj ni drinku senstreĉe eĉ ĝis tagiĝo, se ni kapablas. Ĉar la membroj loĝas ĉefe en Kanto*1 kaj Kansai*2, ni elektis cellokon, kien ambaŭ loĝantoj povas facile atingi. Ni decidis kolektiĝi en la urbo Hukui por helpi rekonstruon de katastrofo, kiun alportis la tertremo de la regiono Hokuriku*3 en la novjara tago, kaj por oportuneco, ke la ŝinkanseno de Hokuriku*4 etendiĝas ĝis Curga en la kuranta marto.
Saĝtelefono estas nepre necesa en vojaĝo por certigi forirhoron de transporta veturilo, gvidilo al la celloko kaj komunikado kun kamaradoj. Tial mi preparis du aldonaj baterioj, aĉetis elektroŝargilon por neatendita okazo kaj mi plene ŝargis la telefonon dum antaŭa nokto de ekiro.
En la mateno de vojaĝo, mi tiris mian valizĉaron, en kiun mi jam ŝtopis tutan necesaĵon, kaj celis la stacion Tokio. Laŭ kundecido de antaŭa vespero, mi aĉetis bentoon*5 (porteblan tagmanĝon) kaj teon ĉe la stacio, kaj atendis amikojn sur la kajo de la ŝinkanseno Hokuriku por envagoniĝi en la "Kagajaki*6, la 505a." Sed neniu alia venis estante jam 15 minutojn antaŭ la ekiro. Strange! Ĉu mi elektis malĝustan trajnon? Ĉu subite la vojaĝo estis nuligita? Ne, ĉu vere ekiro estas hodiaŭ? Mi malkvietiĝis kaj malfermis poŝon de mia valizo por komuniki kun la amiko. Tiun momenton, mi paliĝis! Mi ne trovis mian telefonon! Ĉar mi ne povas perdi ĝin survoje, mi evidente forgesis ĝin ĉehejme. Mi intencis certigi tion, sed ĉirkaŭrigardinte mi nenie trovis publikan telefonon*7.
Mi rapide suben iris la ŝtuparon kaj ĉe biletpordego de ŝinkanseno mi demandis la lokon de telefono. Juna fervojisto turnis sin malantaŭen kaj demandis tion al veterano. Finfine, mi eksciis, troveblas unu ĉe malantaŭ la fosto de 30 metrojn for. Mi sagis tien, kaj frustrante serĉis monerojn kaj telefonis al mia hejmo. Malgraŭ la sono de alvoko, neniu venas. Mi iritiĝis. Finfine, mia edzino prenis la aŭdilon. Mi demandis pri mia telefono. Ŝi respondis, "Nu, ĝi kuŝas sur via tablo konektite de ŝargilo." Aŭdilo estis metita, kun sono "gaĉan*8!"
Jam restas nur 10 minutojn ĝis ekiro! Mi sage revenis al la kajo. Mi kuris supren de la ŝtuparo kaj vidis kamaradojn, kiuj rigardas ĉirkaŭen. Sed mankas unu. Li subite malsaniĝis. El la kansai-grupo, ankaŭ unu mankis. Tio rezultis 7 opan vojaĝon ĉi-foje. Konsiderante nian aĝon, subita malpartopreno emas okazi.
Post kiam la trajno ekmoviĝis, mi pruntis telefonon de la amiko kaj sciigis al mia edzino, ke ŝi kontaktu al tiu telefono en urĝa okazo. Ni tuj alvenis al la stacio Hukui, dum, manĝante bentoon, ni babilis pri vidindaĵoj de vojaĝo kaj rememoro de studentaj tagoj.
Ni renkontiĝis kun karaj vizaĝoj de 4 kansai-anoj. Ni aĉetis busbileton por "senlimaj veturoj dum 2 tagoj en regiono de Eiheĵi*9 kaj Toĵinbo*10," kaj ekveturis al la unua celloko Eiheiĵi. Mi venis ĉi tien unu fojon, kiam mi estis studento, sed bedaŭrinde mi preskaŭ nenion memoras.
Multaj bikŝuejoj*11 kaŭris inter dense kreskantaj cedrarboj kaj ili estis konektitaj de longaj koridoroj. Dum mi enrigardis en la bikŝuejon unu post alia, mi rimarkis, ke la kamaradoj ne estas najbare. Tial pro neceso, mi cedis vidi aliajn bikŝuejojn kaj atendis kamaradojn ĉe elirejo. Poste unu elvenintaj kamaradoj riproĉis min dirante, "Kial vi ne respondis al la voko de telefono?" Mi nur pardonpetis.
Sekvante, ni celis la kastelon Maruoka*12, kiu estas nomumita kiel grava kultura posedaĵo*13. Ĉi tiu kastelo estis konstruita en la jaroj de ŜIBATA Kacuie*14, nun restas kastelturo*15, kiu havas 2 eksterajn kaj 3 internajn etaĝojn*16. Por supren iri, oni devas grimpi ŝtupetaron volvante ŝnuron ĉirkaŭ la manojn. Tio evidentigas, ke ĝi tute ne havis praktikan uzeblecon. Starante sur monteto, la pejzaĝo estis impona. Mi gustumis la senton de landestro en milita epoko*17 pro la panoramo de la ebenaĵo Eĉizen*18.
Ni alvenis je ĉirkaŭ la 6a al tiu taga tranoktejo "Curu" de la varmakvo fonto Aŝihara. Ĝi estis due granda hotelo en tiu loko, longaj koridoroj konektas inter enirejo kaj ĉambroj aŭ banejo, kaj mi denove perdiĝis. Post bano, ni surmetis postbanan kimonon*19 kaj okazigis bankedon ĉe unu el niaj ĉambroj. Pro fama sakeo de Eĉizen*20 kaj frandaĵoj de montoj kaj maroj, ni frapis la lipojn. Sed tiu hotelo estis unua ranga en tiu regiono kaj oni devis deteni sin de laŭta kantado kaj ĉantado, ni sentis iom malkontenta malhelpinte senzorgan gajecon.
Sekvan tagon, ni celis Toĵinbo-on. Sur la montetoj, kiuj disĵetitaj en la ebenaĵo de Eĉizen, vilaĝetoj ekzistas. Ni povis atingi al Toĵinbo ĉirkaŭ irante tiujn vilaĝetojn unu post la alia. Fronte al maro sub la hela ĉielo, rokoj de ne kutimaj formoj viciĝas kaj ili delogas homojn al morto. Tie estis iam fama loko de sinmortigo kaj starantaj ŝildoj dirante "Ne rapidu!" viciĝis. Multaj postsignoj de forprenitaj fostoj ekzistis. Estis hele, kaj la maro estis kvieta sed la ondoj, kiuj kolizias kontraŭ klifo, ankaŭ montris krudecon de norda maro.
Ni revenis al la stacio Aŝiharaonsen kaj disiĝis post manĝo de fama sobao*21 de Eĉigo. Promesinte renkontiĝon de venonta jaro, ni adiaŭis okcidenten kaj orienten de la ŝinkanseno Hokuriku. Ĉar mi volis viziti la urbon Gifu, mi ŝanĝis vervojon al Hokuriku-linio de JR ĉe la stacio Curga, kaj daŭrigis solan vojaĝon tra Maibara al Gifu.
Rimarkoj de tradukinto:
Kanto kaj Kansai estas nomo de regionoj en Japanio. Tokio estas en Kanto-regiono kaj Osako estas en Kansai-regiono. Sed la limo inter ili estas ne klara. Nun, la urboj Sekigahara kaj Seki en la gubernio Gifu insistas, ke la urbo estas la limo de Kanto kaj Kansai.
La urbo Seki estas fama pro bona tranĉilo. Oni insistas, ke Seki estas centro de pezo pri loĝantaro. La urbo Sekigahara insistas, ke la imperiestro Tenmu decidis tri kontrolpordegojn de trafiko en la 7a jarcento, kaj nomis regionon pli orienta regiono ol la tri kontrolpordegojn Kanto(oriente de pordego). Unu el la tri pordegoj, Fuŭanoseki, troviĝas en la urbo Sekigahara. Plue, en la jaro 1600, okazis milito en Sekigahara, tiam Kanto-grupo venkis Kansai-grupon tie. Poste registaro trans lokiĝis de Osaka al Edo.
*3 Hokuriku
Hokurikudo estas unu el antaŭ Meiĵi-epokaj administraj dividoj, kiu enhavas nunajn paroton de gubernio Fukui, Iŝikaŭa, Tojama kaj Niigata. Ĝi ankaŭ montras la rapidan ŝoseon de Hokuriku.
La ŝinkanseno de Hokuriku estos etendita ĝis Ŝinoosaka en 2049 sed ankoraŭ ne decidita detalon. La supre meniciita etendiĝo signifas, ke en decembor de 2023, okcidenta fino de la linio etendiĝis de la stacio Kanazaŭa ĝis Curuga.
Bentoo estas portlunĉo. Japanoj tre amas bentoon kaj evoluigis ĝin ĝis unu el manĝkulturo. Kiam oni vojaĝas en Japanio, oni nepre trovas propran bentoon en ĉiu urbo kaj ĉe ĉiu fervoja stacio. Ili estas unu el ĝuo de vojaĝo en Japanio.
Kagajaki estas unu el nomoj de ŝinkansen vagonaro. Ĉiu ŝinkanseno havas vagnarojn de specifaj nomoj.
Publika telefono estas tiu, kiu troviĝas flanke de stratoj kaj publikaj lokoj kaj funkcias per moneroj aŭ telefonkarto. Lastatempe, oni uzas poŝtelefono, tial publika telefono preskaŭ malaperis. Oni tre malfacile povas trovi unu.
Ni ofte indikas la sonon per "gaĉan", kiam malmola objekto estis neĝentile metita sur alia malmola objekto.
*9 Eiheĵi
Eiheiji estas bikŝuejo de Zen de Soto skolo, kiu estis fondita de Dogen(1200- 1253). Eiheiĵi signifas ei(eterna), hei(paco) kaj ĵi(templo). La alia skolo de Zen en Japanio estas Rinzai skolo, kiun fondis Eisai(1166-1227). Ambaŭ trejniĝis en Ĉinio de dinastio Song.
*10 Toĵinbo
Toĵinbo estas unu el vidindaĵoj en Japanio sed kiel menciita en la supra artikolo, ne vizitu sola kiam vi estas deprimita.
En Eiheiĵi ĉirkaŭ 200 bikŝuoj trejnadas sin. Oni povas sperti unu noktan trejnon.
Maruoka-kastelo estis konstruita de ŜIBATA Kacutojo, kiu estis nevo de ŜIBATA Kacuie kaj poste adoptita kiel filo de li. La kastelo estas unu el 12 kasteloj, kiuj ankoraŭ tenas sian Tenŝu(kastelturo)-on.
Grava kultura posedaĵo estas historie, arte aŭ akademie valora aĵo, kiun la Ministerio de Edukado nomumis kiel kulturan objekton, el konstruaĵo, artaĵo, arkeologia materialo aŭ historia objekto.
*14 ŜIBATA Kacuie
ŜIBATA Kacuie(1530 -- 1583) estas fama militisto en Japana Sengoku-epoko. Li servis sub ODA Nobunaga.
Tenŝu estas turo, kiu estis metita sur kastelo aŭ en ties tereno. Ĝi estis simbolo de kasteloj, kiuj estis konstruitaj en Sengoku(milito)-epoko(de dua duono de 15c. ĝis tiu de 16c.) Bedaŭrinde, nun restas nur 12.
Kiel menciita en ĉi tiu artikolo, ĝi ne estas praktike facile uzebla. Tial la ties funkcio estis ne klara.
*16 2 eksteraj kaj 3 internaj etaĝoj
La tenŝu aspektas kiel 2 etaĝajn konstruaĵo sed ĝi efektive estas 3 etaĝa ene. Tiel nombro de etaĝo estas ne ĉiam samaj. La kalkulmaniero de etaĝo ankaŭ ne unuigita.
Japana epoko de interna milito. Pri la periodo diversaj difinoj ekzistas sed ekde Onin-milito(1467-1477) ĝis la eniro en Kioto de ODA Nobunaga(1568) estas unu el difinoj. Ĉiu regiono havas diversajn komenciĝon kaj finiĝon de la milito. Tial regionaj difinoj povas esti.
Eĉizen estas nomo de Hukui en socio de feŭda epoko. Norda parto de la gubernio Hukui estas granda ebenaĵo. En tiu regiono, ĉirkaŭ 60% da homoj de la gubernio loĝas nun.
En Japanstila hotelo, postbana kimono estas proponita en ĉiu ĉambro. Ĝi estas loza kimono kaj post baniĝo, oni surmetante ĝin, agrable, malstreĉe pasigas tempon.
Multaj regionoj produktas sian propran sakeon. Sakeamantoj ofte vojaĝas por ĝui lokajn sakeojn.
*21 sobao
Sobao estas unu speco de japanaj nudeloj. Ĝi estis farita el fagopira faruno.