Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Redoni stirpermesilon

     Mi intencis redoni mian stirpermesilon de aŭto, kiam mi fariĝis 80 jara. Mi sciis, ke mi devis ŝanĝi mian vivstilon por tiu tago, sed mia preparado ne bone evoluis.

     Kaj post unu semajno de mia 80 jara naskiĝdatreveno, la afero okazis. Dum mi stiris aŭton, subita doloro atakis mian ventron kaj sekundon mi vertiĝis. Je tiu momento, unu el la antaŭaj radoj trudis sin sur trotuaron kaj granda sono aŭdiĝis.

     Mi tuj eliris de la aŭto kaj kontrolis damaĝon kaj trovis, ke la pneŭo, kiu suriĝis sur la trotuaron, krevis kaj ia vojsigna fosto, kiu staris tie, falis surtere. Aŭto povas esti forportota, se mi petos tion al JAF(Japana Aŭtomobila Federacio). Sed kion fari pri vojsigna fosto? Ĉu mi devas raporti la aferon al policoficejo? Dum mi pensas tion, polica aŭto proksimiĝis hutlante sirenon. Ekzistis tiel bonkora homo ĉirkaŭe, mi miris kun iom stranga sento. Malbonŝance, ĵus semajnon antaŭe, maljunulo okazigis akcidenton en Ikebukuro, en kiu patrino kaj la infano estis tragedie mortigitaj. Eble pro tiu afero, la alvenita policano severe traktis min kvazaŭ krimulon.

     Ili detale kontrolis min mezurante alkoholaĵon en mia elspiraĵo, certigante mian paŝadon sur blanka linio, kiu estis liniita sur trotuaro, ktp. Feliĉe, ili ne pruvis dubindaĵon, kiun ili supozis, kaj finfine ili registris kiel rompon de ekipaĵo pro momenta vertiĝo kaŭzita de subita ventrodoloro. Sinteno de la policano iom moliĝis kaj li proponis, "Vi havas ĝuste 80 jarojn. Jam la tempo venis por redoni stirpermesilon, ĉu ne? Morgaŭ, mi atendos vin ĉe policoficejo."

     Tiun nokton, mi konsideris detale mian estintecon kaj estontecon, kaj sekvan matenon, mi vizitis la policoficejon Ĉibaniŝi. La inspektisto, kiu ĵus finis noktan deĵoron, bonvenigis min kun rideto sur la vizaĝo. Ricevinte mian permesilon, li preme truis ĝin kaj redonis min. Tion farante, li instrukciis al mi, "Jen, vi estos libera de akcidento!" Tiel, mi metis finan punkton al mia stirhistorio dum 64 jaroj, ekde kiam mi prenis permesilon motorciklon en la jaro de 16.

(PS)
Post 2 kaj duono da jaroj, mi prenis permesilon por motorciklon kun mia nevo, kiu atingis 16 jara. Hej, mi transiros la riveron de Sanzu per motorbiciklo!

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":