Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Anekdoto pri renovigi stirpermesilon

     Mi ricevis sciigon por renovigi stirpermesilon de aŭto, kiun mi akiris je 83 jaraĝa. Mi rememoris la ekzamenon, kiun mi ricevis kun mia 16 jaraĝa nepo. Jam pasis 3 jarojn ekde tiam. Mi iom iritiĝis pro rapida forpaso de tagoj kaj monatoj.

     Ĉi-foje, "kontrolo pri rekona funkcio" estis devigita krom "kurso por multaĝulo." La anoncilo sciigis al mi ĉirkaŭ 70 stirlernejoj, kie malfermas kurson. Mi tuj intencis fari rezervon ĉe najbara lernejo sed mi eksciis, ke ĉiuj lernejoj en la urbo estis plenigita ĝis la fino de marto. Neeviteble, mi serĉis eksterurbaj lernejoj sed la situacio estis sama. Kion fari? Dum mi cerbumis, sciigis al mi unu el lernejoj en la urbo Jaĉijo, ke oni akceptos min pro nuliĝo okazis, kaj mi konsoliĝis.
     La difinitan tagon, mi vizitis la lernejon kaj trovis la aero de la atendejo estis tre varmigita de plenaj junuloj. Ŝajnas, ke ili estas altlernejanoj diplomontaj. Mi modeste montris la poŝtkarton el la gubernia komisiono pri publika sekureco kaj ricevis instruon, ke la kurso komenciĝas je la 11a kaj duono, ke ĝis tiam mi atendu en indikita ĉambro. Mi eniris la ĉambron kaj vidis 5, 6 aĝuloj humile sidis. Ĉiuj ŝajnis iomete maltrankvila, eĉ kelkaj rigardis ekzamenan demandaron.
     La kurso daŭris iom pli ol unu horon, en kiu, oni klarigis trafikajn leĝojn, kiuj estis renovigitaj. Tuj poste ni ricevis ekzamenon surpaperan.
     La unua demando estis, "Kiun daton ni havas hodiaŭ? Kioma horo nun estas?" Ha, tial oni ordonis al ni antaŭ la komenciĝo de la kurso, ke enmetu la horloĝon kaj poŝtelefonon en la sakon. Jam pasis ĉirkaŭ 15 minutoj post la komenciĝo de la kurso kaj hodiaŭ estas Reiva(2019 -- ) la 5a, ĉu? 6a? ho, danĝere! Mi enskribis, "La 17an de Januaro, 2025, je la 11a kaj 45 minutoj."

     Kiel la dua demando, la instruisto montris 4 tabulojn, en kiu ĉiu havis kvar bildojn pri ĉiutagaj iloj, fruktoj kaj floroj. Sed en la lasta tabulo, troviĝis desegnoj de pomo kaj mitralo. Tio donis al mi la senton mislokitan.
     Mi asociis la bildon al la filmo "Maristkostumo kaj mitralo", kiu estis debuta laboro de JAKUŜIMAEU Hiroko*1.
Ŝi estis aminda!

     "Nu, skribu plejmulte tiujn, kiuj estis en la bildoj, mi ĵus prezentis al vi."
Senhezite mi skribis "pomo, mitralo" sed, kial neniun alian mi rememoras! Mi nur imagas JAKUŜIMARU Hiroko-n kun mitralo!
     "Restas 5 minutoj," instruisto anoncas senkompate. Mi sentis urĝigita, nun mi devas skribi io ajn en la kapo.
     "Tranĉilo, persimono, ..., biciklo, orfiŝo, ..., krajono, skrapgumo, umm, umm, ...."

     "Haltu!" La instruisto kolektis respondofoliojn kaj eliris la ĉambron sed ene de 5 minutoj revenis kun sako de dokumentoj.
     "Do, s-ro J, kunportu ĉi tion. Nun vi finiĝis. Bonan tagon. Aliaj 7 homoj, atendu minutojn."
--- Nur mi sola? Ĉu mi malsukcesis?

     Mi sentis sur mia dorso kompatantan rigardon de aliaj ekzamenitoj, mi kolektis miajn skribilojn kaj mi eliris el la ĉambro. Dum mi surmetis mian surtuton en la koridoro, la voĉo aŭdiĝis el la ĉambro, "Tiu malsukcesis?" Mi subite atentis aŭskulti.
"Ne, ĉar lia permesilo estas por motorbiciklo, li ne necesas praktika ekzameno."
     Mi malfermis la papersakon kaj trovis la atestilon por trapaso. Mi trankviliĝis. Nu, mi povas ankoraŭ rajdi motorbiciklon. La sekvanta renovigo estos 3 jarojn poste. Tiam, kiom mi aĝos? N? 89? Ho, tio ne estos ebla. Tiam mi havas flugilojn.
     Jes, ja. Mi povos. Bicikloj de Honda jam havas flugilojn!*2

Rimarkoj de tradukinto:

*1 JAKUŜIMAEU Hiroko(1964- )

Japana aktorino kaj kantistino. Multaj el japanaj mez- kaj altlernejoj havas uniformon de marista kostumo por knabinoj. La asociiĝo de la aŭtoro venas de filmo, en kiu ĉi tiu aktorino rolis ĉefan rolon. En la filmo, ŝi estis altlerneja lernantino kaj samtempe ĉefo de Jakuza(japana mafio) . Ŝi batalas tenante mitralon kontraŭ malamika jakuza.

*2 Bicikloj de Honda jam havas flugilojn!

         Motorciklo de Honda havas simbolon de flugilo.

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":