Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Saĝa

"Li estas saĝa." Estas "laŭdanta frazo," kiun mi fojfoje aŭdis en mia vivo.  Bedaŭrinde mi neniam tiel aŭdis, "Vi estas ....." Tio estas neagrabla frazo por mi.

 Kion ververe montras ĉi tiun vorton "saĝa"? Kiel kutime, mi demandis al kamaradoj de studentaj tagoj.

"saĝa Memorkapablo." Ĉi tiu respondo estis la plej multaj. Certe, ni povas klarigi saĝon per tiu kriterio pri homoj de infanaĝo ĝis ĉirkaŭ mezlernejano.

 Sekvante, "Komprenkapablo." Tio estas kapablo, kiu povas preni tutan skizon el amaso da kolektita datumo. Mi konsentas ĝin imagante kamaradon, kiun aliaj nomis kiel talentulon.

 Sekve, estis postulite:
"Krea kapablo." Tio fariĝas "plankapablo" en ofica socio kaj plej alte konsiderata en labortaksado. Estas kompreneble, ke talentuloj estas kolektataj en "planfako."

 Ni transiĝis al bankedo kiam la parolo evoluis de "memorkapablo," sekve "komprenkapablo," plue "krea kapablo." Danke al iom da alkoholo, neatendite nova ideo batis la kapon al alia kamarado.

"Rezoluteco." Eĉ kelkaj bonaj ideoj aperis, ni ofte renkontas okazon kiu estas la plej bona. Ni devas decidi ĵetkubece "Aj! Ni faru ĉi tion!" kiam ni ne povas logike elekti lastan decidon.

 Ni nomas tion "rezoluteco." Jen la diskuto finiĝis. Tiam iu diras, ke estas io alia. Oni diras, "Ni decidis! Estas decidite!" tamen kelkaj el ili neniam faras ĝin. Tial finfine oni devas havi "plenumkapablo"-n.
Sen ĉi tiu kapablo, ĉio estas kvazaŭ pentrita moĉio*1.

 Saĝa estas eminenta je "memorkapablo," "komprenkapablo," "krea kapablo," "rezoluteco" kaj "Plenumkapablo." Ni interkonsentis kaj la diskuto finiĝis.

 Sed unu el ni ĵetis novan demandon. Kial "esti saĝe" fariĝas "vorto por laŭdi"?

 Ĉiuj provas komprenigi lin, ĉar "saĝa" homo estas malofta. "Se malofta estas laŭdinda, 'malsaĝa' kiel mi ankaŭ laŭdinda, ĉu ne?"

 Eĉ Koperniko surpriziĝus!

Rimarko de tradukinto

*1 kvazaŭ pentrita moĉio

Moĉio estas japana tradicia manĝaĵo, kiun oni manĝas je speciala okazo, precipe je novjaraj tagoj. Iam inter malriĉuloj, tiu estis kontenta, kiu povis akiri moĉion, kiam nova jaro estas venonta. Tamen kiel ajn impona moĉio ne estas utila, kiam ĝi estas nur pentrita moĉio.

Cetere, oni faras moĉion, bone pistante vaporigitan moĉi-rizon. Moĉi-rizo enhavas pli multan gluecan komponanton ol rizo uzata por normala rizaĵo. Kiam fino de la jaro proksimiĝas, pistanta sono aŭdiĝas el najbara domo kaj baldaŭ la domano fiere distribuas iom da moĉio al najbaroj. Ricevintoj deziras ankaŭ ili mem distribui moĉion al najbaroj.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":