Kroma rakonto pri sekurgardanto
Temas pri ĉiumatena sekrgardado de gelernantoj. Mia deĵorloko estas transpasejo, kiu transiras du linian ŝoseon po unu ambaŭdirekte, kie ne staras trafika signalo. Po ĉirkaŭ 20 lernantoj paŝas sur ambaŭ flankaj trotuaro. La lernejo troviĝas ĉe dekstra flanko de sekva vojkruco de ĉi tiu vojo. Do, estas pli sekure, ke ili paŝas ĝis la vojkruco sur ĉiu propra trotuaro kaj turnas sin ĉe la vojkruco, kie staras trafika signalo, al la lerneja flanko. Tial mi klopodas irigi lernantojn rekte. Danke al tiu strebo, lastatempe, plej parto de geknaboj iras rekte sur sia trotuaro.
Sed kiam ili trovas sian amikon ĉe kontraŭa flanko, ili transas la ŝoseon. Kaj geknaboj de altaj klasoj, kiuj antaŭe iradis al la lernejo, kutimiĝis transiri la vojon per ĉi tiu pasejo kaj poste ili emas fari tion ankaŭ nun. Ĝuste kiel nia maksimo diras, "Kutimo de bebo daŭros ĝis cento." Ĉiuokaze, ĉar ekzistas geknaboj, kiuj volas transiri ĉi tiun pasejon, mi devas plej atente sekurigi la agon. Mi haltigas ilin ĝis fluo de aŭtoj haltas. Tamen fojfoje mi devas peti al la stirulo de aŭto haltigis sian aŭton. Tiam mi tuŝas manon ĉe rando de mia ĉapelo por sendi OOTANI-stilan saluton por esprimi mian dankemon. Plej parto de stiruloj ankaŭ redonas al mi etan saluton. Dummomente mia koro varmiĝas.
Sed en la matena hastema tempo, multaj homoj rapidas al laborejo. Ili venas turnante ne grandan kurbon de flanko de S-domo kaj aperas en ĉi tiun rektan vojon. Por ili, estas pli okulfrape la trafika signalo ĉe sekva vojkruco ol la transpasejo, kiu estas tuj antaŭ la okuloj. Aparte kiam la signalo estas blua, kelkaj el ili akcelas la aŭton tretante forte la akcelilon. Konsiderante la zorgon, kiu estas haltigita 1 minuton ĉe la signalo, en hastanta mateno, mi komprenas la senpaciencon sed tio estas la plej danĝera kaŭzo de akcidento. Tiaokaze, mi cedas haltigi aŭtojn sed haltigi geknabojn. Estas vere streĉa momento!
Mi iam demandis al antaŭulo de gardanto, "Ĉu ni havas rajton haltigi aŭton per ĉi tiu flava flago, sur kiu estis skribita 'Transiranta', kiun ni pruntas de Trafiksekureca Asocio?" La antaŭulo donis al mi tute konvinkan opinion, "Ni ne havas rajton sed se okazigis akcidenton neglektante tion, la puno fariĝos severa."
Mi komenicis la sekurgardanton kiam mia nepo eniris en la elementan lernejon.
"Ĉu vi povus pensi, ke vi intencus gardigi vian nepon al aliaj maljunuloj?" "Mi komprenis, jes mi komprenis!" tiel mi komencis la aferon kaj la nepo jam aliĝas al la maturiĝula ceremonio ĉi-jare. Mi surpriziĝas pro tio, ke mi daŭrigis la aferon tiel longe. La ridantaj vizaĝoj de geknaboj, kiuj salte venas kaj faras altan kunfrapon de manoj, certe donas al mi energion por tiu tago. Ĉi tiu lernojaro restas nur malmulte nun. Kiam ili eniris lernejon, ili aspektis kvazaŭ kreskis kruroj kaj brakoj el tronistro kaj mi ridete rigardis ilin. Sed nun ili kreskis tiel impona kiel la sama tronistro ŝajnas kvazaŭ sako, kiu nur pendas iomete de iliaj ŝultroj. Al tiu figuro, mi multe preferas diri "Dankon!" aŭ diri "Gratulon!"
"Elkoran dankon, dum 6 jaroj!"