Siesto
La maljuna hundo de mia hejmo, dormadas preskaŭ tutan tagon krom matena kaj vespera promenadoj. 12 jaraĝo de hundo respondas al 90 jaraĝo de homo, tiel mi aŭdis. Tial la afero tiel devas esti.
Ankaŭ en la bestĝardeno de la urbo Ĉiba, leonoj kuŝas pigre tutan tagon kaj neniom respondas al alvokoj de geknaboj. Multaj el karnomanĝuloj agas nokte, do ili dormas dum tago. Ruĝa pando estas herbomanĝulo sed multaj el ili dormas dum tago sur arbo. Ambaŭ estas noktaj bestoj, tial ni ne povas riproĉi ilin sed konsiderante atendojn de geknaboj, kiuj vizitis por renkonti ilin, mi fojfoje sentas bedaŭrinda pri tio.
Laŭ psikologo, la plej forta instinkto de bestoj estas dormado. Tial dormanta figuro de besto estas normala kiam ĝi estas sata kaj danĝero ne alproksimiĝas. Laŭ tiu teorio, estas kompreneble kiel besto, ke homo pasigas trionon da tago dormante.
Kia situacio devigas homon siesti? Tio estas problemo. Ni tuj ekpensas pri "horzona diferenco," kiu ĝenas nin kiam ni vojaĝas al Eŭropaj landoj kaj Usono. Kiam ni moviĝas okcidenten laŭ rotacio de la Tero, la influo estas relative malgranda sed kontraŭe kiam ni moviĝas orienten, ni devas malŝpari almenaŭ 3 tagojn por liberiĝi de la influo de horzona diferenco. La plej efika maniero por resaniĝi el tiu influo estas siesti.
La dua okazo, ke ni bezonas sieston, estas kiam ni vivas en la lando, kie elektro ne estas uzebla. Kompreneble, homo ekkonkeris nokton post kiam Edison inventis elektran ampolon en 1875. Temas pri japana insularo, tute nigra mallumo daŭris ekde kiam Ĵomon-homoj*1 setlis ĝis kiam Meiĵi erao venis kaj nuna kulturo de luma nokto kiel nu naskiĝis nur 150 jarojn antaŭe post la Meiĵi.
Ĉi tiu estas la plej lasta afero, kiu okazis en daŭro malpli ol unu procento da japana historio, kiu atingas 30 000 jarojn. Estas trafe, ke oni nomas la 20an jarcenton "erao de elektro" kiel 19an "erao de vapormotoro."
Sed ĉi tiu brila erao de elektro, la regiono, kie oni povas ĝui la benon, estas ankoraŭ limigita rigardante tutan terglobon. Kiam mi loĝis en Vjetnamio, Haitio kaj Liberio, ĉiu lando ankoraŭ ne sufiĉe utiligi elektron. Iusence samkiel japana Ĵomon-epoko, oni "vekiĝis kun sunleviĝo kaj dormis kun sunsubiro." Oni povis uzi elektron el baterio maksimume du horojn post sunsubiro kaj oni devis malŝalti elektron je la oka horo. Poste ni povis fari nenion krom dormi.
Komence mi estis iom embarasita sed post kiam mi alkutimiĝis, mi ekpensis, "vekiĝi kun sunleviĝo kaj dormi kun sunsubiro," estas la plej natura, racia kaj universala vivmaniero por homoj. Ĉi tiuj tri landoj situis inter la norda tropiko kaj la ekvatoro, krom agordi tempon de ago, ankaŭ rimedo kontraŭ varmego necesis al mi. La plej efika maniero por ĉi tiu celo estis siesto. Estis saĝe, ke oni ne iri eksteren kaj siesti dum la unua ĝis la tria. Sed mi, kiel japano, ne kutimiĝis al siesto. Ĝi estis pli malfacila ol supozo. Mi ne povis dormi eĉ se mi kuŝis aŭ kontraŭe mi ne povis vekiĝi en du horoj kiam mi endormiĝis. La afero estis ĝena por mi.
Kia vivmaniero estas la plej sana kaj dezirinda kiel emerito? Ĉiu havas ĉies respondon. Nun mia baza stilo estas, ke mi plenumas ĉion antaŭtagmeze, siesti posttagmeze, se mi ne bezonas iri eksteren kaj legi aŭ spekti filmon vespere.
Siesti revenis en mian ĉiutagan vivon post 80 jarojn da forestado. Mi rememoras sieston en infanĝardeno en la templo, kien mi vizitadis en la urbo Oomaĉi en Ŝinŝu*2. Ni manĝis bentoon*3. Poste ni kuŝis kaj ruliĝis kun kamaradoj sur tatamo*4 en larĝa ĉambro de hondo*5. Ŝoĵioj*6 estas plene malfermitaj kaj malvarmeta vento karesis miajn vangojn.
Dormete maldorme, sonĝe sensonĝe .... subite audiĝas la voĉo de pastro de la templo.
"Vekiĝu, ĉiuj!" kaj sonoras la gongo "Kaaaaan.....!"
Rimarkoj de tradukinto
Ĵo-mon-ĵin(ŝnuro-desegno-homo) loĝis en japanlando du ĉ. 16 000 - 3 000 jarojn antaŭe. Ili ornamis argilajn ujojn preminte ŝunurojn. Tial oni nomas ilin ĵomonĵin.
Cetere, homoj de neolitika epoko venis al japanlando almenaŭ 27 000 jarojn antaŭe. La verkinto de ĉi tiu artikolo diras pri tio 30 000 jarojn. Plej probable, posteuloj de eolitika homo kreis Ĵomon-kuluron.
Ŝinŝu aŭ Ŝinano estas malnova nomo de nuna gubernio Nagano.
Bentoo estas portlunĉo de japana kuiraroto. Ĝuu bildojn de wikipedio de japan lingvo.
Tatamo estas japana mato, kiu esitis plektita de pajlo kaj kovrita de bela kovrilo farita de speciala herbo.
Hondo estas ĉefpreĝejo de japana templo. Ili estas tegata de tatamoj aŭ lignaj tabuloj. Temploj en Japanujo estis tradicie ejo de lernado. Laŭ tiu tradicio, ankaŭ nun multaj infanĝardenoj staras apud iu templo. En malriĉa epoko, oni ankaŭ uzis konstruaĵo de templo mem kiel ĉambron por infanĝardeno.
Ŝoĵi estas unu el japana tirpordo, kiu estas farata de ligna kadro kun papera ŝirmilo. Tio estas uzata por malhelpi rigardon en la ĉambron. Sed ĝi preskaŭ ne malhelpas sonon kaj oni bone sentas eksteran moviĝon.