Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Somera tempo

     Somera tempo estas sistemo de tempo, ke oni fruigas ŝtatan standardan tempon je fiksita horo, normale unu horo, por utiligi efike la sunbrilajn horojn de somero. Oni ankoraŭ uzas tiun sistemon en okcidentaj landoj kaj Usono. Ankaŭ en Japanio, iam prenis la sistemon post la Dua Mondmilito. Sed tio ne estis radikita. Kial? Mi rememoris, kiam antaŭe mi spertis someran tempon en Parizo. Parizo situas ĉe 49 gradoj de norda latitudo. Tial sunbrilajn horojn en somero estas 16 horojn longa. Plue, ĉar eŭropa standarda tempo estas difinita ĉe 15 gradoj de orienta latitudo, en Parizo, kiu havas 2 gradojn de orienta latitudo, oni vivas unu horon pli frue ol movo de la Suno.

    En periodo de somera tempo, oni devas uzi 15 gradojn pli orientan standardon, kiu estas proksimume al tempo de Moskvo. Oni devis juĝi la situacion tre severa por sano de homoj, ke pasigi 16 horoj inter sunleviĝo je la 6-a antaŭtagmeze kaj sunsubiro je la 10-a posttagmeze. Tial, onidire, oni ekprenis somerajn feriojn por teni sanon utiligante longan sunlumon.

     En nia lando, post la Dua Mondmilito, oni prenis someran tempon laŭ ordono de GHQ(General Head Quaters:la Ĝenerala Ĉefstabo) sed oni ĉesis ĝin jam post 4 jaroj. La kialo estas ne klara. Sed oni supozas, ke oni ne sentis maloportunon vivi laŭ tempo standardo, kiu estas difinita ĉe la urbo Akaŝi de 135 gradoj de orienta latitudo, kie estas proksimume mezo de Japanio kiu etendiĝas 1 500km orient-okcidenten, kaj ke oni ne havis spacon en vivo por preni feriojn en malriĉeco de postmilito. Iu plendas, dum somera tempo, kiam komenca tempo fariĝis pli frue, tio nur rezultigis, ke kromlabora tempo multiĝis. Estis tiutempe, ke eksterlandanoj riproĉis labormanion de Japanoj.

     Ĉu en Eŭropo ne okazas tia fenomeno? Mi demandis tion al loka stabo. Unu virino, kiu devenas de agrikultura hejmo en Sviso, respondis. "Certe ekzistas tia afero! Oni ne povas postuli al kokinoj kaj bovinoj, ke metu ovon aŭ donu lakton unu horon pli frue ekde morgaŭ, pro somera tempo."

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":