Survoje de la Vojaĝo
Miaj studkamaradoj havis kunsidon ĉiudekjare post nia diplomiĝo. Mi ĝoje partoprenis ĝin por ĉi tiu jaro.
Du dekoj da bonfartaj amikoj aperis en la eleganta hotelo proksime al marbordo de Suma. Mi trovis kun ĝojo la vizaĝojn, kiujn mi vidis por la unua fojo post disiĝo sed tamen inter la nomoj de nealiĝantoj, kiujn la prizorganto anoncis, estis multaj forpasintoj bedaŭrinde.
La bankedo komenciĝis per silenta preĝo sed post tio tuj ni komencis senĝenan babiladon kaj oni sidis ronde tie kaj tie kvazaŭ amika kunsido de studentaj tagoj.
La adiaŭa saluto en venonta mateno estis, "Fartu bone ĝis revido. " Dum ni premis manojn, tamen, ni havis aŭguran senton, ke ĉi tiu adiaŭo estas por ĉiam.
Ĉar mi pensis, ke ĉi tiu vojaĝo povas esti la lasta en okcidenta Japanujo, mi decidis ĉirkaŭ veturi tra Okajama kaj Hiroŝima ĝis Ŝikoku. Ĉi tiu estas mia unuopa vojaĝo, do mi fiksis nur tranoktejojn kaj mi iris kien mia humoro kaj piedoj gvidis min kvazaŭ Tora-san*1.
La amiko, kiu pasigis 2 jarojn en la sama pensiono kun mi, invitis min al lia hejmo en la urbo Kakogaŭa kaj mi komence gastis tie unu nokton. Jam ili sukcese maturigis tri filojn, kaj gesinjoroj ĝuas kultivi legomojn en bieneton de 80 cuboj*2, kiun ili luas proksime al sia domo. Ili kreskigas ĉirkaŭ 40 specajn legomojn kaj la sinjorino diris, "Legomovendejo tute ne necesas al ni." Ili daŭre akvas legomojn ĉiutage. Tiu laborema sinteno rememorigas al mi originon de diligentaj Japanoj.
Jenan tagon, mi elveturis ĉe la urbo Okajama kaj haste ĉirkaŭvizitis ĵus renoviĝita kastelon de Okajama kaj Ĝardenon de Okajama Korakuen.
En la urbo Hiroŝima, mi vizitis Atombombitan Kupoldomon kaj Hiroŝima-pacmemorigan Muzeon. Tie mi denove konsideris pri la plej malica afero tra homa historio, kaj mi preĝis, ke la sama katastrofo ne okazu en Ukrainujo.
Sekvantan matenon, mi ellitiĝis je la 7a kaj direktis min al Icukuŝima-Sanktejo, kiu staras serene sur la maro. Malbonŝance, kiam mi alvenis, la tajdo estis ĝuste malalta. Tial la sanktejo kaj la torijo*3 aperigis siajn ne elegantajn subkonstruaĵojn. Mi iomete seniluziiĝis pri la pejzaĝo, kiun mi ne atendis. Estis iomete lacige, ke mi paŝis sur la strando tirante mian ĉaron.
Mi celis la urbon Kure kaj prenis pramon de Icukuŝima. Mi perdis vortojn pro la bona atomosfero, en kiu insuloj en la golfo de Hiroŝima sinsekve aperas en mian vidkampon kaj ŝanĝante formon laŭ progreso de la pramo kaj malproksimiĝas.
Veninte al la urbo Kure, mi unue vizitis eks-mararmean akademion*4 en la urbo Edaŝima sed mi bedaŭris, ke mi ne sufiĉe antaŭinformiĝis pri tio, ke ĝi fermas sin kontraŭ vizitantoj en labortagoj. Jene mi vizitis Jamato-muzeon. Ĉi tie oni ekspozicias 10on-skalan modelon de la militŝipo Jamato. Kvankam ĝi estas modelo, ĝi estis tiel granda, kiel ĝi longas 10 metrojn entute kaj altas apenaŭ atingonta al plafono de 3 etaĝa konstruaĵo.
Se vi rigardus ĝin de sur la ferdeko de la 3a etaĝo, vi sufiĉe facile povus imagi la imponan figuron de la originalo.
Post vizito de la muzeo, mi ankaŭ iris al la konstruejo de la militŝipo kaj la bazo por submarŝipo kaj vidis la realon, ke tie ankoraŭ nun rilatas kun la mararmeo. Kaj mi pensis, kiel mi komprenu la rilaton inter ĉi tiu realeco kaj Memormonumento de atombombo. Ĝi estas la nova tasko konsiderenda por mi.
Vespere, mi enskribis la nomon ĉe hotelo por komercantoj en fronto de la stacidomo. Mi intencis manĝi bentoon*5 de oportuna butiko*6 kaj ripozi frue, ĉar mi laciĝis pro tio, ke mi sentis vigleca kaj vagadis multe ekde la antaŭa tago kaj mi devis starti frue la sekvantan matenon per pramo al la urbo Macujama.
Sed kiam mi enskribis min ĉe la akceptejo, mi neatendite ricevis Go-to-Travel-kuponon*7 por 3 000 enoj. Ĉar ĉi tiu kupono validas nur ene de la gubernio Hiroŝima, mi denove venis en la urbon por manĝi bongustan ostraĵon ĉivespere. Sed mi estis duonperdita en nekonata urbo, kaj estis jam ĉirkaŭ la 9a horo, kiam mi finfine trovis celitan manĝejon. La ostraĵo de la ĝusta loko estis vere bongusta kaj ege kontentigis min. Mi revenis al la hotelo jam post la noktomezo.
Mi devas vekiĝi je la 6a. Mi aranĝis mian vekhorloĝon kaj tuj enlitiĝis.
Dum la nokto, mi vekiĝis pro nenormala batado de mia koro. Ĝi ne estis tia dolorego de korinfarkto, kian mi travivis 15 jarojn antaŭe, sed mia koro subite ĉesis batadon dum kelkaj sekundoj.
doki, doki*8, ŝi--n*9, doki, doki, ŝi--n...
Senkonscie, mi batas mian bruston kaj kuraĝigas la koron.
doki, doki, ..... . doki, doki, .......
Malvarma ŝvito fluis sur mia frunto. Ĉar la akceptejo de la hotelo estis vaka dum la nokto, mi devas alvoki ambulancon mem. Mi metis mian saĝtelefonon sur la tablo, kiu estas iomete for de la lito. Nun mi ne kuraĝis ellitiĝi por preni ĝin. Subite mi pensis la vorton "gasto-morto*10 ." Mi nur povis preĝi senmove, ke la atako foriru.
Senfrapa tempo iom post iom mallongiĝis kaj mia angoro trankviliĝis. Mi pentis, ke mi troe vagis pro senzorgeco de unuopa vojaĝo. Kontraŭvole mi ĉesis plu daŭrigi la vojaĝon kaj decidis reveni al la urbo Ĉiba. Mia penso simpatiis kun jena humoro de hajkisto Baŝo*11.
旅に病んで夢は枯野を駆け巡る*12
Legado: Tabi-ni jann-de jume-ŭa kareno-ŭo kake-meguru.
Signifo: Survojaĝe mi malsaniĝis kaj mi sonĝe vagadas kure tra velkinta kampo.
rimarkoj de tradukinto
Populara heroo de serio da japanaj filmoj. La filmoj havas kutiman stilon, ke bonkora Tora-san preskaŭ akiras feliĉon sed ĉiam fiaskas kaj ekvojaĝas kun vundita koro.
Cubo estas japana antaŭa mezurunuo por areo. Cubo egalas 3.3 m2, tial 80 cuboj= ĉ.260m2. Tiu mezurunuo estas publike malpermesata ĝis 1966. Tamen ĉar ankoraŭ multaj japanaj konstruaĵoj restas, kiuj baziĝas sur antaŭaj mezurunuoj, cubo estas pli facile imagebla la larĝecon de la areo ol m2.
Pordego de sanktejo. Tiu montras lim-linion inter sankta tereno kaj homa teritorio.
Jen torijo de insulo icukuŝima: https://eo.wikipedia.org/wiki/Torijo
Nuna Unua ServLernejo de Japana Mara Sin DefendForto.
Japana portlunĉo. Oni povas ĝui de loko al loko tre diversspecaj n bentoojn. Estas bentooj kiuj estas simplaj kaj malmultekostaj sed ankaŭ estas tre pompaj kvazaŭ kristaliĝo de japana kuirarto. Kompreneble ne mendu ilin kiam via monujo estas maldika.
Ne granda vendejo sed vendas diversspecajn aĵojn, kiujn oni bezonas en ĉiutagaj vivoj. Ili troviĝas diversaj lokoj en Japanujo kaj oni povas utiligi ilin tre oportune.
Dum KOVIM-19 pandemio, multaj komercado serioze damaĝiĝis. Japana registaro subtenis diversmaniere. Unu el ili estas ĉi tiu kupono. La registaro celis instigi homoj, ke ili vojaĝu enlande.
Unu el japanaj onomatopeoj: Ĝi esprimas, ke koro batadas forte kvazaŭ la batsono aŭdiĝas.
Japana lingvo abundas je onomatopeoj. Ili estas amuzaj.
Unu el japanaj onomatopeoj: Ĝi esprimas, ke neniu sono aŭdiĝas.
Ni esprimas sensonan staton per unu silaba sono. La sono "i--" estas unu silaba sed tre longa sono. Homo ofte sentas iluzian sonon kiam oni venis en tre trankvilan lokon.
Morto dum vojaĝo. Ĉar ĝenerale tio tre ĝenas familianon aŭ parencon por akcepti mortintan korpon, oni deziras morti ĉe propra hejmo.
Baŝo estas japana "hajko" verkisto.
Hajko estas literaturaĵo, kiu konsistas el 15 silaboj, kiuj havas 3 sekciojn de 5, 7 kaj 5 silaboj. Ĝi devas nepre enhavi unu "ki-go (sezona- vorto)"-n sed ne devas havi plurajn.
Ĝi estas literaturo, kiu aŭtoro komunikas kun leganto per minimumaj vortoj.
Tabi-ni jann-de jume-ŭa kareno-ŭo kake-meguru.
Bonvolu voĉe legi la hajkon rekte japane. Kaj imagu kion ili montras.
旅に:tabi-ni = survoje de vojaĝo
病んで: jann-de = pro malsaniĝo
夢は: jume-ŭa = mia sonĝo
枯野を:kareno-ŭo = tra kampo kun velkinta herbo. Sezona vorto de ĉi tiu hajko.
駆け巡る: kake-meguru = kurante vagas
Onidire, ĉi tiu hajko estas "ĵi-sei (rezigni-ĉimondon)" de Baŝo, nome la lasta hajko. Sed iuj ankaŭ diras, ke alia verko troviĝis.
Ĉi tiu hajko sentigas al ni tre solecan impreson sed kiam li verkis ĝin multaj liaj disĉiploj ĉirkaŭis lin.