Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Tra fenestro de mia studĉambro

     Mi estas obsedato de la vorto "studĉambro," kvankam mi ne estas verkisto. Ni, kvar fratoj, havis nur unu knaban ĉambron en nia domo. Malgraŭ en tia situacio, mia granda frato akiris sian propran lokon ĉe la angulo de koridoro kun vando de kurteno, kiam li eniris mezlernejon. Mi ege enviis lin sed kiel antaŭe mi mi faris mian hejmtaskon ĉe kotacuo*1 kun la aliaj fratoj.

     Ankaŭ mi akiris skribtablon antaŭ tiu de la granda frato dividite de kurteno, kiam mi eniris en mezlernejon. Mi tre ĝojis, ke mi havis mian propran lokon kun skribtablon, kvankam tie ne estis studĉambro. Sed mi ne estis trankvila pro malantaŭa stato, ĉar mi ne povis kaŝi mian dorson. Post kiam la granda frato eniris en universitaton en Kioto, mi okupis lian angulon. Mi sentis kiel mi fariĝis monarko de unu ŝtato. Sed peza premo de enirekzameno ĝenis min kaj mi ne povis senzorge ĝui tiun akirintan propran studĉambron. 

     Finfine mi povis havi mian studĉambron, kiam mi akiris pensionon en malnova familio en Himeĵi sukcese enirinte en universitaton. Ĝi estis aparta ĉambro de trankvila kaj kvieta domo, kiu taŭgas por imago de malnova familio. Mi metis tablon kaj libroŝrankon en la 10-tataman ĉambron*2 kaj mi pensis, ke mi povas dediĉi en studado. Sed sola loĝado estis ne agrabla, eble pro tio, ke mi kutimiĝis al densa kunloĝado. Tial mi ĉiam vizitis studentan dormejon, kie multaj kamaradoj loĝis, kaj mi pasigis tempon ĉefe tie. Ĉu pro ĝistiama vivo kun gratoj aŭ pro mia propra personeco? 

     Post geedziĝo kaj evoluo de familiaj membroj, mia studĉambro tute ne meritis kalkuli. Kiam infanoj atingis lernejan aĝon, iliaj ĉambroj estis la unua por konsideri kaj mia studĉambro ne estis temo konsiderinda. Kaj tiutempe, la socio estis en la epoko de rapida evoluo, mi revenis hejmen en malfrua vespero ĉiutage, kaj en semajnfino, mi kuŝis tutan tagon aŭ prizorgis infanojn, studĉambro ne necesis al mi.

     Kaj nun, mia nepo jam forflugis de sia nesto, mi akiris studĉambron unuan fojon en ĉi tiu K-domo. En malgranda ĉambro de nur 4-tatamoj, mi metis travideblan vitron tablon antaŭ la fenestro de mallumigita vitro por vidi laŭvole eksteran pejzaĝon, 

     Mi povas vidi krucvojon inter Aeon*3 kaj PIA*4. Multaj aŭtoj venas kaj iras. Multnombraj homoj haste transiras la transiran pasejon. Mi povas vidi vivojn de homoj. Mi neniam tedas pro la pejzaĝo.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 kotacuo

Kotacuo estas japanstila hejtilo. Ĝi havas formo de sidtablon. Nuntempa kotatuo havas elektran hejtilon sub la supra tabulo. Oni kovras ĝin per vato ŝtopita kovrilo por teni varmon ene de kotacuo. On metas sian krurojn kaj pli supran parton de korpo, metante la kovrilon lerte ĉirkaŭ sian korpon. 
Kato tre ŝatas dormi ene de kotacuo. Kaj unu fojon oni metis sin ĉe kotacuo, oni jam ne povas deŝiri sin de tio.

*2 dek-tatama ĉambro

Tatamo estas japanstial matĉraco, kiu estis plektita de pajro kaj herbo tre malmole kaj bele. Ĝi havas dimension de 0,9 m x 1,8 metroj, plej konsicience, kaj kelkcenti metrojn dika. La vasteco de japanstila ĉambro estas kalkulata de nombro de tatamoj metebla en la ĉambro. De loko al loko, la dimensio de tatamo iomete ŝanĝas, kaj emas esti pli malgranda ol la normo.

*3 Aeon    *4 PIA

Aeon estas unu el la grandskalaj superbazaroj en Japanio. Kaj PIA estas konstruaĵo, kie kolektiĝas butikoj, restracioj, klinikoj, preparlernejo kaj aliaj. 

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":