Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Unuopa loĝanto

     Tiun tagon okazis ekskurso de japanlingva kurso. Kiel eksterlerneja lernado, la kursanoj vizitas faman lokon en la kvartalo Mihama unu fojon ĉiujare. Ĉi-foje, ni iris al la ĝardeno de Mihama*1 en KajhinMakuhari.

     Je la 10a horo, ĉiufoje trajno alvenis, sekvis viglaj lernantoj kaj helpantoj, kiuj aperis el biletkontrola pordego, kaj flugadis salutojn "Bonan matenon!" Ĉiu havis ridetantan vizaĝon kaj mi ne povis trovi sombran mienon, kiun mi ofte vidas en lernoĉambro.

     Ankoraŭ ne ĉiuj venis sed kelkaj iras rekte al celloko. Ni ekis piediri al la parko de KajhinMakuhari. Ni gaje babiladis kvazaŭ ekskurso de bazaj lernejanoj. Alveninte al la celita parko, ni konfirmis la personaron. Ĉiu unu mankis el lernatoj kaj helpantoj. Multaj el lernantoj estas patrinoj, do manko ne eviteblis en lernantoj, ĉar ili ofte havas afero, ekzemple, la infano malvarmumis. Sed estis ne kutima, ke helpanto ne venas neanoncinte. Kelkaj telefonis al lia poŝtelefono sed ne ricevis respondon. Do, mi estis iomete maltrankvila.

     Ni promenadis kaj ĝuis tason da japana teo en la ĝardeno de la parko Mihama, kie estis ĉirkaŭita de altaj konstruaĵoj. Tio havis etoson de alia mondo en tia urbo de altaj konstruaĵoj. Lernantoj bone taksis la eventon kaj la ekskurso senprobleme finiĝis. Tio kontentigis min kiel planinton de la evento.

     Post tagmanĝo ni disiĝis sed en revena trajno mi subite zorgis pri la kamarado, kiu mankis hodiaŭ. Li perdis sian edzinon en ĉi tiu printempo kaj loĝis sola. Se li malsaniĝus, li sentus esti maltrankvila. Tial mi vizitis lian hejmon ĉe la stacio Inagekajgan, kiu estas najbare de mia.

     Lia hejmo estis sur la 5a etaĝo en 9 etaĝa loĝantaro. Mi ripete puŝis la sonorilon sed ne ricevis respondon. Tiam mi rimarkis ĵurnalon en la ricevujo, kiu estis metita antaŭ la pordo. Mi certigis la daton. Tio estis hodiaŭ matena ĵurnalo. Li estas metoda persono kaj ne eblas lasi ĝin. Mi subite maltrankviliĝis kaj puŝis apudan apartamenton por demandi, ĉu tiu ne povas sondi la apudan apartamenton. Sed ankaŭ tiu domano ne respondis.

     Mi ne havis alian rimedon ol klarigi la situacion ĉe administranta oficejo, sed la respondo estis, "Ni ne povas malfermi la pordon senpermeso de la familiano." Do, mi petis informi la aferon al lia filino sed li respondis, "Mi ne povas kontakti ŝin pro laborado aŭ aliaj." Sekve, mi iris policejo kaj klarigis situacion. Sed ankaŭ policisto respondis, "Ni bezonas konsenton de la familiano," sed li ripete provis kontakti la filinon telefone. Feliĉe, finfine telefono atingis ŝin kaj li diris al mi, ke ŝi tuj venos. La policisto diris, ke li certigos la rezulton, kaj mi akompanis lin laŭ lia postulo.

     Ni atendis antaŭ lia apartamento 10 minutojn. La filino kure venis kaj la policisto ĵetis sin en la vestiblo kaj mi vidis la amikon falanta sur la planko de la salono ene. "Paĉjo, vekiĝu!" dolore malgaja krio de la filino aŭdiĝis al mi atendanta ekstere. Mi vidis, ke ŝi donas artefaritan spiradon. Tuj la policisto petis min gvidi ĉi tien la ambulancon, kiun li aranĝis.

     Mi atendis pli ol 10 minutojn kaj aŭdiĝis sonoron de ambulanco. "Rapide, rapide!" Mi malpacienciĝis. Proksimiĝanta aŭto estis ne ambulanco sed fajrobrigada aŭto. 4 fortikaj sukuristoj tuj eniris la domon kaj metis lin sur la fajrobrigada aŭto. Sed ili ne ekveturis. Mi iritiĝis. Ŝajnas, ke ili ne povis trovi hospitalon ricevi lin. Finfine la aŭto ekveturis kaj eliris la terenon de la loĝantaro sonorigante avertilon. La sekvan tagon, la filino parolis al mi ŝian dankemon kaj daton de funebra ceremonio.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 la ĝardeno de Mihama

La ĝardeno de Mihama estas japanstila ĝardeno ĉirkaŭ la stacio Kajhin-makuhari, sur Keijo-linio. Oni devas pagi por eniri en la ĝardenon sed nur 100 enojn. Ties ĉirkaŭaĵo ankaŭ estas bona loko por ripozi trankvile.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":