Ventumilo de mia hejmo
Mi sciis por la unua fojo, ke ekzistas aĵo nomata ventumilo, ĉirkaŭ tiu tempo, kiam mi eniris baza lernejo. Kiam mi vekiĝis de siesto, proksime de mia kapkuseno estis nekonata aĵo, kiu turniĝas gugu-guru*1 . Leviĝinte, mi rigardis ĝin joku-joku*2 kaj trovis ĝin stranga maŝino, kiu io turniĝas en la korbo kaj vento venas de tie.
Ŝajnas, ke tio estas instinkto de knabo, kiam li trovas nekonatan aĵon, li tuj tentiĝas al ĝi mane tuŝante ĝin. Sed eble mi ne aŭdacis enigi mian fingron en la grandan aĵon turnantan muĝante "buun*3." Do, mi enŝovis ŭaribaŝion*4 inter la niĉo de la korbo malrapide "sotto*5."
"Bari-bari-bariin!*6"
Ŭaribaŝio estis tiel forte resaltigita, ke mi estis iom timigta. Dumtempe, mi observis ĝin kaj mi ne cedis al la tento tuŝi ĝin kaj metis mian manon ĉe la korpo, kiu estis farita tiel "sube-sube*7" kaj delikate, ke ĝi sentigis al mi la iun specan mondon de plenkreskuloj. Mi tuŝis ĝin ĉe tie post ĉi tie, dume la ventumilo subite ekskuis sian kapon dekstren kaj maldekstren kvazaŭ mia ago ne plaĉis al ĝi. Mi surpriziĝis kaj tuj pensis, "Mi rompis ĝin," kaj "Mi estos riproĉita."
Mi provis tuŝi tie kaj tie por ĉesigi la movon sed mi ne povis haltiĝi ĝin. Poste mi sciis, ke la problemo solviĝis nur se mi levis la butonon, kiun antaŭe mi puŝis malsupren. Sed tiam mi, kiu estis en unua grado de baza lernejo, ne rimarkis la metodon. (Cetere, ĉi tiu mekanismo estas ankoraŭ uzata de nova ventumilo, kiun mi aĉetis lastatempe. Mi miris sciinte, ke mekanika tekniko daŭre travivas eĉ ĝis nuna epoko de evoluinta elektra maŝinsistemo.)
Kiel la afero rezultis? Mi ne memoras, ke mi estis riproĉita pri tio. Tial mi pensas, ke mi fuĝis suta-kora-sassa*8 kaj nenio okazis. Eble.
Ventumilo en mia hejmo, aperis por la unua fojo en la varmega aŭgusto, kiam mia unua filo naskiĝis. Miaj bogepatroj promesis al mi kiel donacon de sia nepo konsiderinte mian malmultan salajron. Kiam ili demandis mian postulon, mi petis tiun specan ventumilon laŭ mia sperto(?), en kiu mia filo ne povas enmeti la fingron kaj kiun mi ankaŭ povas pendi sur la muro de la ĉambro.
En la varmego de mezsomero, la patrino de mia edzino mem portis grandan kartonan skatolon, kiun ŝi aĉetis en Akihabara*9. Mi malfermis kun uki-uki*10 saltanta koro.
Ventumilo kun 4 grandaj helicoj je 30 centimetrojn diametre estis sur dika kaj 25 centimetra mallonga kolono, kiu staris sur 10 x 15 centimetre rektangula bazo. Ĝi estis bela kvazaŭ granda floro.
Tuj mi metis ĝin sur la tablo kaj ligis ĝin al elektra elirejo. Estis kortuŝe, ke la helicoj ekturniĝis nerapide, sed ili sendis mildan venton kvazaŭ oni ventumas mane. En mia infanaĝa memoro, ventumilo havis mallarĝan helicon simile al aviadilo kaj turniĝis ĝemante kun nevidebla rapido. Ĝi sentigis al mi, ke ĝi estis maŝino. Mi denove sentis evoluon de teknologio.
Mi povis meti ĝin sur la muron, nur se mi ŝanĝas angulon de la kapo je 45 gradoj. Mi metis ĝin sur apogilo de la ĉambro, kiam mia unua filo naskiĝis. De supere de la infana lito, la vento fluis en tuta ĉambro milde. La unua filo ne ploris nokte pro varmego kaj sekvaj du infanoj kreskis sana danke al ĉi tiu ventumilo.
Ĉi tiu ventumilo estas instalita sur la apogilo de mia ĉambro nun. Ĉar estis skribite en instrukcia manlibro, "Ne provizu oleon," mi neniam uzis oleon sed ĝi funkcias 55 jarojn kun mia unua filo kaj daŭre sendas trankvilan venton ankaŭ nun.
Mi elkore dankas al forpasinta bopatrino ankoraŭ nun.
Cetere, mi aldonas, ĉar ĝi estis instalita alte sur apogilo, mia zorgo, ke miaj infanoj povus enmeti ŭaribaŝion en ĝi finiĝis kiel ki-ju*11.
Rimarkoj de tradukinto:
Io turniĝadas, ni esperimas la aspekton "guruguru." "Gru" estas unu turniĝo kaj guruguru estas ripetado.
"Joku miru(bone rigardi)" signifas detale aŭ atente rigardi. "Joku-joku" esprimas pli atente ol "joku."
"Buun" estas sono de io, kio moviĝas tranĉante aeron.
Ŭaribaŝio estas ŭari-haŝio. Ni uzas kelkajn specajn haŝiojn kiel manĝilon. Ŭaribaŝio estas haŝio por uzi nur unu fojon. Ĝi estis farita de unu ligna bastoneto kun longa fendo unu flanke. Kiam ni pinĉas ambaŭ flankon de la fendo per dikaj kaj montraj fingroj de ambaŭ mano kaj ŝiras ĝin, ĝi fariĝas du bastonetoj. Kaj ni povas uzi ilin kiel pinĉilojn de manĝaĝo.
Ni uzas ilin kiel novan manĝilon kiam ni gastigas iun. Ni mem normale uzas ripeti uzeblajn haŝiojn.
"Sotto" estas unu el agmanieroj, ke oni metas ion delikate, zorge, atenteme, por ke ni ne rompi ĝin. Aŭ oni movas sin trankvile ne farante sonon.
"Bari" aŭ "barin" estas sono, kiam lignaĵo aŭ plastaĵo rompiĝas. Ni emfazas la sonon ripetnte ĝin kiel "bari-bari" aŭ "bari-bari-bari" aŭ "bari-bari-barin".
"Sube" estas glata kaj senrezista sento kiam ni tuŝis ion. "Sube-sube" estas emfazo de tiu sento.
"Suta-kora-sassa" estas iom komika esprimo de aspekto, kiam oni haste fuĝas. "Suta-kora" estas aspekto de rapida paŝo. "Sassa" montras tujan agon. Sed ne pensu logike, nur provu kuri ripetante "Sutakora sassa". Vi trovos la elbuŝon tre konvena por fuĝe kuri.
Akihabara estas regiono ĉirkaŭ la stacio Akihabara en kvartalo Ĉijoda de Tokio. Tie iam prosperis kiel urbo de elektraj aparatoj kaj varoj. Nuntempe la urbo draste ŝanĝis sed ankoraŭ la urbo de iu speca maniulo.
"Uki-uki" estas esprimo de antaŭĝuo, ke la koro saltetas.
"Ki-ju" estas metaforo, ke oni maltrankviliĝas pro nerealegebla afero. "Ki" estas antikva ĉina regno "Qi", kaj "ju" signifas prizorgi ion. Ĝi devenas de antikva ĉina rakonto, ke iu homo, kiu loĝis en la regno Qi, zorgis, ke la ĉielo povus fali kaj li ne povis dormi.