Veranda kultivisto
17 jarojn antaŭe, subite miokardia infarkto atakis min. Tio kaŭzis, ke mi ne plu povas elteni malvarmecon de tiu aparta domo, en kiu mi tiam loĝis. Mi petis serĉi ne malvarman domon al agento de nemoveblaĵoj kaj la respondo estis ĉi tiu loĝantaro nomata 'SK house'(anonimo). La loĝantaro ekipas hejtadan sistemon por tuta konstruaĵo kaj eĉ en mezo de vintro, temperaturo de ĉambro estis 25 gradoj. Mi sentis, ke mia vivo estas certe sekura, kvankam mi estis ĵus resaniĝinta. La loĝantaro havis riĉan verdaĵon kaj pleniĝis per trankvila etoso. Havante bonajn rilatojn kun amikaj najbaroj, mi jam pasigis 16 jarojn. Tion mi rimarkis kun surprizo. Ĉi tie fariĝis mia fina loĝloko.
Sola malkontento ĉi tie estis manko de legombedo, kiun mia edzino fervore prizorgis, kiam ni loĝis en aparta domo. Ĉirkaŭrigardinte, mi konfirmis, ke tiuj, kiuj pensas same kiel mi, estas multaj, ĉar sur verandoj oni kreskigas ne nur florojn sed eĉ grandan planton, kiun oni povus nomi arbon. Pro tiuj vidaĵoj, ankaŭ mia edzino deziris komenci verandan kultivadon. Tial mi ne povis ne plene subteni ŝin.
Feliĉe, ĉar nia apartamento lokiĝas sur la 10a etaĝo kaj frontas orienten, nenio malhelpas radion de suno antaŭtagmeze kaj la verando ricevas riĉan sunlumon. La verando larĝas 1,5 metrojn kaj longas ĉirkaŭ 10 metrojn, do ni povas vicigi sufiĉan plantejojn. Mi vicigis 4 plantejejn de 25 centimetrojn larĝa kaj 60 centimetrojn longa. Tio aspektis kiel malgranda terkresto de kampo.
Unue mi plantis plantidojn de kukumoj, melongenoj kaj ĉerizaj tomatoj. Danke al riĉa sterko, tuj hederoj kreskis, folioj pleniĝis, floris kaj malgrandaj fruktoj aperis. Tio kaŭzis ĝojon de ĉiutaga akvumo al mi kaj mi donis akvon al ili per akvujo fervore ĉiutage.
Estas dirite, "la plej bona sterko por plantoj estas sono de paŝoj." Mi pensis, ke mi komprenis la onidiron. Senĉesa kresko de folioj postulis pli da akvo ol mi povas doni per akvujo. Tial mi aĉetis retirebran hoson de 10 metroj longaj, kaj mi rekte konektis unu finaĵon al akvokrano. Tio rezultis, ke mi povis akvumi ĉiun angulon de verando sufiĉe bone, kaj mia akvumado fariĝis ege facila. La bona rezulto de veranda kultivado instigis min al kreskado de diversaj aliaj legomoj. Plantejo rapide multiĝis kaj nun 16 de ili viciĝas kvazaŭ puŝmaĉo inter si.
Mi aldone plantis plantidojn de frago. Ili estis nur du radikoj sed bone kreskis kun multaj folioj, unu blanka floro aperis kaj sekivis malgranda blanka frukto. Dum mi daŭre akvumis ĝin, la frukto ĉiutage grandiĝis kaj ekruĝiĝis ekde pinta parto, kaj pli aspektis kiel frago. Mi antaŭĝuis rikolti ĝin kaj oferi kiel la unuan frukton al la Budha altaro.
Nu, hodiaŭ, mi povos rikolti la fragon. Mi eliris al la verando tuj post kiam mi revenis hejmen. Sed la ruĝa frukto ne estis trovebla. Mi eĉ serĉis sub la florpoto supozinte, ke la frukto falis pro tro maturiĝinte sed ĝi troviĝis nenie. Mi demandis mian edzinon pri tio. Ŝi respondis, "Mi ne intervenas al via distraĵo." Nek niaj nevoj vizitis nin. Do la kulpulo devas esti korvo aŭ pasero, mi iom koleris. Kiam mi turnis min, tie mia hundo supren vidis min kun iom ĝena rigardo. "Ĉu vi?" Mi fikse rigardis ĝin kaj ĝi deflankigis sian rigardon de mi. Um, mi devas toleri ĝin pensante, ke tio estis fare de familiano.