Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Pri vivdaŭro

Georges

Mi, malgraŭ la senĝena homo, ekpensas de tempo al tempo pri la vivdaŭro laŭ proksimiĝo de mia aĝo al la averaĝa vivdaŭro 81,4 jaroj de japanaj viroj.

Kiom da jaroj, ĉu mi povas vivi de nun?

Kiam mi estis juna, mi volis vivi almenaŭ ĝis la averaĝa vivdaŭro sed post kiam mi atingis la aĝon, mi denove celis 90 jara. Kaj plue, ĉar mia patrino plenumis Ten-ĵu-on*1( naturdotita-aĝon), 102 jaro, mi povas vivi ĝis 100, se mi penos... tiel mi laŭvole ŝveligas mian imagon.

Mi-fartas-bone!
Mi parolis pri tio al mia amiko, kiu amas futbalon. Tiam li admonis min dirante:
"Ne movu la celfoston laŭvole!
*2"
Kaj li plu diris:
"Nur Dio scias la vivdaŭron de ĉiu homo
*3 kaj oni nur rajtas obei la ordonon."
Mi estis ne konforma homo
al katlika lernejo sed mi jam ne povas argumenti kontraŭ la vorton "Dio." Eble ĝi estas pro mia aĝo.

Sed estas hontinde, se "mi apogas al Dio, nur kiam mi estas ĉagrenita.*4" Oni diras, "Estas ĉiam dezirinde la antaŭulo, kiu gvidas min.*5" Nun, ĉar scienco kaj teknologio tiel evoluis kiel hodiaŭ, mi serĉis la sciencan libron en mia librobreto, al kiu mi povas apogi min pri homa vivdaŭro. Bedaŭrinde mi trovis neniun, kiu koncernas al homa vivdaŭro sed mi trovis unu, kiu priskribas vivdaŭron de muso. (La tempo de elefanto, la tempo de la muso verkita de MOTOKAVA Tacuo, serio de Ĉuko-ŝinŝo)

Laŭ la aŭtoro, estas jam konate pri mamulo, ke granada besto vivas des pli longe kaj malgranda havas mallongan vivdaŭron. Tamen la nombro de batado de la koro tra la tuta vivo estas ĉirkaŭ 2 000 000 000 fojoj sendepende al speco de besto.

Kontraste, batnombro por unu minuto multe ŝanĝas laŭ grandeco de la korpo. Okaze de la besto, kiu estas granda kiel elefanto, la koro batas malrapide dirante dosuun-dosuune*6 , sed okaze de malgranda besto kiel muso, la koro batas rapide dirante piko-pikoe*7. Nome, oni povas kalkuli vivdaŭron de mamulo dividante la nombron 2 000 000 000, kiu estas la tuta nombro de korbatoj dum la vivo de mamuloj, per batnombro por unu minuto.

Mi tuj mezuris mian nombron de korbatoj. Doki-doki...*8 60 fojoj. Ĉar korbato dum mi dormas estas po 50 por minuto, la mia averaĝa korbato estas ĉirkaŭ po 55 por minuto. Surbaze de ĉitiu nombro, mi kalkulis la jaro, kiam mi eluzos tutvivan korbatadon 2 000 000 000 kaj sciis, ke mia vivdaŭro estas ĉirkaŭ 70 jaroj. La rezulto montras, ke mi jam eluzis dotitan vivdaŭron por 2 000 000 000 da korbatoj kaj mi estas en la stato kvazaŭ aldonata funkci-periodo de nuklea centralo*9.
Mi devas firme konscii la situacion.

(marto, 2023)

remarkoj de tradukinto

*1 Ten-ĵu-o

Ten-ĵu(Ĉiel-aĝo) signifas la vivdaŭron, kiun la naturo donis al la homoj. Origine, ĝi montris 250 jaraĝo sed kompreneble oni ne vivas tiel longe, tial kiam iu vivis longe kaj forpasis pro maljuniĝo sen aparta malsano, tiam oni nomas lin/ŝin, ke tiu plenumis Tenĵu-on.

*2 Ne movu la celfoston laŭvole!

Ĉi tiu frazo estas uzata en negociado. Kiam koncertatoj atingis kunsenton, unu el ili komencas plendi, ke ili ankoraŭ ne kunsentis ĉari la postulo de la alia estis pli alta. Tia negocio estas ne ebla sed iam fariĝis aktualaĵo en iu diplomata afero.

*3 Nur Dio scias la vivdaŭron de ĉiu homo

La aŭtoro de ĉi tiu eseo lernis en kristana universitato. Tial ĉi tie Dio estas kristana.
En japana mito, la granda Reĝo Enma-o havas kajeron nomata Enma-kajrero. Ĝi notas ĉiun konduton de homoj kaj laŭ la skiribaĵo, ĝi decidas destinon de mortintoj. Eble, ankaŭ ĝi scias la vivdaŭron de ĉiu homo.

*4 mi apogas al Dio, nur kiam mi estas ĉagrenita.

Japanoj kutime ne preĝas ĉiutage kvankam ili ne ĉiuj estas ateistoj. Sed eĉ tia ne diligenta kredantoj preĝas kiam ne venkebla problemo ekstaras kontraŭ ili. La frazo adomonas, ke oni estu dankema al Dio eĉ kiam oni ne havas ĉagrenon. En japanujo, anstataŭ unika Dio, multaj dioj ekzistas kiuj reprezentas naturon aŭ iuj fenomenoj. Eble la objekto por preĝi estas pli konkreta kaj intima ol Dio.

*5 Estas dezirinde la antaŭulo, kiu gvidas min.

Ĉi tiu frazo aperas en la esearo "Curezure-gusa" de Joŝida Kenko.
Li rakontas, ke iu homo iris al la sanktejo Iva-ŝimizu-haĉiman. Sed li preĝis alian objekton sed ne la celitan sanktejon kaj revenis. Se iu gvidus lin, kvankam pri ne grava afero,  li ne bedaŭrus. La gvidanto estas bonvenaj je diversaj aferoj.

*6 dosuun-dosuun-e

Ĝi estas onomatopeo por montri bezan bivron aŭ batadon.

*7 piko-piko-e

Ĝi estas onomatopeo por montri ripetanta aŭ perioda movo de malgranda objekto.
Gi montras la aspekton de la movo aŭ la sono de ne peza aĵo.

*8 doki-doki... , doki-doki-e

Ĝi estas tipa onomatopeo por korbato. Japanoj sentas doki-doki-on ĉe sia koro, kiam ili sentis streĉon, surprizon aŭ ne kutiman stimulon. Ĝi montras ambaŭ la movon kaj la sonon.

*9 aldonata funkci-periodo de nuklea centralo

Japana registaro decidis la funkcidaŭron de nuklea centralo estas 40 jaroj, ĉar oni ne konsturis la sistemon, kiuj eltenas pli longe ol tiuj jaroj. Sed nun 4 centralo pli aĝa ol tiuj jaroj funkcias. Kaj kelkaj aliaj proksimiĝas al 40 jaroj. La regulo diras, ke laŭ bezono kaj kondiĉe de certigo de la sekureco, centralo povas funkcii maksimume 20 jarojn pli longe nur unu fojon.

 

 

 

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":