Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Laŭvole vojaĝas duoninsulon Boso (Uĉibo-linio) 

     Lastatempe, kiam iom post iom fortiĝas etoso de printempo, mi enuis resti hejme, ĉar mi ŝatas vagadi ekstere. Mi povas iri per biciklo aŭ motorbiciklo. se la celloko estas proksima, tamen pli fore, mi devas uzi trajnon. Mi faris grandan eraron, ke mi redonis mian stirpermesilon por aŭto. Tion mi nun pentas senvorte. Devigite, kiam la ĉielo estas blua, mi surmetas jakon kaj tien kaj ien mi veturas per trajno. De la stacio Kemigawahama, mi plejofte direktas malsupren (kontraŭ tokia-direkto). Mi rememoras tiaman freŝan senton post emerito, kiam mi prenis tiun linion por la unua fojo.

     Fervoja linio dividiĝas al Uĉibo- kaj Sotobo- linioj ĉe la stacio Soga. Uĉibolinio havas duopajn relojn tra industria regionoj Goi, Kisaradu kaj Kimicu. Sed pasinte Kimicu la linio fariĝasi nur unu paro da reloj, kaj ankoraŭ nun tiel estas. La linio iras tra Fuccu kaj longa tunelo de Nokogirijama kaj eniras en la urbon Kjonan.

     Nun la trajno facile veturas sed en la epoko de vaporlokomotivo, ĝi estis la plej malfacila loko por transiri. Kiam vaporlokomotivo proksimiĝas al la tunelo kaj signalas per laŭta trajnofajfado "Boo!" pasaĝeroj haste fermas fenestrojn por malhelpi eniron de fumo.

     Vaporlokomotivo plene eligas fumon kaj grimpas la deklivon sed iom post iom malrapidiĝas. Inĝeniera asistanto pene enĵetas karbon en la fornon por grandigi vaporpremon. Lokomotivo progresas plene eligante fumon kaj vaporon. Ene de tunelo estas plenigita de fumo kaj vaporo. Tiam oni povas vidi tra la fenestro nur blankan fumon, kaj ĝi entrudis sin en vagonon tra la fendo de fenestro. La fumo havas apartan odoraĉon, kiu pikas nian nazon kaj sufokas nin. Ĉiuj pasaĝeroj sentas maltrankvilon momente. Mi aŭdis, ke iam lokomotivo vagonaren retroveturis pro manko de sufiĉa vaporpremo.

     Poste ni aŭdas vaporfajfilan sonon "Boo!" la trajno glate veturas en ebenaĵon de Tateyama sukcese trapasinte longan tunelon. Oni unuanime malfermas fenestrojn kaj enigas varman venton de Pacifika Oceano. La vizaĝoj de pasaĝeroj mienis trankviliĝon.

    Ankaŭ ĉi tiu linio nun veturas elektraj lokomotivoj. Tial pasaĝeroj jam ne povas senti tiun streĉon. Elektra trajno iras tra ene de la plej suda loko de la duoninsulo Boso, sekve renkontas Pacifikan Oceanon ĉe Ĉikura kaj fine alvenas al la lasta stacio Awakamogawa. Tie refoje kuniĝas kun Sotobo-linio, kiun disis ĉe la stacio Soga.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":