Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

  • Liberiĝinte de kormalsano

    2024/04/02
    La 29a de januaro, 2024, estis la unua tago en ĉi tiu jaro por ricevi konsilon. Mi ekiris de mia hejmo, iom pli frue ol kutime por viziti Ĉiba-urban hospitalon K. La horloĝo ĉe la fronto sur la unua etaĝo de la hospitalo ĵus pasis la 8a horo, sed la etaĝo estis jam plena de homoj. ... Legi plu

  • Ginza en sabato

    2024/03/05
    Ĉu estis 10 jarojn antaŭe? Mi ekiris por konĉerto en sabata posttagmeze. Bedaŭrinde nubo dikiĝis kvazaŭ ploronta. Spite la vetero, mia koro saltetis. La ludejo estis la halo de Hamarikju Ashahi. Malferma horo estas la 3-a p.m. ... Legi plu

  • Rememoro pri norda lando Hokkajdo

    2024/02/06
    Vintro memorigas ion al mi. Mi loĝis tri jarojn en Hokkajdo. En la aprilo, 1975, mi surteriĝis sur la flughavenon Ĉitose por la unua fojo. Mi rigardis grizan restantan neĝon, kiu estis surmetita sur la flanko de vojoj kaj ankoraŭ ne degelis, tra la fenestro de vagono, kiu veturis de la flughaveno al Makomanai en la urbo Sapporo. Pro la pejzaĝo, mi pensis, ke printempo estas malfrua en norda lando. ... Legi plu

  • Denove leginte "La falo de la folio Freddie"

    2024/01/09
    Ĉe la centro de la laktkolora kovrilo, estas desegnita folio de acero per mola koloro. Tio estas fabelo "La falo de la folio Freddie", kiun Leo Buscaglie verkis, MIRAI Nana japanigis kaj ŜIMADA Micuo ilustris. ... Legi plu

  • Ĉokolado de HERSHEY

    2023/12/05
    Okazaĵo de unu tago de mia infanaĝo ĵus post la Dua Mondmilito. Iun tagon mi envagoniĝis en la trajno de la linio Jamate mantirite de mia patrino. Mi ĉirkaŭrigardis la vagonon kaj trovis 5, 6 jaran knabeton ankaŭ kroĉanta sin sur mano de sia patrino, ... Legi plu