Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Manĝaĵo anstataŭita

     Ĵurnala kolumno de Asahi, “Serĉante s-inon Sazae," aperas en mateno de sabato kun granda litero. La titolo de tiu kolumno en la 18-a de oktobro, estis "Memoro de manĝaĵo anstataŭita." Leginte ĉi tiun artikolon, mia rememoro  saltis al la tagoj, kiuj jam delonge retiriĝis en foran pasintecon.
     Mi eniris en la unuan klason de nacia bazlernejo en la 20-a jaro de Ŝowa (1945). La jaro kiam la Dua Mondomilito finiĝis. Siatempe, kaj manĝaĵoj kaj aliaj aĵoj mankis al ni. Mi supozas, ke niaj gepatroj pene strebis por manĝigi siajn gefilojn, kiuj bezonis multan manĝaĵon. Mi rememoras, ke rizaĵo miksiĝis kun mutaj pecoj de batato. Batato eĉ estis pli okulfrapa ol rizo. Kaj mia patrino ofte elbuŝigis ĉi tiun vorton, manĝaĵo anstataŭita. Je tagmanĝo, tiaj anstataŭitaj manĝaĵoj viciĝis en korbo, kiuj estis batato kaj fojfoje kukurbo vaporigita en unu vaporkuirilo. Kaj ni ankaŭ manĝis "suiton", kiu estis boligita manĝaĵo de buligita tritika pasto.

     Farinte buljonon el sekigitaj sardinoj, oni boligas bulojn de tritika pasto kun legomoj kaj manĝis. Oni ne povis enmanigi kuirmaterialojn tiel facile kiel nun. Mi rememoras, ke siatempe, mia patrino kutime ripete diris al ni kvar geinfanoj, ke ni manĝu ankaŭ tutan sekigitan sardinon, kies kapoparto kaj internaj organoj estis deprenitaj, ĉar ĝi enhavas riĉan kalcion, kiu faras fortikajn ostojn ... kaj maĉu bone. 

     Ŝi pene intencis nutri bone almenaŭ geinfanojn, eĉ sub tiutempo de nesufiĉa manĝaĵo. Mi nun komprenas tion, kiel nun ankaŭ mi mem estas patrino, kaj mi sentas plenan donkemon al ŝi. Nuntempe, oni ne povus imagi la situacion. Mi denove dankas al la gepatroj, kies tombo feliĉe troviĝas ene de ĉefurbo, do antaŭ nelonge, mi vizitis ĝin kaj alparolis ilin per mian dankemon. "Elkoran dankon!" 

   Rememorante ĝin, mi deziras, ke milito malaperu for de la mondo. Malgrasa kaj maldika, sed havanta belajn brilantajn pupilojn, viciĝas levante bovlon aŭ poton por venigi sian vicon pli frue ĉe manĝaĵdistribua centro. Milito, kiu kaŭzas tian scenon, nepre devas malaperi, tiel mi denove pensas.

     Mi pensas, ke danke al anstataŭita manĝaĵo mia korpo kreskis kaj mi povis daŭrigi mian vivon ĝis nun danke al multaj renkontitaj homoj, aldone al miaj gepatro.
     "Sinceran dankon," mi nun ankoraŭfoje diras al tiuj.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":