Loĝinte en "la urbo de arboj, Sendaj"
Mi rememoras la scenon de neaparta ĉiutaga afero en la pasinteco kvazaŭ la okazaĵon de hieraŭ.
Estis eble printempo de la 48a jaro de Ŝova*1(1973). Mi disiĝis de Tokio kaj moviĝis al la urbo Sendaj pro ofica translokiĝo de mia edzo. 5 horoj necesis por iri de la stacio Ueno ĝis tiu de Sendaj sur la ĉeflinio Tohoku*2. Mi pensas, ke Ŝinkansen*3 ankoraŭ ne estis kuranta.
Mi nostalgie rememoras la stacidomo, en kie mi staris por la unua fojo, tenis malnovan etoson. Ĝi estis baldaŭ renovigota al nuna figuro.
Japana zelkovaj arboj sur la strato Ĵozenĵi*4 estis belaj. La urbo aspektis kvieta kun la rivero Hirose. Ni luis domon en la urbo Ŝinsaka apude de la urbo Seirjo. Tramoj kuris sed baldaŭ ĝi estis abolata kaj kuris nur urbaj busoj. Tial mi iris al la movoplena komerca kvartalo per tiuj busoj. Mi paŝis ĉirkaŭ 10 minutoj por atingi bushaltejon en apuda urbo Seirjo. En tiu urbo estis la fako pri dentokracado de universitato Tohoku. Ni komencis la vivon en Sendaj en tia medio.
S-rino T, kiu estis milit-vidvino, loĝis apude kaj ŝi kutimis paroli, ke ŝi jam maturigis du idojn. Ŝi loĝis sola kaj estis ĉirkaŭ 60 jara. Tiu s-rino T decidis vivi en unu ĉambro kaj luigi neuzitan vastan ĉambron al usona familio.
Familio Manderville ekloĝis. La familio konsistis el gesinjroj kaj du gefiloj. La unua filino Lisa, kiu estis 5, 6 jara kun belaj bluaj pupiloj kaj vigla knabineto. Kaj Matthews estis 3 jara kaj havis iom nigran haŭton. S-ino Manderville, Donna, diris, ke li estas bofilo. Estas normale en Usono, ke oni adoptas infanon, eĉ se oni havas sian infanon.
La unua filino iris al loka infanĝardeno por Japanoj. La familio Manderville venis al Japanujo por Mormona misio. S-ro Manderville venis el Havajo kaj Donna el Pensilvanio.
Mia filo estis 2 jara. Dum mi ludigas lin, mi nature amikiĝis kun Donna. Ŝi diris, ke ŝi volas vivi samkiel Japanoj dum ŝi loĝas en Japanujo kaj ŝi vivis sur tatamo kiel Japanoj kaj kuiris rizon per rizkuirilo.
Donna kaj mi kun niaj infanoj frekventis la lokan supervazaron "Endo," mi memoras. Donna parolas iom da japanlingvon. Tio sufiĉis komuniki kun mi. Post aĉetado, ni kutimis babili senĝene ĉe benko en parko vartante niajn infanojn ludi.
Iun tagon en vintro, ŝi miris pro la hejtilo "kotacu"*5 de mia hejmo. La amika komunikiĝo estis la afero dum nur 2 jaroj sed la disiĝo de ŝi estis bedaŭrinda. Karaj kaj ĝojaj tagoj klare reviviĝas en mia koro kiel nekutima sperto.
remarkoj de tradukinto
Ekde la 25a de decembro, 1926 ĝis la 7a de januaro, 1989. Dum la periodo, la imperiestro Hirohito tronis. Post Ŝova, Heisei sekvas.
百姓昭明、協和萬邦(hjaku-sei-ŝou-mei, kjou-ŭa-ban-pou)
La signifo estas, ke popoloj estu paca ĉiuj ŝtatoj kunlabore prosperu.
Ĝi estas la fervojo kiu ligas inter Tokio kaj la urbo Morioka en gubernio Ivate.
Ĉitie ĝi montoras la ŝinkansen Tohoku, kiu ligas inter Tokio kaj la stacio Ŝin-aomori en gubernio Aomori. Ĝi komencis veturi en 1985 inter la urbo Oomija kaj la urbo Morioka. La konstruado de la linio iom post iom progresis kaj ĝi estis kompleta en 2010.
Cetere, kiam oni volas iri de Tokio al Aomori, la ŝinkansen Tohoku estas la plej konvena, ĉar la ĉeflinio Tohoku finiĝas ĉe la urbo Morioka.
Ĝi estas unu el la ĉefaj stratoj, kiuj kuras orient-okcidenten en la urbo Sendaj. Ili estas la strato Ĵozenĵi, Hirose kaj Aoba laŭvice de nordo.
Kotacu estas tre agrabla varmigilo en Japanujo. Kelkaj tipoj ekzistas. La klasika tipo estas "hori-gotacu." Escepte de vintro, ĉambro estas normala tatamo-planka. Kiam malvarmaj tagoj komenciĝas, oni forigas parton de la tatamo kaj aperas kvadrata truo. En la truo ekzistas eta forno, kie oni povas meti lignokarbonon kiel brulaĵon. Ĉirkaŭ la forneto estas ligna planko por meti piedojn. Oni metas tablon sur la truo kaj kovras ĝin per vato-ŝtopita kovrilo.
Alia tipo estas "denki-gotacu." Ĝi ekipas tablon per elektra heitilo sube de la supra tabulo. Unue etendi maton sur la tatamo kaj metas la denki-kotacuon sur la mato kaj kovras ĝin per kovrilo.
Ĝi nur varmigas korpopartojn ene de la kovrilo, oni iom post iom iras en la kotacuo kaj oni ne povas eltiri sin el la kotacuo. Tial kutime oni preparas kukon, frukton kaj trinkaĵon; libron kaj ĉiujn necesaĵojn kaj metas ilin ĉirkaŭ si. Kaj oni restas en kotacuo por ĉiam.