Liberiĝinte de kormalsano
La 29a de januaro, 2024, estis la unua tago en ĉi tiu jaro por ricevi konsilon de kuracisto. Mi ekiris de mia hejmo, iom pli frue ol kutime por viziti Ĉiba-urban hospitalon K.
La horloĝo ĉe la fronta muro de la unua etaĝo en la hospitalo montris ĵus la 8an horon, sed la atendejo estis jam plena de homoj. Mi regostros ĉe akceptejo de tiu etaĝo kaj celis al la kardiologia(kormalsana) fako, kiu trovis sin en profunda parto de la hospitalo. Ankaŭ ĉi tie, multaj kanapoj vicigitaj antaŭ la ekzamenĉambro estis okupitaj malgraŭ ankoraŭ frua horo. Se mi turnas mian rigardon kontraŭ muron, mi povas vidi elektran montrtabulon. Ĝi prezentas numerojn de jam akceptitaj pacientoj.
Je la naŭa horo, deĵoranta kuracisto venis en la ekzamenĉambron. La pacientoj sidantaj sur la kanapoj rigardadis la elektran montrtabulon. Mi mem estis inter ili kaj atentadis la tabulon pendanta de sur la muro. Jen, mia numero aperis. La respondeculo de mi tralegis mian medicinan registron. Kaj mi raportis, kiel mi fartas lastatempe. Mi klarigis, ke mi ne sentas malfacilecon de spirado kaj mi povas fari ĉiutagajn aferojn senprobleme. La kuracisto metis la stetoskopon sur mian bruston. Li diris, "Ĉar jam vi saniĝis el via kormalsano. La sekvan fojon, konsiliĝu kun via kutima kuracisto." Kaj li preskribis al mi medikamentojn por du monatoj. Mi devas preni ĉiutage tri specajn pilolojn, kiuj estas du Entrotestoj, unu Bisoprolol-fumarate kaj unu Amlodipine.
Mi pensis, ke mi estis ĝenerale bonfarta. Tial la kormalsana diagnozo ŝokis min. Tio estis venkenda suferado por mi. Tamen, ĉar mia korpo estas uzata dum pli ol 80 jaroj, korpaj partoj devas esti knare kriemaj.
Kvankam mia zorgo pri kormalsano trankviliĝis sed mi devas kompreni ĝin kiel gravan averton al mi. Do, mi decidis pasigi la restantan vivon ne rapide kaj ĝuante.