Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Kruda dolĉaĵo*1 de Sendaj

     En marto de Ŝowa la 49a(1974), estis la tempo, kiam mi sentis venontan printempon. 
Mi staris ĉe la kajo de la stacio Sendaj, kiun oni nomas ĉefurbo de arbaro. Ankoraŭ estis malvarme. La stacidomo estis farita el ligno, kio moligis mian koron, ĉar la etoso estis iom kampareca. Sed sekvan jaron, la nostalgia ligna stacidomo estis renovigita per ŝtalbetona konstruaĵo.

     En la urbo, restanta neĝo malpure nigriĝinte amasiĝis sur ambaŭflanke de la stratoj. Ĉi tie, printempo venas malfrue, tiel mi pensis. Sed tie estis ĉefurbo, kie mia domo lokiĝas. Aspekto de la urbo de tago al tago verde beliĝis.

     Ĝuste tiutempe, ege populariĝis la kanto "Amkanto de la kastelo Aoba" de SATO Munejuki kaj ĉie en la urbo tiu kanto aŭdiĝis. Tiam mia dua filo ekvizitis infanĝardenon. Mi surpriziĝis aŭdinte infanojn kantadi dum ilia ludo, "la rememoro ne revenas, ĉe riverbordo de akvofluo Hirose." La kanto aŭdiĝis ne nur en komerca strato sed ankaŭ el buŝoj de infanoj de infanĝardeno.

     Mi ofte vizitis komercan straton de la unua kvartalo. Tie kaj tie, prosperis butiko de kamaboko(pretigitaj manĝaĵoj el fiŝa pasto). Inter ili malkaraj kukoj estis fiere viciĝis en fronto de la vendejo, en bela ornamita skatolo. Tiajn nostalgiajn kukojn kiel bruna kuko malbelforma el nigra sukero kaj tordita kuko kun kando, kiujn mi manĝis aĉetinte unu, du pecojn ĉe malkara kukvendejo, kiam mi estis infano.

     Tiuj kukoj mirigis min ŝanĝiĝinte kiel "Ornamitaj kukoj de Sendaj." Mi rigardis kun rideto pro tio, ke malkaraj kukoj promociis kaj viciĝas ĉe ĉefa loko de vendejo en bela skatolo. La kukoj, kiujn mi prenis en mia kotomakulita mano, fariĝis bela ornamita figuro en Sendaj. Tiuj kukoj havas strangan ĉarmon, kiu revenigas nin al la senĝenaj infanaj tagoj, kiam ni pufigis la vagojn per tiu.

Rimarkoj de tradukinto:

*1 kruda dolĉaĵo

Kruda dolĉaĵo estas rekta traduko de japana 'Da(ne bonkvalita) gaŝi(kaŝi:dolĉaĵo)'. Oni faris malmulte kostan dolĉaĵojn por ke infanoj povas aĉeti per sia poŝmono. Oni realigis tion per fari specialan malaltkvalitan dolĉaĵon originale aŭ per dividante en malgranda kvanto normalan dolĉaĵojn. Antaŭe, troviĝis multaj vendejoj, kie oni nur vendas krudajn dolĉaĵojn, kie infanoj kolektiĝis.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":