Engaŭao
Engaŭao*1: La vorto ial donas al mi varman kaj nostalgian sentojn. Ĝi ekzistis ankaŭ en mia domo, kie mi pasigis miajn infanajn tagojn. Mi malfermas ŝoĵion*2 kaj tuj antaŭe estis engaĝaŭo, kien la suno verŝas varman radion. La rememoro elgutas el la malnoviĝinta fasko de mia memoro. Mi starigis sidtablon*3 kaj skribis bildtaglibron*4 sur ĝi kaj mi legis librojn, kiujn mi prunteprenis de miaj amikoj. Tempo fluis malrapide, dum mi rigardas florojn en la ĝardeno, malsekaj pro matena roso, dancadon de papilioj kaj efemeroj.
Ĉi tiu engaŭao estis utila multcele kiel salono por vizitantoj, ludejo de miaj gefratoj kaj foje laborejo de mia patrino kiam ŝi kudris.
Mia patrino fojfoje invitis najbarajn geonkloj, kiuj laboris en kampoj je la tria horo. Mi aŭ mia frato iris alvoki ilin.
Kompreneble, mia hejmo ne havis markitajn kaftasojn nek servis bonaspektajn kukojn sed mia patrino preparis modestajn te-manĝon*5 kiel kinpira-goboo*6 kuiraĵo de karoto kaj goboo aŭ umeboŝio*7 kun sukero.
Oni gustumis teon ĝoje kun te-manĝon sur sia kavita manplato. Babilado inter plenkreskuloj floras ĉe engaŭao de posttagmezo. Mi rememoras mildan scenon tiutempan.
Iun tagon, mi vizitis mian amikinon. Persimonoj estis sekigitaj sube de fragmita tegmentrando. De tempo al tempo, flavaj kaj brilaj sekpersimonoj reflektas molan malfruaŭtunan sunradion. Mi estis fascinita al ŝanceliĝantaj sekpersimonoj, kiuj aspektis kvazaŭ ŝnuretkurtenoj kun vicigitaj pilketoj*8.
Kaj foje, rafanoj estis egalspace vicigitaj horizontale per du maldikaj ŝnuroj kaj pendigitaj. Ankaŭ tio faris simplan kaj memorindan kamparan belon.
Mia avino okupis kun la ronda dorso la plej privilegian lokon, kie la suno faris flakon de lumo, kaj ŝi kuntordis silkajn fadenojn per siaj fingroj kaj volvis ĝin per mane turnata ligna radŝpinilo. Apude de ŝi, mi ludis kun miaj geamikoj babilante bagatelaĵojn kaj ridegante ĝis la sunsubiro.
Fragmita tegmento, bele ŝanceliĝanta pend-persimonoj sub la tegmentrando kaj la avino ŝpinanta fadenon kune fandiĝis kaj faris bildon, kiun HARADA Osamu*9 pentrus. La sceno estas eternigita en mia koro kiel unu bildo.
Mi eksopiras sunradion, kiam prujno falas kaj floroj klinas sin pro malvarmo. En malfrua aŭtuno, la imago de sunradia flako sur engaŭao kun plena de varma rememoro foje vizitas min por konsoli mian koron. Mi eĉ pensas, ke tio donis la bazon al mi maturiĝpovon, kio okazis ĉe varma engaŭao kiel ĉiutagaj bagatelaĵoj.
Rimarkoj de tradukinto
Engaŭao estas subtegmenta spaco inter ĉambro kajĝardeno. Ĝi estas kaj koridoro kaj verando. En ĉi tiu historio, la patrino sidas sur engaŭao kaj invitas kamparanojn. Inivitoj sidas ĉe la rando de engaŭao kun iliaj piedoj sur la tero aŭ ŝtono metita surtere.
*2 ŝoĵio
Ŝoĵio estas unu el japanstilaj pordoj por japanstila ĉambro. Ĝi konsistas el maldikaj ligna krado kaj japana papero algluita sur ĝi. Japana papero estas abunda je mikroskopaj truoj kaj bone pasigas sufiĉan lumon sed ĝi malhelpas pasigi venton.
Sidtablo estas malalta tablo por japanstila ĉambro. Oni uzas ĝin sidante rekte sur planko. Ĝiaj kruroj estas kutime faldeblaj por facile movi ĝin.
Bildtaglibro estas taglibro kun bildo. En multaj el la 20 jarcentaj japanaj elementaj lernejoj, lernejanoj devas desegni kaj skribi ĉiutate unu paĝon dum someraj ferioj.
Te-manĝo estas kuko aŭ peklita legomo aŭ aliaj malpezaj manĝaĵoj, kiuj manĝas dum te-ripozo.
Kinpira estas japana kuiraĵo farita fritante legomojn kiel manĝeblan lapon ktp. maldike tranĉitan kaj gestigis per sukero, sojsaŭco kaj papliko. Oni manĝas ilin kiel flankan manĝaĵon kaj te-manĝaĵon.
Umeboŝio estas peklaĵo de ume-frukto. Oni ripetas peklado kaj sekado kelkajn fojojn. Ĝi gustas ege acida kaj sala sed helpas apetiton en varmega somero. Oni uzis ĝin ankaŭ kiel te-manĝaĵon.
*8 ŝnurkurtenoj kun vicigitaj pilketoj
Unu stilo de japana "noren"-o. Noren-o estas kutime mallonga kurteno pendanta ĉe supra kadro de enirejo. Ĝi funkcias kiel ornamaĵo kaj malhelpilo por enrigardi enen. Ŝnurkurteno kun vicigitaj pilketoj ne sufiĉe malhelpas vidkapablon sed ĝi montras almenaŭ kiel mesaĝon, ke ne enrigardu.
HARADA Osamu(1946-2016) estas japana ilustristo, kiu estas populara pro usona sitila ilusto sed plus aminda gusto.