Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Fratoj

     “Mi kantos morgaŭ." Mia plej juna frato, kiu estis en elementa lernejo, diris. "Nu, manĝu pizojn, por ke vi povas voĉi bele."
Patrino diris indikante bovlon sur la ronda sidtablo.

Vespere, helas ĉielo aŭtuniĝis vento
Radias lumo de la luno, kantas homeogrilo
Kara ĉielo de la hemjo  estas for delonge
Aha! Kiel fartas la patro kaj la patrin'?

     Mia frato komencis kanti. Mi nostalgie rememoras infanan figurron, kiu kantas iom embarasite. Ĉiu aŭskultis kun ridetanta mieno.

     Patrino, kiel instruisto, korektis la frazon dirante "Kara ĉielo de hejmo estas for delonge."
     Nun refoje! Sed la frato ripetas diri "hemjo," kvazaŭ rompita sondisko. Aldone, mia unu jaron juna frato kaj mi, superflue ŝercis imitante, "Kara ĉielo de hemjo estas for delonge," do, la frato koleriĝis finfine. Tio estis familia intimaĵo de postvespermanĝo unu tagon en ĉirkaŭ mezo de 20 jaroj de Ŝowa (ĉ. 1950) post la Dua Mondmilito. 

     Mi havas grandan fraton (naskiĝdato:la 11-a jaro de Ŝowa: 1936) kaj du junaj fratoj (naskiĝis la 15-a kaj 19-a de Ŝowa: 1940 kaj 1944). Ni loĝis en la urbo HitaĉiOomija, kiu situis en nordokcidenta regiono de la gubernio Ibaraki. Mi rememoras kutiman knabinan vivon ĉiutagan sur la fono de senstreĉa idilia kamparo. Tiutempe, neniuj geknaboj vizitis preparlernejon kaj senĝene kunludis. Ĉe mia domo, knaboj kolektiĝis por ludi "menko" (kartoĵetanta ludo) , "biidama" (ludo per vitraj pilketoj) kaj "beegoma" (ludo per fera turbeto). 

     Ili streĉe tenis dikan fortikan kanvason sur oleujo, sur tie, ĵetas "beegoma"-on turnigante per volvita ŝnuro. Beegoma ekturniĝas sonorante "bjuuuun." La knabo, sekva vico, ĵetas celante jam turniĝantan turbeton. Du trubetojn kolizias sin kaj faras sonojn "kaĉi, kaĉi" kaj moviĝas neregule. Mi rigardis la scenon de tempo al tempo, kvankam mi ne sciis la regulon de la ludo.

     Pluvaj tagoj, ili faris "bambĉevalon" kaj "akvopafilon." Siatempe geknaboj ludis per memfaritaj ludiloj. Unu pli juna frato de mi ofte estis riproĉita de patrino pro lia petolemo. Tiu nordokcidenta regiono de la gubernio Ibaraki abundis je tondrofulmo. Kiam mi supren rigardas, kumuloninba nubo de malhela kaj terura formo ĵetis al mi fiksan rigardon. Kaj baldaŭ ĝi batigas la teron per grandaj pluveroj.

     Ĝi proksimiĝas supere de ni kun fulmo kaj minaca tondrego. Tiaokaze, la frato, forlasante ĉies admono, eliris por aranĝi fiŝkorvon el bambuo en rivero. Eĉ malplej aĝa frato sekvis lin. Tondrfulmo, post furiozego super ni, foriris.

     En la korbo, kiu estis plektita de bambuo, mi vidis longan serpentumantan fiŝon, kiu havas lipharon de formo "(ok), eble nomata "siluro." La frato pendigante fiŝkaptilon el bambuo kaj embarasiĝis, kompreneble estis batita de patrino, kiu estis multoble pli furioza fulmotondro ol tiu ĵus foririnta.

     Kvankam petolema frato li estis, li bone prizorgis la plej junan fraton. Li havis multan bonkoran karakteron. Iun tagon, kiam mi estis altlernejano, mi hejmeniris malfrue. Li venis renkonte al mi kun torĉlampo. Kiam mi atingis ponton, iu svingis torĉlampon al mi. Tiu estis mia frato.

     Mi denove dankas al miaj gepatroj kaj fratoj.

     Tiuj du junaj fratoj falis malsane respektive en marto kaj septembro kaj ne revenis. Granda frato ekvojaĝis jam 7 jarojn antaŭe.

     Post maturiĝo, fratoj kutimis telefoni al mi dirante, "Setnjo, mi, mi." Mi fariĝis sola. Dankon granda fraĉjo, du junaj fraĉjoj.

    Mi kun metas miajn manplatojn por ili!

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":