Denove leginte "La falo de la folio Freddie"
Ĉe la centro de la laktkolora kovrilo, estas desegnita folio de acero per mola koloro. Tio estas fabelo "La falo de la folio Freddie", kiun Leo Buscaglie*1 verkis, MIRAI Nana*2 japanigis kaj ŜIMADA Micuo*3 ilustris.
Malferminte la libron, mi unue trovas novherb-koloran amindan folion de acero,
ĉe la dekstra limo de blankaj du paĝoj. Tio estas kvazaŭ manplato de bebo.
En ĉi tiu printempo, Freddie naskiĝis ĉe dika branĉo proksime al pinto de granda arbo. Laŭ kresko de Freddie la bildo de la folio ŝanĝiĝas de mola aminda folio al iom post iom profunde verda granda folio. Dum Freddie kreskas ĉirkaŭate de sennombraj folioj li lernas multajn aferojn. Li trovas, ke ĉiuj folioj havas saman formon kun li sed ne ekzistas eĉ unu saman folion.
Ĝis somero, la verda folio kreskas granda. Freddie pensas, ke estas feliĉe naskiĝinte kiel folio.
Iun tagon, klera koramiko Daniell diras, "Homoj ĝoje venas por malvarmetan ombron, kiun ni faras," kaj plue, "Freddie, ankaŭ ĉi tiu estas nia laboro."
Freddie des pli ĝojas pro sia laboro por homoj. Sed tia somero tuj pasas. Aŭtuno venas. Subita malvarmo haste kolorigas verdajn foliojn. Amiko Alfred ŝanĝiĝis al profunda flavo, Crea al flamanta ruĝo, koramiko Daniell al densa purpulo kaj Freddie al trikoloroj de ruĝo, bluo kaj oro.
Freddie havas demandon, kial ĉiu fariĝis alia koloro eĉ ĉiuj naskiĝis ĉe sama branĉo de sama arbo. Daniell respondas, "Ĉiuj travivas aliajn spertojn, ĉar direkto rilate al suno, vento preterpasanta, lumo de luno kaj steloj, temperaturo ktp. ĉiuj diferencas de loko al loko."
Baldaŭ venis vintro. Geamikoj Alfredo, Ben kaj Crea plenumis sian rolon kaj disiĝis de la branĉo. Nur Daniell kaj Freddie restis. Freddie emociiĝis. Vidante tion, Daniell denove diras, "Nenio ne ŝanĝiĝas, ŝanĝiĝo estas natura." Kaj Daniell defalis de la branĉo en la aeron de ora lumo.
La folio de Freddie, kiu jam paliĝis kaj velkis, la unua neĝo falis. Je tagiĝo, li disiĝis de la branĉo rajdante la venton.
Denove printempo venis. Velkinta Freddie miksiĝis kun akvo, solviĝis en tero kaj revenis en naturo kiel forto por kreskigi arbon.
Kortuŝinte, mia koro pleniĝis de emocio. Homo, herbo, arbo kaj birdo kaj insekto, ĉiuj naskiĝas en naturo kaj poste revenas en la naturo. Vivo de homo ŝajnas efemera kaj malgranda kompare kun senlima agado de la naturo. Do, mi devas pasi firme dum limigita tempo.
Dum mi pensis, ke mi atingis la aŭtunon de la vivo. Sed mi rimarkis, ke mi estas jam en malfrua aŭtuno. Lastatempe, mi ofte imagas, kia koloro tinkturas min. Mi pensis, ke mi estas benata per sano kaj vivo almenaŭ al averaĝa nivelo sed neatendite falis en la kaptilon. Dum mia enhospitaliĝo por kontrolado, ĉiuj zorgis pri mi kaj donis al mi varmajn vortojn, kiuj ege kuraĝigis min. Mi kore dankas. Mi deziras ĝui verki eseojn kun la kamaradoj ankaŭ ĉi-jare.
Antaŭdankon.
Remarkoj de tradukinto:
Leo Buscaglie(leo buskalia 1924-1998) estas usona pedagogo.
MIRAI Nana estas tradukisto kaj verkisto de libroj por infanoj.
ŜIMADA Micuo estas ilustristo.