Nia Golfeto

Eseoj de Najbaraj Geonkloj

Ginza en sabato

     Ĉu tio okazis 10 jarojn antaŭe? Mi ekiris por koncerto en sabata posttagmeze. Bedaŭrinde nubo dikiĝis kvazaŭ ploronta. Spite la vetero, mia koro saltetis. La ludejo estis la halo de Hamarikju Ashahi. Malferma horo estas la 3-a p.m. Tiu halo situis malantaŭe de nova konstruaĵo de la firmao de Asahi Ŝinbun. Mi prenis sufiĉan tempon antaŭ ol la malfermo. Mi eltrajniĝis ĉe la stacio Ginza 1-ĉhome de la subterlinio Jurakĉo kaj supren iris, tiam ekpluvis finfine.

     Mi iom seniluziiĝis pro tio, ke homoj sur strato estis maldensaj eĉ en posttagmeze de sabato. Mi decidis paŝi al Ŝinbasi kontraŭdirekte de Kjobaŝi. Du kinejoj troviĝis. Unu estis nomata "Tokio-teatro" ĉe 1-ĉhome Ginza, kaj apude la alia estis "Ginza-teatro". La unua prezentis ĉefe unuan eldonan filmon kaj la dua iom malnovan popularan. Mi rememoras, ke mi spektis filmojn "Foriris kun la vento", "Ben Hur", "Matenmanĝo ĉe Tiffarny", ktp. Ĉe la apuda "Ginza-teatro", la filmoj de Audrey Hepburn kaj Gary Cooper ktp. estis prezentitaj.

     Mi estis sorĉita de belaj kaj elegantaj figuroj de geaktoroj kaj plue de la pompa aktorado. Mi rememoras tiujn kvazaŭ hieraŭan aferon. Sed kinejoj, kiuj plenigis mian rememoron, jam ne troviĝas sed "Saison-teatro" anstataŭis ilin. Krome, la juvelejo "Tiffany" de Novjorko malfermiĝis en la vico de skribilvendejo Itoja kaj la grandmagazeno Macuja. Mi estis sorbita de blindigaj briloj de juveloj kaj mia koro ŝvebis en iluzia mondo dummomente sed tuj suspiris. Ĉiuokaze, ili ĝuigis miajn okulojn. Ankaŭ "Uniqlo" malfermis vendejon en la mezo de Ginza. Ginza draste ŝanĝiĝis laŭ fluo de la tempo.

La tempo por tagmanĝo delonge pasis. Mi eniris al la restracio "Suehiro" malantaŭe de Macuja. La restracio estis renovigita. Mi malsupreniris kaj trovis vastan ĉambron kun multaj tabloj kaj scenejo fronte. Ŝajnas, ke oni povas manĝi aŭdante ludon de piano aŭ harpo. Ĉirkaŭ la mezo de 30aj jaroj de Ŝova(1955 - 1964), mi memoras, ke ni, OL (oficeja laboristino), povis ĝui manĝon nemultkoste.

     Kiam la koncerto finiĝis, estis post la 5a horo posttagmeze. Jam tute vesperiĝis. Ĉesis pluvi. Mi ne preferis tujan hejmeniron, do mi denove paŝis malrapide sur la strato de Ginza lumigita de neonlampoj, rememorante belan muzikon, kiun mi ĵus aŭskultis. Plej parto de mia junaĝo estis ĝoja, tamen, foje mia koro estis laca, tiam la strato de Ginza tenere ĉirkaŭbrakis min.

     Sabata Ginza estas plena de mia kara rememoro.

Kontakto

Please refrain from entering
your Last Name here:


Enigu vian rimarkon sube. Poste klaku la butonon "Sendu.":